12a retkunveno (2012/10/27 je la 19:00 UTC)

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

1. Propono de E@I

  • sendado de Muzaiko sondosieroj por la nova lernu!-biblioteko
    • por ĉiu bezonas ankaŭ tekston - do kiam oni "nur" registris ion (intervjuon), tio ne taŭgas
      • indus aldoni al paĝo http://muzaiko.info/partoprenu/alŝutu informon ke indas alŝuti ankaŭ tekston por ke materialoj povas aperi en biblioteko E@I, estu ebleco alŝuti tekston en nia paĝo -> mesaĝo jam sendita al la retradio-retpaĝo
    • estos senditaj 30 novaĵoj (prefere de diversaj laŭtlegantoj), la rakontoj, kaj TA
    • kunlaborado kun Lernu ĉe Muzaiko-Vikio
  • voĉlegado de la kurso
    • kiam pretos la teksto, estos sendita al la laŭtlegemuloj, kaj ni vidu
    • pri ĉu Muzaiko rajtos ĝin uzi aŭ ne: dependas de la verkinto, ni esperu
  • muntado de ĝi
    • pagota, pri la kondiĉoj Petro skribos alvokon/demandon
  • varbado de Muzaiko ĉe lernu!
    • ĉe ĉiu metita ero por mediateko aperos ligilo al fonto = do al Muzaiko
    • sekve estos sekcio en lernu: "ni rekomendas" au io simila kun ligiloj
    • kaj poste eblus pripensi iun eblon, por povi ekz. ĉe la ĉefpaĝo de lernu ŝalti Muzaikon - en supra menuo
    • problemo: ke nun ĉe la retejo ne rekte eblas aŭskulti la muzikon/elsendon
    • komenca ideo: aperus butono "ŝalti Muzaikon" au simile, sed nun en retejo ja estas "plusendiga" ligilo, sed ja, eblas meti ankau tiel
    • verŝajne ne estus teknika problemo, ni nur devas kunlabori
  • estos konkurso pri muziko en Muzaiko, kaj por povi disdoni premiojn, E@I subtenos Muzaikon provizante kaj sendante donacojn
    • monataj premioj, kiom da kaj kiuj: estos priparolata kun E@I
    • E@I povos sendi: DVDjn (EO estas..., EO elektronike, KD "Esperanto" - tiu por bjalistoko, T-ĉemizojn (lernu, E@I), KAEST- Vikipedio libroj Peter Baláž: Komputeko, Detala Gramatiko de EO
  • Muzaiko estos prezentita dum KAEST (dankon Eva, dankon Petro)
    • kaj Muzaiko estas ĉiam bonvena por esti varbata dum aranĝoj, kiel SES, KAEST, ktp

2. Ni devus elspezi por muziko la 100 EUR kiun Muzaiko ricevis - kiujn muzikojn ni aĉetu? Kiel eblus ricevi la laŭeble plej malaltan prezon?

  • eble skribi al asocioj, eldonejoj: ni ricevis 100 EUR donacon por elspezi por muziko, do ni povas iom pagi - sed ni pli ŝatus havi malplikoste ;) - sed kiel vortumi? ;)
  • Veronika metos sian komencan provon en gugldok, kaj ni kune plibonigu
  • se oni volas akiri novan kd-n: jen la katalogo de UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=&aŭtoro=&katego=kd&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo
  • ĉi-semajne Aleks, Roĉjo kaj eble aliaj estos en la CO kaj tiam povos aĉeti
  • Eble indus aĉeti nur la mp3 dosierojn de la elsendeblaj kantoj

3. Ĉu Muzaiko iĝu asocio?

  • ne, sed tamen indus esplori por pli konscie decidi, do la demando estu sendita al la retradio-leĝaj-kaj-budĝetaj retlisto?

4. T-ĉemizprintado por JES kaj NOVA ( http://vikio.muzaiko.info/index.php/T-%C4%89emizoj ) (kiom da? Kiel varbi antaŭe? Ĉu estu antaŭmendebleco?)

  • antaŭvarbado: socireteje kaj en Muzaiko, ekzemple "ĉu pasintfoje ne plu restis T-ĉemizo de Muzaiko en via preferata koloro/grandeco? Antaŭmendu nun, por ke tio ne plu okazu!"
  • indus havi ankaŭ alian, pli "malinecan" T-ĉemizbildon
    • Eva jam sendis skizon de pli malineca T-ĉemizo - dankon!
  • Rafael organizos la T-ĉemizprintadon kun EASP
    • Rafael sendos tabelon kun la malsimilaj kostoj (50 samkoloraj, 5x10 samkoloraj, ktp) por decidi kiel fari
    • demandi BEL pri la vendado de Muzaiko-T-ĉemizoj
  • T-ĉemizoj por JES
    • indus demandi landajn asociojn, ĉu ili ŝatus vendi T-ĉemizojn? Kaj de JES transporti, ktp.
    • la sama sistemo, kiel pasintfoje por la antaŭpago
    • se LukiZ ne akceptos -> esplorado de aliaj eblecoj, ekzemple Hungario
    • transporto devos esti zorge antaŭpreparita
    • Saŝa prizorgos kunportadon al Britio kaj demandos EAB kaj JEB pri kiom ili ŝatus antaŭmendi - Veronika memorigos la 31an de oktobro 2012

5. dum JES Muzaiko

  • faros prelegon, instruados novulojn kaj okazos ĉiutaga raporto
  • glufolioj kaj insignoj ankaŭ vendeblaj/disdonindaj - poste restaĵo estos kunportita al Brazilo
  • organizado de kvizo pri Esperanta muziko
    • kaj ni povus ilin donaci por plenigado de "testo" aŭ demandaro
    • Eva metis la bildojn de la glufolioj, T-ĉemizo en la vikion - dankon!

6. Kiel varbi pli pri Muzaiko (naciaj gazetoj, sociaj retejoj, prelegoj? Aliel?)

  • ankaŭ ĉe la aliĝiloj de aranĝoj - ekzemple pri venontjara IJK kaj UK
    • Veronika kontaktos organizantojn de UK
  • Muzaiko povus sendi salutmesaĝojn al la naciaj kongresoj, tiam la organizantoj voĉlegus ilin
    • Michael Boris kaj Alekĉjo estas kontaktitaj por verki paroladojn
    • Post unu semajno en Sochi okazos Sud-Rusia Renkontiĝo kaj Vladimir povas voĉlegi pri Muzaiko kaj ŝatus havi iujn reklamilojn pri Muzaiko por ne nur voĉe prezenti ĝin
      • Eva sendos (is?) ankaŭ al Vladimir la bildojn

7. Kunlaboro kun aliaj organizoj (kion Muzaiko bezonas?)

  • por elsendoj: peti la landajn asociojn kontribui
  • peti varbadon
  • sendi al ĉiuj LA mesaĝon kun peto kaj priskribo
    • indas en google doc verki la mesaĝon
    • eblus reuzi informan artikolon pri Muzaiko kaj peto, ke LA-oj metu ĝin en sia gazeto / retlisto por unua informo al iliaj membroj nepre kun ligo al la retpaĝo (mallonga el TA, longa el "Esperanto" aŭ parto de ĝi alĝustigita por junuloj - sed pri la dua indas demandi la redaktoron, ĉar kelkfoje ili ŝatas "ekskluzivecon")
      • baldaŭ estos preta la nova retejo de BEJO, kaj eblos meti reklamon pri Muzaiko tie
  • Ligo kun la Freiburg-a eo radioelsendo - jam komencita

8. la sekva skajpkunveno okazos fine de novembro/komence de decembro