9a retkunveno (2012/05/19 je 13:00 UTC)

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi
  • Platano donos resumon de la diferencoj inter la malnova kaj nova kontraktoj kun Vinilkosmo.
  • La nova retpaĝo enhavu enketon por la aŭskultantoj, verŝajne de guglo.
  • La nova retpaĝo aperos post la pretiĝo de la administrilo.
  • Roĉjo kunordigos la ĉeeston de muzaikanoj en ĉiuj someraj renkontiĝoj.
  • Aleksks kaj Roĉjo denove okupiĝos pri la t-ĉemizoj.
  • Rafael kontaktos EASP pri t-ĉemizoj.
  • Veronika provos reorganizi la vikion.
  • Rafael kunportos vizitkartojn al IJK.
  • Rafael ĉeestos Rio +20, Veronika kaj Roĉjo pretas munti registraĵojn. (Aleksks ankaŭ muntis multon)
  • Rafael prezentos Muzaikon dum Rio +20
  • Aleksks (kaj Veronika) provos fari ion por tiu prezento.
  • Platano pretas organizi la muzikon post finfaro de la kontrakto kun Vinilkosmo.
  • Roĉjo kaj Aleksks ĉefe transprenos la programon.

Kaj laŭ homo:

  • Aleksks: kun Roĉjo presigos T-ĉemizojn, kun Veronika kaj Rafael preparos
  • Muzaiko-prezenton en Rio, parte transprenos taskon decidi la programon.
  • Gérald/teĥnika teamo: Finos administrilon, publikigos novan retpaĝon, ĝi enhavu enketon.
  • Platano: precizigas kaj negocas pri kontrakto, poste pretas organizi muzikon. (la muziko jam estas preta ĝis la fino de septembro, ne necesas)
  • Rafael: kontaktos EASP pri presado de ĉemizoj. Kunportos printitajn vizitkartojn al IJK. Kun Aleksks kaj Veronika preparos la prezenton en Rio. Ĉeestos en Rio kaj sendos materialojn al muntantoj.
  • Roĉjo: Kunordigos ĉeestadon en someraj aranĝoj. Kun Aleksks presigos T-ĉemizojn. Parte transprenos taskon decidi la programon.
  • Veronika: Provos reorganizi la vikion. Helpos al Rafael kaj Aleksks por la prezento. Vojaĝos.