Uzo de la FTP

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

Reguloj pri la uzado de la FTP

Vidu la permesilon.

Uzo de la FTP

La FTP (File Transfer Protocol = dosiertransiga protokolo) servilo ebligas alŝuti kaj elŝuti dosierojn al/el la servilo.

Ekzistas publika FTP, kiun oni povas uzi rekte ĉe ftp://muzaiko.info. Ankaŭ ekzistas privata FTP kun pasvorto kiu pasas tra ĉifrita SSH konekto (SFTP). Por tio necesas obteni uzantkonton sur la servilo de la administrantoj.

Por fari tion, sendu retpoŝton al "admin [ĉe] muzaiko [punkto] info" kun la volataj uzantnomo kaj pasvorto.

Por uzi la privatan FTP-on, necesas uzi iu FTP programon.

En GNU/Linukso, eblas uzi ekzemple Nautilus aŭ "sftp" per komandlinio. En Vindozo, eblas uzi ekzemple FilezillaWinSCP.

Filezilla funkcias en Vindozo, Mac kaj GNU/Linukso, do ni presentos ĝin tie detale.

Kiel agordi kaj uzi Filezilla

Preparado

  1. Elŝutu kaj instalu Filezilla por via platformo ĉe http://filezilla-project.org/index.php (sudo apt-get install filezilla en Debian/Ubuntu)
  2. Startigu Filezilla
  3. Elektu File->Site manager
    Site Manager 0.png
  4. Klaku sur New Site kaj nomu ĝin muzaiko.
    Site Manager 1.png
  5. Plenigu la kampoj Host kun muzaiko.info
  6. Elektu SFTP kiel Server type
  7. Elektu Normal kiel Logon type
  8. Skribu vian uzantnomon en la kampo User kaj vian pasvorton en la kampo Password
  9. Klaku OK por konservi ĝin.
    Site Manager OK.png

Uzado

  1. Elektu File->Site manager
  2. Elektu muzaiko kaj klaku Connect. La unua fojo aperos iu avertmesaĝo. Simple ŝaltu la markobutono kaj klaku OK.
    Site Manager connect.png
    Unknown host key 025.png
  3. Nun vi povas alŝuti, elŝuti, krei, forigi dosierojn, ktp. La maldekstra parto estas via komputilo kaj la dekstra parto, la servilo.
    FileZilla sukcesa konekto.png

Permesoj

La dosierujo pub estas la publika FTP videbla ĉe ftp://muzaiko.info

La dosierujo uzantnomo estas via privata FTP, ne publike videbla, sed videbla de la aliaj uloj kun FTP konton sur la servilo.

Tamen, vi povas ŝanĝi la permesojn tiel:

  1. Dekstre klaku sur la dosiero kies permesoj vi volas ŝanĝi kaj elektu File permissions.
    FileZilla permesoj 1.png
  2. Ŝanĝu kion vi volas kaj fine klaku OK.
    FileZilla permesoj 2.png

Rapida klarigo pri la permesoj

  • read = legi
  • write = skribi (permesas ankaŭ forigi)
  • execute = startigi (sed praktike, permesas eniri dosierujojn tie)
  • owner = posedanto, do vi mem
  • group = grupo, kutime ftp_uzantoj, do ĉiu kiu havas FTP konton ĉe la servilo
  • public = publiko, ĉiuj, sed praktike, la interreta publiko ne havas eniron al iu ajn dosiero ekster pub.