Konsiloj por verki novaĵojn

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

Radio-novaĵoj tute malsimilas al printitaj, do oni bezonas apartan stilon por verki ilin. La ideoj en tiu ĉi dokumento venas de la informoj de profesiaj kaj studentaj radioj en Britujo.

Unue: radio-novaĵoj tre mallongas. En ĵurnalo oni havas eble tutan paĝon por unu temo, sed en radio tiu daŭrus eble dek minutojn por legi. Vi kiel radio-ĵurnalisto devas prezenti eble kvin temojn en malpli ol du minutoj. Do vi ne povas tiom multe skribi!

Due: en radio, la aŭskultanto ne povas relegi la skribaĵon; ili havas nur unu ŝancon kompreni ĝin. Pro tio oni bezonas verki tre facile kompreneblan bultenon. Oni uzu mallongajn, simplajn frazojn, kun kutima vortordo. Do, preferu “la granda kato amas la nigran hundon” al “la nigran hundon la granda kato amas”. Kaj nepre ne diru “nigran amas la hundon la kato granda” aŭ iun ajn alian frenezaĵon!

Uzu laŭfundamentan Esperanton laŭeble, tiel ĝin povas kompreni la plej vasta aŭskultantaro. Ekzemple ne uzu vortojn kiel “na”: simple uzu la tradician manieron de vortordo por klarigi la sencon. Kaj ne uzu nekutiman radikon kiam kutima sufiĉus.

Verkado de unuopaj novaĵoj

La titolo laŭeble ne estu pli longa, ol 6 vortoj

Estas rekomendinda strukturo de via raporto, kiu nomiĝas la “tri-fraza strukturo”.

La unua frazo diras la ĝeneralan rubrikon aŭ lokon kaj baze kio okazis: En Finnlando naciisma partio gajnis preskaŭ kvinonon de la voĉdonado.

La dua frazo donas pli detalan informon kaj nomojn: La Veraj Finnoj estas nun la tria plej granda partio en la parlamento, kun tridek naŭ el la ducent membroj.

Notu ke mi skribis la numerojn vorte - vi ne volas devi pripensi kiel diri nombron dum vi registras!

La tria frazo klarigas aspekton de la temo: La partio kontraŭas enmigradon kaj devigitan instruadon de la Sveda lingvo, sed ili diras ke ili ‘ne estas ekstremistoj’.

Se vi vere bezonas, vi povas aldoni kvaran frazon, sed ne faru tion tro ofte! Legu la transskriptojn de la antaŭaj bultenoj por scii kiun ni dissendis antaŭe. Se ne okazis grandaj ŝanĝoj al la temo, vi ofte povas adapti la antaŭan raporton!

Grava: via raporto estu neŭtrala. Do ne diru “la katastrofo ĉe la Japana atomcentralo montras ekzakte kiel oni ne uzu atomenergion” - simple raportu la faktojn kaj tion, kio okazis. Estas aliaj rubrikoj en la radio kie oni povas doni opiniojn. Por scii, de kie vi eksciis pri la novaĵo, ĉiam sendu kun via esperantlingva novaĵteksto ligilon al la fonto.