Ĝeneralaj konsiloj pri kreado de babila enhavo: Malsamoj inter versioj

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi
(Diversaj manieroj fari intervjuon)
Linio 45: Linio 45:
  
 
Ĉiuj homoj havas malsimilajn preferojn, malsimilajn interesojn. Oni ne povas plaĉi al ĉiuj. Tamen, gravas klopodi provi malplaĉi al la plej malmultaj homoj. Do, gravas ke vi ne ofendu aliajn, nek stile, nek enhave.
 
Ĉiuj homoj havas malsimilajn preferojn, malsimilajn interesojn. Oni ne povas plaĉi al ĉiuj. Tamen, gravas klopodi provi malplaĉi al la plej malmultaj homoj. Do, gravas ke vi ne ofendu aliajn, nek stile, nek enhave.
 +
 +
 +
== Redaktado de la sonmaterialo ==
 +
 +
Pro la malsimilaj fonbruoj, hezitadoj en la parolado, por krei ĝueblan sondokumenton, oni devas munti la registritan pecon. Por tio ni rekomendas uzi la senpagan softvaron '''Audacity''', kiu ebligas kaj muntadon kaj sonpurigadon. Simple elŝutu kaj uzu ĝin. :) Tamen, konsilindas uzi ĝin sekvontmaniere:
 +
 +
1. [[forigu la bruon]]
 +
Klaku al "efikoj", kaj tie trovu "forigu bruon". La unua ŝtupo estas "bruanalizo", por tio elektu kelkajn sekund(et)ojn da bruo, kaj nenia parolo. Poste elektu la tutan sondosieron, kaj simple klaku al "bruforigado".
 +
 +
2. [[muntu la intervjuon]]
 +
Forigu la hezitadojn, la flankajn komentojn, ktp. Poste erigu ĝin al prefere 3-4 (sed povas esti 2-5) minutaj eroj, kaj certigu, ke ĉiuj eroj havas komencon kaj finon. Se ne tielas, registru aŭ registrigu enkonduktekstojn. (se vi ne povas fari ĝin, petu aliajn fari ĝin)
 +
 +
3. [[laŭteco]]
 +
Zorgu pri ke la laŭteco de la sondokumento estu egalnivela. Vi povas laŭtigi partojn se vi klakaas al "efikoj" kaj tie serĉu "amplifiki". Ne nur gravas ke ĝi estu egalnivela, sed ĝi estu la plje laŭta kiel eble, sen sondeformiĝo.
 +
 +
 +
== Alŝutado de sonmaterialo ==
 +
 +
La pretan sonmaterialon bonvolu alŝuti al la servilo (por pasvorto skribu al info ĉe muzaiko.info aŭ al la retpaĝa dissendolisto). Alŝutu ilin kun dokumento, kiu enhavu skribite la priksribon de la programo, kio aperu ĉe la retpaĝo de Muzaiko. Ĝi ne estu pli longa ol 1-2 frazoj.

Kiel registrite je 14:03, 13 Sep. 2011

Strukturo de Parola Programhoro

Tiu ĉi sekcio temas pri programeroj, kiuj estas kreitaj el diversaj mallongaj partoj, ekz “el la freŝaj podkastoj”, intervjuoj, ktp. Temas verŝajne pri la plejmulto de la programeroj.

La programo estu kreita en partoj, kiuj ĝenerale daŭras de tri ĝis kvin minutoj. La partoj ludiĝas inter kantaĵoj, por ke ĝi “fluu” bone. La kantoj aŭtomate ŝanĝiĝas ĉiufoje, kiam la programo ludiĝas; tiel la programo povas resti interesa se oni aŭskultas ĝin plurfoje. Cetere la averaĝa “atentolimo” de kutima aŭskultanto ĝenerale estas ĝis kvin minutoj - kaj verŝajne eĉ malpli por Esperanto, ĉar oni devas pli koncentriĝi por kompreni lingvon nedenaskan. Krome, la enmeto de kantaĵoj signifas ke vi ne bezonas produkti tiom multe da enhavo - plenan horon estas malfacila plenigi je bonaj altkvalitaj programeroj!


Strukturo de la horo

Plej ofte en Muzaiko 4-6 eroj da po 2-5 minuta babilado estas luditaj ene de unu horo. Por ke ili estu kunigitaj, nuntempe Muzaiko prezentas unu temon dum la tuta horo. Je la komenco bonvolu prezenti la temon de la horo kaj la intervjuito(j)n (kaj ne forgesu prezenti vin mem!). Poste, je la komenco kaj fino de ĉiuj eroj aldonu tekston por kunligi la erojn. Je la fino de la lasta ero, refoje menciu la nomojn de la intervjuitojn kaj ankaŭ la vian. :)

Tiajn bonvenojn / rebonvenojn, ktp oni povas fari dum la registrado de la intervjuo aŭ poste. Ne vere gravas.


Diversaj manieroj fari intervjuon

1. Telefono. La kvalito aĉas, laŭeble ne uzu ĝin! :P Kaj cetere se oni volas oni devas aĉeti tiel-nomatan "telephone balancing unit" aŭ "telephone hybrid" por konekti la telefonon al la cetera ekipaĵo.

2. Skajpo. Iom pli altkvalite, multege pli facile. Oni povas uzi programon por registri la Skajpadon - mi ne scias kiel uzi ĉar mi neniam uzis, sed ekzistas kaj verŝajne sufiĉe bonas. Elektu la plej bonan kvaliton kaj diru je la komenco de la intervjuo kiu temas pri telefona afero ("Mi intervjuas Fred Smith, kiu parolas per telefono el Usono"). Sufiĉas diri "telefonon" dum temas pri Skajpo.

3. Surloke. Eble la plej malfacila, sed se oni faras ĝin bone la kvalito povas esti bona. Oni bezonas registrilon, kaj estas diversaj ebloj. Oni povas aĉeti "digital voice recorder", aŭ fakte la kvalito de iPhone kaj similaj ofte sufiĉas. Ne uzu sonbendon! Trovu kvietan lokon sen tro da bruo (do ne trinkejo, noktklubejo, ktp, sed ankaŭ ne apud strato) kaj sen tro da eĥoj. Eksperimentu kun la registrilon por scii kie oni devas meti ĝin por havigi la plej bonan kvaliton (ekz, 15cm for de la buŝo). Oni ĝenerale devas meti ĝin antaŭ sia propra buŝo por demandi kaj antaŭ la buŝo de la intervjuato por aŭdi la respondon.


Pri la temo(j) de la babilaj programeroj

La plej kutima konsilo pri la temo estas, ke ĝi interesu vin.

Ĉiuj homoj havas malsimilajn preferojn, malsimilajn interesojn. Oni ne povas plaĉi al ĉiuj. Tamen, gravas klopodi provi malplaĉi al la plej malmultaj homoj. Do, gravas ke vi ne ofendu aliajn, nek stile, nek enhave.


Redaktado de la sonmaterialo

Pro la malsimilaj fonbruoj, hezitadoj en la parolado, por krei ĝueblan sondokumenton, oni devas munti la registritan pecon. Por tio ni rekomendas uzi la senpagan softvaron Audacity, kiu ebligas kaj muntadon kaj sonpurigadon. Simple elŝutu kaj uzu ĝin. :) Tamen, konsilindas uzi ĝin sekvontmaniere:

1. forigu la bruon Klaku al "efikoj", kaj tie trovu "forigu bruon". La unua ŝtupo estas "bruanalizo", por tio elektu kelkajn sekund(et)ojn da bruo, kaj nenia parolo. Poste elektu la tutan sondosieron, kaj simple klaku al "bruforigado".

2. muntu la intervjuon Forigu la hezitadojn, la flankajn komentojn, ktp. Poste erigu ĝin al prefere 3-4 (sed povas esti 2-5) minutaj eroj, kaj certigu, ke ĉiuj eroj havas komencon kaj finon. Se ne tielas, registru aŭ registrigu enkonduktekstojn. (se vi ne povas fari ĝin, petu aliajn fari ĝin)

3. laŭteco Zorgu pri ke la laŭteco de la sondokumento estu egalnivela. Vi povas laŭtigi partojn se vi klakaas al "efikoj" kaj tie serĉu "amplifiki". Ne nur gravas ke ĝi estu egalnivela, sed ĝi estu la plje laŭta kiel eble, sen sondeformiĝo.


Alŝutado de sonmaterialo

La pretan sonmaterialon bonvolu alŝuti al la servilo (por pasvorto skribu al info ĉe muzaiko.info aŭ al la retpaĝa dissendolisto). Alŝutu ilin kun dokumento, kiu enhavu skribite la priksribon de la programo, kio aperu ĉe la retpaĝo de Muzaiko. Ĝi ne estu pli longa ol 1-2 frazoj.