Ĝeneralaj konsiloj pri kreado de babila enhavo

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

Strukturo de Parola Programhoro

Tiu ĉi sekcio temas pri programeroj, kiuj estas kreitaj el diversaj mallongaj partoj, ekz “el la freŝaj podkastoj”, intervjuoj, ktp. Temas verŝajne pri la plejmulto de la programeroj.

La programo estu kreita en partoj, kiuj ĝenerale daŭras de tri ĝis kvin minutoj. La partoj ludiĝas inter kantaĵoj, por ke ĝi “fluu” bone. La kantoj aŭtomate ŝanĝiĝas ĉiufoje, kiam la programo ludiĝas; tiel la programo povas resti interesa se oni aŭskultas ĝin plurfoje. Cetere la averaĝa “atentolimo” de kutima aŭskultanto ĝenerale estas ĝis kvin minutoj - kaj verŝajne eĉ malpli por Esperanto, ĉar oni devas pli koncentriĝi por kompreni lingvon nedenaskan. Krome, la enmeto de kantaĵoj signifas ke vi ne bezonas produkti tiom multe da enhavo - plenan horon estas malfacila plenigi je bonaj altkvalitaj programeroj!


Strukturo de la horo

Plej ofte en Muzaiko 4-6 eroj da po 2-5 minuta babilado estas luditaj ene de unu horo. Por ke ili estu kunigitaj, nuntempe Muzaiko prezentas unu temon dum la tuta horo. Je la komenco bonvolu prezenti la temon de la horo kaj la intervjuito(j)n (kaj ne forgesu prezenti vin mem!). Poste, je la komenco kaj fino de ĉiuj eroj aldonu tekston por kunligi la erojn. Je la fino de la lasta ero, refoje menciu la nomojn de la intervjuitojn kaj ankaŭ la vian. :)

Tiajn bonvenojn / rebonvenojn, ktp oni povas fari dum la registrado de la intervjuo aŭ poste. Ne vere gravas.


Diversaj manieroj fari intervjuon

1. Telefono. La kvalito aĉas, laŭeble ne uzu ĝin! :P Kaj cetere se oni volas oni devas aĉeti tiel-nomatan "telephone balancing unit" aŭ "telephone hybrid" por konekti la telefonon al la cetera ekipaĵo.

2. Skajpo. Iom pli altkvalite, multege pli facile. Oni povas uzi programon por registri la Skajpadon - mi ne scias kiel uzi ĉar mi neniam uzis, sed ekzistas kaj verŝajne sufiĉe bonas. Elektu la plej bonan kvaliton kaj diru je la komenco de la intervjuo kiu temas pri telefona afero ("Mi intervjuas Fred Smith, kiu parolas per telefono el Usono"). Sufiĉas diri "telefonon" dum temas pri Skajpo.

3. Surloke. Eble la plej malfacila, sed se oni faras ĝin bone la kvalito povas esti bona. Oni bezonas registrilon, kaj estas diversaj ebloj. Oni povas aĉeti "digital voice recorder", aŭ fakte la kvalito de iPhone kaj similaj ofte sufiĉas. Ne uzu sonbendon! Trovu kvietan lokon sen tro da bruo (do ne trinkejo, noktklubejo, ktp, sed ankaŭ ne apud strato) kaj sen tro da eĥoj. Eksperimentu kun la registrilon por scii kie oni devas meti ĝin por havigi la plej bonan kvaliton (ekz, 15cm for de la buŝo). Oni ĝenerale devas meti ĝin antaŭ sia propra buŝo por demandi kaj antaŭ la buŝo de la intervjuato por aŭdi la respondon.

Pri la temo(j) de la babilaj programeroj

La plej kutima konsilo pri la temo estas, ke ĝi interesu vin.

Ĉiuj homoj havas malsimilajn preferojn, malsimilajn interesojn. Oni ne povas plaĉi al ĉiuj. Tamen, gravas klopodi provi malplaĉi al la plej malmultaj homoj. Do, gravas ke vi ne ofendu aliajn, nek stile, nek enhave.