10a retkunveno (2012/06/29 je la 20:00 UTC)

El Muzaiko
Revizio de 23:32, 17 Dec. 2012 fare de Veronika (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Jen eta resumo de la hieraŭa skajpkunveno, en la Roĉjoa stilo:

Novaj taskoj akceptitaj:

1. Ludo pri la novaj muzikoj:

  • donaco: poŝtkarto skribita kaj subskribita de almenaŭ 3 muzaikuloj kaj eble ankaŭ muzikistoj

varbado, anonco kiuj muzikoj fakte estis novaj, kaj kiuj gajnis: Muzaiko, Vizaĝlibro, Twitter pritrakti la mesaĝojn

  • Jessica prizorgos (Veronika sendos ĉiujn informojn al ŝi kaj Aleksks)

2. Respondado al mesaĝoj kiuj alvenas al info ĉe muzaiko.info: Aleksks

3. Redaktado de la programo

  • Mike kreos aŭtomatan programon por elekti
  • ĝis tiam Jessica
  • dum somero estu laŭeble preta programo por unu semajno

4. Estu nova averto: vi ne plu aŭskultas la provelsendon de Muzaiko. Ni jam estas pretaj kaj la plej bonaj. Jam ne eblas pliboniĝi. Se vi ne konsentas venu fari kune. - kiu laŭtlegos ĝin?

5. Pritraktado de la programeroj, kiuj alvenas tra la alŝutpaĝo (ĉu muntindaj, ĉu pretaj; respondi al la alŝutanto) : Jessica (kaj Aleksks)

  • estu nova ujo ĉe la servilo por la muntontaj sondosieroj

Kaj laŭ homo:

  • Aleksks: respondos al mesaĝoj ĉe info@ , kunzorgos kun Jessica pri la muntindaĵoj
  • Jessica: organizos la ludon, kunzorgos kun Aleks pri la muntindaĵoj
  • Mike: kreos la aŭtomatan ilon por elekti la programon

la aliaj ĉefe varbos Muzaikon, kolektos materialon dum la someraj aranĝoj kaj vojaĝos