12a retkunveno (2012/10/27 je la 19:00 UTC)

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

1. Propono de E@I

  • sendado de Muzaiko sondosieroj por la nova lernu!-biblioteko
    • por ĉiu bezonas ankaŭ tekston - do kiam oni "nur" registris ion (intervjuon), tio ne taŭgas

indus aldoni al paĝo http://muzaiko.info/partoprenu/alŝutu informon ke indas alŝuti ankaŭ tekston por ke materialoj povas aperi en biblioteko E@I, estu ebleco alŝuti tekston en nia paĝo -> mesaĝo jam sendita al la retradio-retpaĝo

    • estos senditaj 30 novaĵoj (prefere de diversaj laŭtlegantoj), la rakontoj, kaj TA
    • kunlaborado kun Lernu ĉe Muzaiko-Vikio
  • voĉlegado de la kurso
    • kiam pretos la teksto, estos sendita al la laŭtlegemuloj, kaj ni vidu
    • pri ĉu Muzaiko rajtos ĝin uzi aŭ ne: dependas de la verkinto, ni esperu
  • muntado de ĝi
    • pagota, pri la kondiĉoj Petro skribos alvokon/demandon
  • varbado de Muzaiko ĉe lernu!
    • ĉe ĉiu metita ero por mediateko aperos ligilo al fonto = do al Muzaiko
    • sekve estos sekcio en lernu: "ni rekomendas" au io simila kun ligiloj
    • kaj poste eblus pripensi iun eblon, por povi ekz. ĉe la ĉefpaĝo de lernu ŝalti Muzaikon - en supra menuo
    • problemo: ke nun ĉe la retejo ne rekte eblas aŭskulti la muzikon/elsendon
    • komenca ideo: aperus butono "ŝalti Muzaikon" au simile, sed nun en retejo ja estas "plusendiga" ligilo, sed ja, eblas meti ankau tiel

verŝajne ne estus teknika problemo, ni nur devas kunlabori estos konkurso pri muziko en Muzaiko, kaj por povi disdoni premiojn, E@I subtenos Muzaikon provizante kaj sendante donacojn monataj premioj, kiom da kaj kiuj: estos priparolata kun E@I E@I povos sendi: DVDjn (EO estas..., EO elektronike, KD "Esperanto" - tiu por bjalistoko, T-ĉemizojn (lernu, E@I), KAEST- Vikipedio libroj Peter Baláž: Komputeko, Detala Gramatiko de EO Muzaiko estos prezentita dum KAEST (dankon Eva, dankon Petro) kaj Muzaiko estas ĉiam bonvena por esti varbata dum aranĝoj, kiel SES, KAEST, ktp Ni devus elspezi por muziko la 100 EUR kiun Muzaiko ricevis - kiujn muzikojn ni aĉetu? Kiel eblus ricevi la laŭeble plej malaltan prezon? eble skribi al asocioj, eldonejoj: ni ricevis 100 EUR donacon por elspezi por muziko, do ni povas iom pagi - sed ni pli ŝatus havi malplikoste ;) - sed kiel vortumi? ;) Veronika metos sian komencan provon en gugldok, kaj ni kune plibonigu se oni volas akiri novan kd-n: jen la katalogo de UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=&aŭtoro=&katego=kd&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo ĉi-semajne Aleks, Roĉjo kaj eble aliaj estos en la CO kaj tiam povos aĉeti Eble indus aĉeti nur la mp3 dosierojn de la elsendeblaj kantoj Ĉu Muzaiko iĝu asocio? ne, sed tamen indus esplori por pli konscie decidi, do la demando estu sendita al la retradio-leĝaj-kaj-budĝetaj retlisto? T-ĉemizprintado por JES kaj NOVA ( http://vikio.muzaiko.info/index.php/T-%C4%89emizoj ) (kiom da? Kiel varbi antaŭe? Ĉu estu antaŭmendebleco?) antaŭvarbado: socireteje kaj en Muzaiko, ekzemple "ĉu pasintfoje ne plu restis T-ĉemizo de Muzaiko en via preferata koloro/grandeco? Antaŭmendu nun, por ke tio ne plu okazu!" indus havi ankaŭ alian, pli "malinecan" T-ĉemizbildon Eva jam sendis skizon de pli malineca T-ĉemizo - dankon! Rafael organizos la T-ĉemizprintadon kun EASP Rafael sendos tabelon kun la malsimilaj kostoj (50 samkoloraj, 5x10 samkoloraj, ktp) por decidi kiel fari demandi BEL pri la vendado de Muzaiko-T-ĉemizoj T-ĉemizoj por JES indus demandi landajn asociojn, ĉu ili ŝatus vendi T-ĉemizojn? Kaj de JES transporti, ktp. la sama sistemo, kiel pasintfoje por la antaŭpago se LukiZ ne akceptos -> esplorado de aliaj eblecoj, ekzemple Hungario transporto devos esti zorge antaŭpreparita Saŝa prizorgos kunportadon al Britio kaj demandos EAB kaj JEB pri kiom ili ŝatus antaŭmendi - Veronika memorigos la 31an de oktobro 2012 dum JES Muzaiko faros prelegon, instruados novulojn kaj okazos ĉiutaga raporto glufolioj kaj insignoj ankaŭ vendeblaj/disdonindaj - poste restaĵo estos kunportita al Brazilo organizado de kvizo pri Esperanta muziko kaj ni povus ilin donaci mi kredas por plenigado de "testo" aŭ demandaro Eva metis la bildojn de la glufolioj, T-ĉemizo en la vikion - dankon! Kiel varbi pli pri Muzaiko (naciaj gazetoj, sociaj retejoj, prelegoj? Aliel?) ankaŭ ĉe la aliĝiloj de aranĝoj - ekzemple pri venontjara IJK kaj UK Veronika kontaktos organizantojn de UK Muzaiko povus sendi salutmesaĝojn al la naciaj kongresoj, tiam la organizantoj voĉlegus ilin Michael Boris kaj Alekĉjo estas kontaktitaj por verki paroladojn Post unu semajno en Sochi okazos Sud-Rusia Renkontiĝo kaj Vladimir povas voĉlegi pri Muzaiko kaj ŝatus havi iujn reklamilojn pri Muzaiko por ne nur voĉe prezenti ĝin Eva sendos (is?) ankaŭ al Vladimir la bildojn Kunlaboro kun aliaj organizoj (kion Muzaiko bezonas?) por elsendoj: peti la landajn asociojn kontribui peti varbadon sendi al ĉiuj LA mesaĝon kun peto kaj priskribo indas en google doc verki la mesaĝon eblus reuzi informan artikolon pri Muzaiko kaj peto, ke LA-oj metu ĝin en sia gazeto / retlisto por unua informo al iliaj membroj nepre kun ligo al la retpaĝo (mallonga el TA, longa el "Esperanto" aŭ parto de ĝi alĝustigita por junuloj - sed pri la dua indas demandi la redaktoron, ĉar kelkfoje ili ŝatas "ekskluzivecon") baldaŭ estos preta la nova retejo de BEJO, kaj eblos meti reklamon pri Muzaiko tie Ligo kun la Freiburg-a eo radioelsendo - jam komencita la sekva skajpkunveno okazos fine de novembro/komence de decembro