14a retkunveno (2012/12/30 je la 9:00 UTC)

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

1. kunlaboro kun E@I

  • kunlaborado kun Lernu ĉe Muzaiko-Vikio
    • estos farita, Petro kaj Eva priparolos kiel
  • voĉlegado de la kurso
    • la kurso alvenos, kiam finiĝos la verkado
    • muntado de ĝi
      • E@I prizorgos
  • varbado de Muzaiko ĉe lernu!
    • estas pluraj retpaĝoj, kie eblas aŭskulti Muzaikon rekte, sen plusendiga ligilo, do ne estas teknika problemo la samon fari ĉe lernu
    • ne estas problemo, ĉio enordos

2. estos konkurso pri muziko en Muzaiko, kaj por povi disdoni premiojn, E@I subtenos Muzaikon provizante kaj sendante donacojn

  • monataj premioj, kiom da kaj kiuj: estos priparolata kun E@I
    • E@I povos sendi: DVDjn (EO estas..., EO elektronike, KD "Esperanto" - tiu por bjalistoko, T-ĉemizojn (lernu, E@I), KAEST- Vikipedio libroj Peter Baláž: Komputeko, Detala Gramatiko de EO
  • Veronika skribos al la retradio-babilaj-programeroj retlisto pri la konkurso

3. Ni devus elspezi por muziko la 100 EUR kiun Muzaiko ricevis - kiujn muzikojn ni aĉetu? Kiel eblus ricevi la laŭeble plej malaltan prezon?

4. dum JES Muzaiko

  • forta homa varbado
  • glufolioj disdonindaj
  • ĉiutagaj raportoj, elsendindaj en Muzaiko ekde morgaŭ

5. Muzaiko povus sendi salutmesaĝojn al la naciaj kongresoj, tiam la organizantoj voĉlegus ilin

  • Michael Boris faris salutmesaĝon
  • sendu al naciaj aŭ al kontinentaj kongresoj

6. Kunlaboro kun aliaj organizoj

  • ni volas peti ke ili varbas kaj eble kontribuas, kaj ni reciproke varbos por iliaj eventoj kaj ludigos la kontribuojn
  • Jessica ekos leteron, la aliaj povas poste redakti

7. mono

  • ni retraktu tion, se envenos sufiĉe da mono por ke tio indu esti priparolata :)

8. ĈRI volas fari intervjuon kun Muzaiko, kiel ni organizu?

  • retmesaĝo sendita al ĈRI pri ke aŭ la 31an de decembro aŭ la 2an de januaro je la 10a laŭ UTC -> finfine ne okazis, ĉar estis festotago por ili

9. T-ĉemizoj de Muzaiko: kio okazu kun la restaĵoj?

  • kiu kunportu kiujn, kien?
    • alikontinenten estis la unua ideo -> finfine en Parizo estas multaj
  • je la fino de JES ni repriparolu
  • kion fari kun la restaĵo de la mono?
    • enpagi al la UEA-konto de Muzaiko, tion faros Julia

10. planoj por la sekvontaj tagoj de JES

  • varbegi Muzaikon, ĉiel, kiel eblas
  • novuloj venos al la budo de Muzaiko

11. kiel varbi pri la ebleco de ĉiama aŭskultado de la babilaj elsendoj de Muzaiko?

  • multe, multe, multe
  • estu ĉe la ĉefa retpaĝo de Muzaiko (ne dirite, sed certe aldoninde: sociaj retejoj - eble kun la novjara saluto?)

12. nur muzika elsendo

  • kiam Muzaiko havos almenaŭ 1000 ludeblajn titolojn, ni pripensu

13. Vinilkosmo

  • Platano provos pliproksimigi la vidpunktojn, sed ne estu kromlaboro por Muzaiko, nek malpliigo de la rajtoj de la artistoj