16a retkunveno (2013/03/03 je la 19:00 UTC)

El Muzaiko
Revizio de 09:45, 6 Mar. 2013 fare de Veronika (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '1. estos konkurso pri muziko en Muzaiko, ĝi komenciĝos la 10an de aprilo, por la naskiĝtago, kaj estos poste la 17an de aprilo, la 24an de aprilo kaj la 1an de majo ĝi finiĝ...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

1. estos konkurso pri muziko en Muzaiko, ĝi komenciĝos la 10an de aprilo, por la naskiĝtago, kaj estos poste la 17an de aprilo, la 24an de aprilo kaj la 1an de majo ĝi finiĝos - Veronika prizorgos

  • poste ni vidu, ĉu indas havi novan, aŭ ne

2. skribu al via nacia kongreso, kaj varbigu la homojn pri Muzaiko dum kunvenoj!

3. alvokoj pri ke eblas kunlabori en Muzaiko, kaj alvokoj pri kiom multe ofertas Muzaiko (pri la listo de muzikistoj, de la ĉiam haveblaj elsendoj, la diversa muziko, vidu, kaj aldonu viajn ideojn en la dokumento) en la elsendfluo de Muzaiko kaj sociaj retejoj

  • estos en Vizaĝlibro varba semajno (ĉiusemajne unu varbafiŝo) - helpu disvastigi la afiŝojn de Muzaiko!
  • petu persone viajn konatulojn helpi, kaj disvastigi la afiŝojn de Muzaiko (estos pri tio aparta retmesaĝo)
  • pri kunlaborado metu ankaŭ varbadon en la elsendfluon

4. letero por la landaj asocioj - okaze de la naskiĝtago de Muzaiko, dissendinda fine de marto: Jessica komencis, kaj donos ligilon al ĝi

5. IRC kunveno: Veronika faros kalendaron, kaj prizorgos ke okazu kunvenoj

6. dum la UK, ĉu Muzaiko havu sian propran budon ĉe la Movada Foiro?

  • jes, sed ni demandu, ĉu estas senpaga

7. ideoj por la naskiĝtago de Muzaiko

  • muzikkonkurso
  • Jessica rigardos la memorilajn programerojn
  • estos elsendo kun la bondeziroj de la aŭskultantoj
  • meze de marto sendu tekston al TA (Muzaiko iĝos dujara la 10-an de aprilo 2013, sendu viajn voĉajn bondezirojn al Muzaiko tra: muzaiko.info/partoprenu/alŝutu - aŭ ion similan)

8. kion fari pri la Facebook-kupono, kiun Muzaiko ricevis por varbi

  • Neil prizorgos

9. Eva demandos Petron pri la kosto de presado de 100 poŝtartoj kaj 200 T-ĉemizoj por somero

10. la varbadoj de Radionomy aĉegas: enmeti pardonpeton en la retpaĝon (kiu faros?) kaj eblan pardonpeton en la elsendon

  • se iu havas pli bonan ideon ol uzi Radionomy, tiu proponu!

11. servilo: pli stabila, pli granda: Matt esploros, kaj plusendos la trovitaĵojn

12. sekva kunveno: dum la semajnfino post 5 semajnoj