18a retkunveno (2013/06/30 je la 15:00 UTC)

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

1. metiejoj dum la eŭropsomeraj eventoj (SES, UK, IJS, FESTO, IJK - ĉu ankaŭ aliaj?)

  • SES: prelego pri Muzaiko + Przemek pri ĝeneralaj radiaj temoj ( Kiel elekti temojn, starigi ĝustajn demandojn en la intervjuoj, kiel uzi la voĉon, teni la atenton) - ĝi estu laŭeble registrita, kaj tiukaze Veronika aldonos la esencon al la vikio de Muzaiko
  • UK: movada foiro + kleriga lundo
  • IJS: verŝajne nenio, sed malgranda aranĝo, do la ĉeesto de pluraj aktivaj muzaikanoj verŝajne sufiĉos ;)
  • FESTO: Rafael prizorgos
  • IJK: prelego+metiejoj

2.kion diri al novuloj?

  • rigardu la vikion
  • fari demandaron: novuloj povas skribi kion ili bezonas scii kaj oni povas instrui ilin rete - per skajpo aŭ google hangout
  • oni enmetu en la retpaĝon - ĉu vi volas volontuli sed ne scias kiel fari? Skribu al .... kaj ni priparolos tempon por ke vi povu renkontiĝi kun la taŭga homo por tion solvi.

3. registriloj por estontaj volontuloj

  • pruntedonoj
  • kiom da eblas dependas de la vendado de T-ĉemizoj

4.T-ĉemizoj

  • indas sciigi al homoj, ke ju pli da T-ĉemizoj estas venditaj, des pli da (bonkvalitaj) registriloj estas aĉetitaj
  • ekzemple: "T-ĉemizoj de Muzaiko ne nur estas belaj, sed aĉetante ilin vi ebligas al Muzaiko aĉetadon de pli altkvalitaj registriloj!"

5. registriloj - eĉ de poŝtelefonoj - povas kelkfoje taŭgi

  • por ebligi tion decidi, Przemek metos en la vikion dosierojn de la sama sono, sed en diversaj kvalitoj: de perfekta ĝis tre aĉa. Kaj diri, ke ekz. la unuaj tri estas en ordo, sed pli malbona kvalito ne taŭgas. Kaj la registranto mem decidu ĉu ties aparato taŭgas

6. mondonacoj

7. kiel varbi pri Muzaiko?

  • etaj varbiloj por kongresaj sakoj -> Przemek faros ilin, Eva printigos por SES

8. ĵingloj

  • bonus se estus pli da - sed kiel tion realigi?

9. 3D filmo de Simone por prezenti ĝin dum la UK

  • Veronika zorgos pri ĝi

10. Muzaiko-tasoj por la sekva JES

  • faru antaŭmendkampanjon, multe pli frue ol por la T-ĉemizoj

11. sekva skajpkunveno

  • komence de septembro