5a retkunveno (2011/12/31 je 15:00 UTC)

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

1. la rezultoj de la enketo

troviĝas ĉe  https://docs.google.com/spreadsheet/ccc?key=0AsugVNELO5dmdGEtNGllbUY0Q2d5UktrZEQzaFVfWWc&hl=en_US

2. babilaj programeroj

  • ne estu tedaj - sed diverseco gravas, pli da "ne-intervjuoj" fari programon pri iu temo
  • por regula programo ni nun ne estas sufiĉe granda
  • ni havas ĉiuhore novaĵojn, eble ĉiusemajne: duonhora, pli detala novaĵo, pli detala historio
  • estas multaj radioteatraĵoj: Platano diris, ĉe ipernity troveblas, oni devus kunmeti ilin, kiu emas?
  • librrecenzoj - kunlaboro kun E@I, bretaro (Petro: sed oni devas pti konsenton de la recenzanto, krome en ordo) - demandu al Julia pri la detaloj
  • pli da rektaj kronikoj pri la okazaĵoj en la movado - privarbo de ontaj eventoj -> se oni trovas la eventojn en la kalendaro, kaj se oni skribas al la organizantoj de la eventoj... Julia: por TEJO-aktuale oni ja ricevas tiujn tekstojn, oni nur devas laŭtlegi ilin... - do, ni organizu tion! - ĉu eblas simple laŭtlegi parton de TEJO-aktuale?
  • gramatikaĵoj - Johannes - faros
  • estas homoj, kiuj emas laŭtlegi (sed malfacile verkas tektsojn), do se iu pigras laŭtlegi, donu la tekstojn

3. por novuloj

  • dum JES multaj homoj venis -> mi ŝatus kontribui, sed kiel? kiel kontkati, kiel fari? oni devus havi jam starigitan sistemon, por ke se homoj volas kontribui, povu facile fari
  • paĝo por novuloj en la vikio
  • kiel havigi vian programon en Muzaiko, mankas la strukturo - havu retpoŝtadreson, al kiu ni petu la kontribuojn, ideojn, kaj poste oni povus gvidi tiun
  • estu ĝeneralaj gvidlinioj (prefere via programo longu inter 20-30 minutoj, prefere ne estu monologo)
  • ni utiligu la ideojn de la enketo por novuloj: ekz. faru nacian programon, pri politiko, kunmetu elsendon pri radioteatraĵo
  • dum la IRC horo estis menciita, ke estu elsendo en Muzaiko pri kiel kontribui al Muzaiko

4. Pli da reklamoj en Muzaiko

  • esperantistoj ne bone scias pri novaj literaturaj verkoj -> reklamoj
  • kiam estas novaj vendeblaĵoj en Esperantio -> reklamoj
  • Kim anoncis dum la antaŭlasta koncerto en gufujo ke okazos KEF en la venonta jaro - Roĉjo! :)

5. Teknikaj aferoj

  • podkastigo: spaco sur la servilo!!! - Neil diras, eble pli da spaco estas petebla --- Eble oni povus meti sur la servilo de Gérald
  • servilo -> la retpaĝo falis
  • E@I servilo? -> Petro diris ke eblas, oni devas paroli al Jevgenij
  • havi nian propran servilon estas tre bona, ĉar tiukaze ni povas fari ion ajn kun ĝi - kaj ĉu E@I akceptas nian CMS?

6. JES

  • relative sukcese, tiuj, kiuj volis scii pri ni, povis scii
  • budo: granda sukceso: ĉefe, ke ekkomencis je la komenco
  • trejnadoj: en ordo, ne tiom multe da homoj, sed ĉiam estis iu, kiu vere interesiĝis
  • tiuj, kiuj faris trejnadon, faru por la vikio resumon, kun ekranbildoj -> Rogener faris por Esperanto estas, sed ne samas
  • estu kunpreneblaj afiŝetoj sekvontfoje

7. T-ĉemizoj

  • restas 23, estu bildoj pri T-ĉemizoj, (farita) ne restas multaj malgrandaj, bluaj, verdaj, grizaj estis ŝatataj

8. financoj

  • de JES: enspezo: 192.2 eŭroj + 100 zlotoj -> 100 zlotoj estis la kosto de la vizitkartoj, 207,29 eŭroj estis la kosto de la T-ĉemizoj
  • kaj se estas mono, kie ĝi estu? UEA-konto -> Julia rigardos (Johannes diris ke ISAE havis UEA-konton sen io ajn)
  • respondecu: estas bona se estas en Germanio (pro la eblaj ontaj kopirajtaj aferoj) do, Julia (kaj Johannes)
  • pri kopirajtoj: estas problemo, se ni devas pagi regule, ĉar ni ne havas regulan enspezon

9. Androjda aplikaĵo

  • oni varbu ĝin pli bone!!! ĉe la retpaĝo
  • aldonu al la listo kiel aŭskulti Muzaikon en la ĉefpaĝo, kiel la 4a metodo
  • en la elsendo de Muzaiko ni faru reklamon (kiu emas?)

10. Varbado pri Muzaiko

  • reklamo en lernu - Petro diris ke varbado de Muzaiko en lernu: reklamo ne estas problemo - se ni havas la lig-butonon - ni sendu al Jevgenij - ne devus esti problemo, reklamo ĉe forumoj, kaj ĉe novaĵoj eblas aperi --- kiel interŝanĝo: Muzaiko reklami lernu, projektojn, ankaŭ per intervjuoj, ktp
  • reklamo en landaj organizoj (esperanto-USA)
  • amasinformila patroneco - prizorgi iun aranĝon - Muzaiko reklamas pri la aranĝo, kaj la aranĝo enmetas en la retpaĝon de la aranĝo

11. E@I: Petro

  • novembro venontjare, KAEST - dum/antaŭ/post ĝi okazigi trejnadon pri aŭdioprilaboro Grundvig-projekton - de EU+kelkaj landoj, Petro sendos al ni detalojn
  • se iu emas helpi verki en la angla la Grundvig peton, estas bonvena
  • integri iun aplikaĵon ĉe lernu, kiel slovake.eu -> strio, kaj oni povus enmeti tien

12. Elsendaj rajtoj:

  • Petro: tio estas kapdoloro... buŝa interkonsento ne sufiĉas!

malferman licenzon pri la elsendoj, kiujn ni faris - verŝjane ni bezonos malsamajn kreajn komunaĵajn aferojn

  • Roĉjo prenos respondecojn pri tiaj aferoj