6a retkunveno (2012/01/29 je 13:00 UTC)

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

Podkastoj de Muzaiko

  • la retpaĝo jam belas
  • novaĵoj, reklamoj kaj ĵingloj estos aldonitaj
  • plidetaligo de la programoj kaj la podkastoj estus bona, sed estis ŝovita por la estonteco
  • alies podkasto ne estu enmetita, sed en la priskribo estu la ligilo al la fonto

Novaĵoj en Muzaiko

  • Andy skribis ke li pretas traduki novaĵojn ĉiutage
  • Zsófia skribis ke eblas ĉerpi novaĵojn de la blogo: http://esperanto-urbo.de
  • aldoni lasthorajn novaĵojn malfacilas pro ke oni devas peti tiun, kiu regas Radionomy

E@I

  • estu ligilo-interŝanĝo kun lernu
  • kontaktpersono inter E@I kaj Muzaiko estas Johannes (de for) kaj Eva (persone)
  • servilo: pro pluraj kialoj ne indas komuna servilo
  • antaŭ aŭ post KAEST: komuna seminario pri laŭtlegado kaj muntado ("bona ideo, bona solvo")
    • Eva kaj Johannes prizorgos - tamen, la ĝenerala retlisto sciu pri kio okazas
    • se iu havas ideon kion skribi en la monpeton por Grundtvig seminario, tiu diru

Financoj

  • UEA-konto: Julia redemandos (kaj jam redemandis ;) - la respondo estis pozitiva)
  • oni unue petu donacojn de individuoj al la UEA konto por sendependiĝo - kiuj estas la kostoj? ĉu vere ĉ. 1000 EUR jare?
  • se oni petas monon de asocioj, (sed oni restu sendependaj!) estu mesaĝo al la ĝenerala retlisto, ke la retlisto pri buĝetaj aferoj priparolos tion, aliĝu se vi volos partopreni - kaj oni kune verku la peton, antaŭ iu devos oficiale sendi la peton por ke ni povos kune decidi kiom multe ni volos kaj por kio ktp
  • T-ĉemizoj:
    • ne estis solvita kiel oni sendu T-ĉemizojn al Jorgos
    • estu en la vikio kie troviĝas kiaj T-ĉemizoj
    • se vi volas T-ĉemizon, skribu al info ĉe muzaiko.info
  • Zazzle
    • ĉe Zazzle aĉeteblas glufolioj kaj taso kun Muzaiko-bildo
    • Neil kreos (nu, nun jam kreis) konton ĉe Zazzle por Muzaiko
    • ĝi estas multekosta -> oni povas ankaŭ disponigi la bildojn, se iu volas uzi ilin

Babilaj programeroj

  • Roĉjo organizos programon pri Muzaiko ( http://vikio.muzaiko.info/index.php/Muzaiko_prezentas_Muzaikon)
  • la enhavo estu ankaŭ reklamita voĉe en Muzaiko, ne nur skribe sur la retpaĝo
  • Veronika skribos al asocioj, homoj por kontribui al Muzaiko
  • Julia: oni povus laŭtlegi de TA pri la renkontiĝoj (jam konfirmite)
  • Andy faros babilan kulturan programeron
  • Neil: Londona Te-amo
  • Andy skribos al El Popola Ĉinio (la adreso ne funkciis :S)
  • Johannes-Roĉjo: demandi Di pri laŭtlegi la tekstojn

Elsendaj rajtoj de la babilaj programeroj en Muzaiko

Retpaĝo de Muzaiko

  • la nova versio uzos CMSn, por ke nekomputilistoj povu ankaŭ facile regi ĝin
  • la malnova formato estu kopiita, krom se iu emas desegni novan retpaĝon - tiukaze tiu signalu ĉe la retradio-retpaĝo retlisto
  • la strukturon indas ŝanĝi
    • tiuj kiuj iam emas restrukturi la enhavon petas konton al admin@muzaiko.info
    • restrukturado povas esti antaŭpriparolita ĉe la retpaĝa retlisto

Naskiĝtago de Muzaiko

  • aŭ la 9a (kiam oni diris ke ni faru) aŭ la 10a de aprilo (kiam iu diris ke tiu faros - kaj eĉ faris ;))
  • propono: indas festi ambaŭ, aŭ la 10an ĉar ĝin pli facilas memori, aŭ noktomeze (laŭ UTC)
  • por festi, ni povus
    • havi teman programon pri historio de muzaiko
    • aŭ havi unu plenan tagon kun nur freŝaj programeroj

Sekvonta kunveno

  • okazos la lastan semajnfinon de februaro, aŭ la 25an aŭ la 26an de februaro
  • ĝin pretigos kaj gvidos Roĉjo

Amike: Veronika