8a retkunveno (2012/04/01 je 16:00 UTC)

El Muzaiko
Revizio de 05:25, 19 Apr. 2012 fare de Veronika (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun 'La 8-a skajpkunveno okazis hodiaŭ, kaj jen resumo de la priparolitaj aferoj: * 1: Raportoj pri la faritaj aferoj en marto * 2: Transpreno de taskoj de Veronika * 3: Stato de Muzai...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

La 8-a skajpkunveno okazis hodiaŭ, kaj jen resumo de la priparolitaj aferoj:

  • 1: Raportoj pri la faritaj aferoj en marto
  • 2: Transpreno de taskoj de Veronika
  • 3: Stato de Muzaiko ĉe Radionomy
  • 4: Nova retpaĝo
  • 5: Financaj aferoj
  • 6: Printigado de novaj T-ĉemizoj
  • 7: Pri muziko en Muzaiko
  • 7b: Artista datenbazo
  • 8: Naskiĝtago de Muzaiko
  • 8b: Elsendoj dum/pri IJF
  • 9: Kunlaboro kun Lernu
  • 10: Protokolo kaj sekva kunveno


1: Raportoj pri la faritaj aferoj en marto

  • permesoj - Veronika kaj Roĉjo - farite, aperos en nova administrilo
  • administrilo pri la programo - Gérald - farata, ne preta
  • trovi firmaon por ĉemizoj - Veronika kaj Gérald - trovita, eble ne necesa
  • skribi al Ari - Veronika - farita, solvita
  • programo pri komB - Roĉjo - unu intervjuo farita, aliaj ne respondis
  • monpeto al EJF - Roĉjo - ne faris
  • desegni poŝtkarton - Eva - farita
  • negoci pri ligilo en Lernu - Eva - farita
  • programo pri historio - Neil - forgesis
  • verki kanton - Roĉjo/Johannes - verkis nur tekston

2: Transpreno de taskoj de Veronika

  • Ekde la unua de junio, Veronika ŝatus ke sia kontribuo al Muzaiko estu sendi ĉiusemajnan programon pri sia vojaĝado, ĉar verŝajne ŝi ne havos fideblan kaj oftan retkonekton - do, kiel organizi, por ke ŝi povu transdoni siajn nunajn "farendaĵojn" senprobleme
  • regado de Radionomy - necesigas vindozan komputilon
    • Roĉjo kaj Aleks transprenos tion ĉi kaj antaŭ junio kutimiĝos uzi la programon.
  • respondado de parto de la retmesaĝoj kiuj alvenas al info@
    • Nun Jessica kaj Neil jam ricevas ilin kaj respondas parton de ili, Julia aldoniĝos.
  • provi certigi, ke estu ĉiutage unu programero, kiu neniam antaŭe estis ludita en Muzaiko
    • Estas proponite pli uzi la vikion, por ke aliaj povu pli facile havi superrigardon. Roĉjo helpos Veronikan ĝisdatigi ĝin. Veronika pensas ke ĉar la nova administrilo estos preta post kelkaj tagoj/semajnoj indas atendi ĝin. Kio vere helpas estas ke pluraj organizoj/homoj estas konektitaj, kaj multe da sonmaterialo estas proponota. (nun estas pluraj homoj, kiuj laboras, kaj mi pensas ke ili finlaboros antaŭ la fino de aprilo)
    • Krome estas decidite, ke la celo estu pli mola, do ke ne ĉiutage devas esti io nova, ekde la naskiĝtago.
Sed tiukaze indas havi iun alian sistemon, por ke estu "ia ordo" en la elsendoj. 

3: Stato de Muzaiko ĉe Radionomy

  • Muzaiko nun atingis la sekvan nivelon ĉe Radionomy, do la

rapidkampanjo de la mezo de marto sukcesis.

3b: Ĉu la nombro de la aŭskultantoj estu nemontrita sub la ludataj kantoj? - ĉar tiu nombro kiun oni ricevas de Radionomy ne estas ĉiam fidebla

  • Estas decidite montri ĝin daŭre, krom kiam ĝi diras nul, kaj tiam kaŝi ĝin.

4: Nova retpaĝo

  • La nova retpaĝo ankoraŭ ne pretas. Gérald laboros pri tio post kiam pretos la administrilo.

Veronika diras, ke la kesto por rekte aŭskulti povus kaŭzi leĝan problemon. Decido estas lasi ĝin tie, ĝis venos vera minaco.

Veronika respondas: Ne, ne povas kaŭzi leĝan problemon, nur miskomprenon, kiun oni devas klarigi. Ĉar la retpaĝoj devas pagi, se ili ludigas sonon, kiu estas protektita far de kopirajtasocioj. Kaj la rekta enmeto povas ŝajni tiel, ke ĝi estas en nia retpaĝo. Sed ĝi ne estas, ĝi estas fakte Radionomy, kaj tio videblas. (estas skribite: "radionomy" en la kesto)


5: Financaj aferoj

  • Estas UEA-konto, sed neniu konas ĝin. Varbado estos en TEJO-aktuale kaj persone en IJF. Krome Roĉjo okupiĝos pri sonreklamo.

6: Printigado de novaj T-ĉemizoj

  • Printiĝu novaj t-ĉemizoj (sama desegno) en Pollando ĉe la sama firmao.

Prefere ĉirkaŭ 100. Roĉjo kaj Aleks respondecos pri kontakti la presejon. Limdato estas la 14-a de aprilo, tiam estos estrarkunveno de TEJO en Varsovio.

7: Pri muziko en Muzaiko

  • Akceptiĝas kelkaj senvoĉaj kantoj de esperantistoj. Krome se mankos muziko, Muzaiko ludu alilingvan muzikon. Tio rilatas al la daŭraj negocoj kun Vinilkosmo.

7b: Artista datenbazo

  • artista.ikso.net reviviĝas, kaj Veronika helpos nome de Muzaiko. Muzaiko kontribuos per informi kaj varbi pri la datenbazo, kaj profitos per havi kontaktadresojn de aliaj artistoj.

Veronika mencias: Ne vere. Profitintus, se estus antaŭ unu jaro, sed nun ankaŭ kontribuos pri kontaktadresoj, ktp.


8: Naskiĝtago de Muzaiko

  • Post la naskiĝtago reelsendiĝos la historiaj provelsendoj. Ankaŭ kolektiĝu sinprezentoj de teamanoj, kaj naskiĝtagaj alparoloj de aŭskultantoj. Alvoko aperos en TEJO-aktuale.

Veronika pensas ke la sinprezentoj finfine ne estis akceptataj, ĉar oni neniel povus prezenti la tutan teamon de Muzaiko - sed eble indas tamen provi. Pri alvoko por alparoli Muzaikon: mi pensas ke indus ankaŭ voĉe fari tion tra Muzaiko.

8b: Elsendoj dum/pri IJF Roĉjo, Johannes, Julia kaj Jessica sendos ĉiutage materialon, Veronika kaj aliaj muntos. Por la poŝtkartoj ankoraŭ necesas solvo.


9: Kunlaboro kun Lernu

  • Nova Lernu kreos bibliotekon, kaj ŝatus havi voĉon kaj tekston kune. Rafael pretas laŭtlegi por ili, kaj Muzaiko povas sendi la novaĵojn kaj eble aliajn tiajn programojn. Ne hastas.

10: Protokolo kaj sekva kunveno

  • Sekva kunveno estos 28/29 de aprilo aŭ sekva semajnfino. Roĉjo organizos.