Audacity: Malsamoj inter versioj
Magica (Diskuto | kontribuoj) |
|||
(3 mezaj versioj de alia uzanto ne montriĝas) | |||
Linio 1: | Linio 1: | ||
− | |||
− | |||
== elŝutu kaj instalu Audacity (http://audacity.sourceforge.net/)== | == elŝutu kaj instalu Audacity (http://audacity.sourceforge.net/)== | ||
Linio 30: | Linio 28: | ||
[[Dosiero:11forigulabruon.png|600px|thumb|left| La bruo estas forigota]] | [[Dosiero:11forigulabruon.png|600px|thumb|left| La bruo estas forigota]] | ||
[[Dosiero:12forigitabruo.png|600px|thumb|left| La bruo estas forigita (eble iom tro)]] | [[Dosiero:12forigitabruo.png|600px|thumb|left| La bruo estas forigita (eble iom tro)]] | ||
− | |||
− | |||
− | |||
− | |||
− | |||
− | |||
− | |||
− | |||
− | |||
− | |||
− | |||
Nuna versio ekde 19:49, 3 Maj. 2014
Enhavo
elŝutu kaj instalu Audacity (http://audacity.sourceforge.net/)
malfermu Audacity
malfermu vian registritan sondosieron
tio kutime daŭras iom longe, eble eĉ kelkajn mintuojn aŭ registru vian voĉon, klakante al la butono "registru" (ĝi troviĝas en la subaj bildoj tuj sub "effect" kaj havas ruĝan diskon sur ĝi)
aŭskultu vian registraĵon
se estas forigindaĵo:
5a. elektu la forigindan parton
5b. premu la butonon "c" por aŭskulti kiel sonus sen la elektita parto - se vi kontentas, iru al parto 5c
5c. forigu la parton, klakante la tondilon aŭ al unu el la klavaroj "del" kaj "backspace"
Bruforigado
6a. elektu parton, kiu enhavas nur bruon
6b. Uzu la ilon 'bruforigado', kaj klaku la eblecon 'akiri bruprofilon'
6c. Nun elektu la parton, el kiu vi volas forigi bruon (kutime la tuto), kaj denove uzu la ilon 'bruforigado', kaj nun elektu 'forigi bruon'
6d. aŭskultu, ĉu la rezulto plaĉas
7. laŭtigu
A: Por novaĵoj
Se vi muntas novaĵojn nun estas la tempo por aldoni la fonmuzikon.
A1: Aldonu al la sama sondosiero la fonmuzikon
Se vi ne jam havas la fonmuzikon, skribu al la novaĵa retlisto, kaj vi baldaŭ ricevos ĝin. La fonmuziko bedaŭrinde ne estas laŭ libera permesilo disdonebla (ĝis nun ni ne certas pri tio), sed ĝi estas uzebla por ĉiuj kunlaborantoj de Muzaiko.
A2: ŝovu vian voĉon
Kiam vi aŭskultas, la fonmuziko kaj via voĉo komenciĝas samtempe. Por ke via voĉo komenciĝu post "por la tuta mondo - novaĵoj", ŝovu vian voĉon ĉirkaŭ 5 sekundojn malfruen. Poste aŭskultu la rezulton, kaj decidu, ĉu plaĉas!
A3: laŭtigu kaj mallaŭtigu la fonmuzikon
La fonmuziko laŭtiĝas kiam ne estas parolo, kaj pli laŭtiĝas kiam estas parolo. Tion oni devas fari permane.
A4: Aldonu la finon
Estas aparta sondosiero, kiun vi devas aldoni por la fino.
A5: Aŭskultu la rezulton
Atentu pri ĉu estas facile aŭskultebla, la muziko estas bona, sed ne ĝena, la parolo ne venas tro frue/malfrue. Se io ĝenas vin, korektu ĝin!
A6: Eksportu
Pri kiel fari vi povas legi sube. Atentu, ke la titolo en la metadatenoj estu "novajxoj - jjjj-mm-tt" kaj la titolo de la eksportita sondosiero estu "jjjjmmttm" (la lasta "m" kiel muntita).
8. konservu
Por konservi vian sondosieron, eksportu ĝin en la taŭga (MP3, WAV) formato. Konservu ĝin laŭ la sistemo: nomo1, nomoo2, nomo3. En la "metadata" en la kampo "titolo" donu la titolon (x-kode) kiun vi ŝatus ke aperu ĉe "nun estas ludata" ĉe la retpaĝo de Muzaiko; en la kampo "komentoj" donu laŭ kiu permesilo Muzaiko traktu vian sondosieron (ekz. [cc-by-sa 3.0](http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo))