IRC

El Muzaiko
Revizio de 10:45, 16 Dec. 2011 fare de Gerald (Diskuto | kontribuoj) (Linux)

Iri al: navigado, serĉi

IRC (Internet Relay Chat) estas protokolo por babili rete. Muzaiko havas propran IRC-kanalon, kiu permesas al kiu volas, babili tuje pri Muzaiko.

Vi povas simple konektiĝi al la IRC-kanalo de Muzaiko ĉe tiu paĝo: http://webchat.freenode.net/?channels=Muzaiko&uio=d4

Tamen, se vi volas uzi vera kaj komforta IRC-kliento, jen la informaĵoj:

  • IRC-reto: irc.freenode.net
  • IRC-kanalo: #Muzaiko

Se vi ne scias kiel uzi IRC-kliento, la sekvaĵo de la paĝo rapide klarigas kiel funkcias IRC kaj kiel instali kaj uzi la kliento XChat.

Bazaj teknikaj klarigoj

Estas 4 sciindaj aferoj pri kiel funkcias IRC:

  • la IRC-reto (kiu konsistas el pluraj serviloj)
  • la IRC-kanalo
  • la IRC-kliento
  • la uzanto

IRC-reto estas iu "cifereca mondo", kiu enhavas plurajn IRC-kanalojn. Ekzistas centoj da IRC-retojn. Kelkaj konataj estas QuakeNet, IRCnet, Freenode. Kelkaj havas ĉefajn temojn. Ekzemple, Freenode temas ĉefe pri liberaj programaroj kaj komunumoj. Muzaiko uzas Freenode.

IRC-kanalo estas iu "cifereca loko" en IRC-reto. IRC-kanalo havas temon, kaj siaj uzantoj babilas kune pri tiu temo. Kanalo havas nomon, kiu komencas per unu krado (#). La nomo de la kanalo de Muzaiko nomiĝas #Muzaiko. Ankaŭ ekzistas ĝenerala kanalo pri Esperanto, kiu nomiĝas #Esperanto. Ne povas esti 2 kanaloj kun la sama nomo en la sama IRC-reto. Sed povas esti kanaloj, kiuj havas la saman nomon inter la diversaj IRC-retoj. Sed ili estas tute apartaj. Se vi iras ĉe la kanalo #Muzaiko ĉe la reto QuakeNet, estos neniu tie. :-)

IRC-kliento estas programaro, kiu permesas al uzantoj konektiĝi al IRC-retoj kaj IRC-kanaloj. Ekzistas plurajn IRC-klientojn. Kelkaj konataj IRC-klientoj estas mIRC, XChat, Pidgin, Irssi. Plejparte de IRC-klientoj estas senpagaj. Oni elektas la kliento ke oni preferas. Ajna kliento povas konektiĝi al ajnaj IRC-retoj kaj ajnaj IRC-kanaloj. La sekva gvido temas pri XChat, kiu estas senpaga kaj plursistema.

La uzanto havas kromnomon. Kiam oni babilas ĉe kanalo, oni nomu la uzantojn per iliaj kromnomoj. Videblas la liston de uzantoj ĉe kanalo. Ne povas esti 2 uzantoj kun la sama kromnomo.

Instali kaj agordi XChat por aliĝi al #Muzaiko

Instali XChat

Windows

  1. Iru ĉe http://www.silverex.org/download/ kaj elŝutu la lasta X-Chat instalilo (Latest X-Chat installer)
  2. Duoble klaku sur la instalilo kaj sekvu la instrukciojn

Linux

Uzu la manipulilon de pakaĵoj de via Linux-distribuaĵo aŭ vidu la paĝo de xchat.org pri la elŝuteblecoj: http://xchat.org/download/.

Mac OS X

Instalu X-Chat Aqua.

Agordi XChat

Rulu XChat. La unua fojo, la sekva fenestro montriĝu.

Listo-de-retoj.png

Plenigu la kampojn tiel:

  • Nick name (kromnomo): via kromnomo
  • Second choice (dua elekto): alternativa kromnomo se la unua estas jam uzata aŭ registrita
  • Third choise (tria elekto): alia alternativa kromnomo se la dua elekto ankaŭ estas jam uzata aŭ registrita
  • User name (uzantnomo): ne gravas, enmetu kion vi volas (ekzemple via kromnomo aŭ uzantnomo)
  • Real name (reala nomo): via reala nomo, sed ĝi ne estas deviga

La sekva listo estas listo de IRC-retoj. Muzaiko uzas la reto FreeNode. Do elektu FreeNode. Poste, klaku sur la butono "Edit…" (redakti).

La sekva fenestro tiam montriĝu.

Freenode-agordoj.png

Por aŭtomate konektiĝi al la IRC-reto FreeNode kiam XChat startas, elektu "Auto connect to this network at startup".

Por aŭtomate konektiĝi al kanaloj kiam XChat konektiĝas al tiu IRC-reto, enmetu la kanaloj en "Favorite channels", apartitaj per unu komo (,). Por aŭtomate konektiĝi al #Muzaiko, simple enmetu #Muzaiko ene. Por ankaŭ aŭtomate konektiĝi al #Esperanto, enmetu #Esperanto post unu komo.

Kiam via agordo estas finita, klaku sur la butono "Close" por fermi tiun fenestron. Vi ektroviĝas ĉe la unua fenestro.

Elektu "Skip network list on startup" por eviti, ke tiu fenestro ne plu aŭtomate montriĝas poste.

Finfine, klaku sur "Connect" por konektiĝi!

Poste kelkaj sekundoj, vi estos konektita al FreeNode kaj aŭtomate alirita al #Muzaiko se vi taŭge agordis XChat.