Januaro 2012 programo

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

2012/01/18:

04:00–05:00 UTC: Esperantistoj aktivas prezentas: Chuck Smith, la kreinto de la Esperanta Vikipedio rakontas pri la detaloj

05:00–06:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento, Platano kunmetis por vi intervjuon kun Fabrice Morandeau, FAMo Franca muzikisto intervjuo farita dum 2010

06:00–07:00 UTC: Raporto el la Eksterordinara Komitatkunsido de TEJO, okazinta dum la 3a JES en Gdansko

2012/01/17:

04:00–05:00 UTC: Roĝer Borĝes intervjuas diversajn esperantistojn el Usono

05:00–06:00 UTC: Ari raportas el Kubo, Platano el Svislando kaj ni ankaŭ aŭdos rakonton pri La fabelo kaj la vero de Julia Noe

06:00–06:30 UTC: Roĉjo kaj Alekĉjo raportas el la trajnkaravano al JES

06:30–07:00 UTC: Naskiĝis la Centro de Esperanto por Mediteraneo: Intervjuo kun Szabolcs Szilva rekte el Mazara del Valo, Sicilio, kie li instruas Esperanton en pluraj lernejoj

2012/01/16:

04:00–05:00 UTC: Raportoj el eventoj prezentas IREM, JuSKA kaj Café Esperanto en Parizo

05:00–06:00 UTC: El la kelo de Radio Zam: Debato pri eŭropa konstitucio

06:00–07:00 UTC: Lunda fabelo: Princino Kvinfloreto - panĝaba fabelo (tradukis Maria Miniĥova); Rakontoj de la podkastoj de Facila Vento: Konversacio inter komputiloj, La ĝardeneto de Elizabeta

2012/01/15:

04:00–05:00 UTC: José Roberto TENÓRIO (Prezidanto) prezentas la asocion kaj parolas pri Esperanto Asocio de San-Paŭlo

05:00–06:00 UTC: La programo de Esperantistaj muzikistoj prezentas intervjuon kun Xavier kaj Farri el Kaj tiel plu

06:00–07:00 UTC: El la podkastoj de Voĉoj el Japanio en Muzaiko hodiaŭ estas prezentata: Lingva eseeto pri la semantiko de Esperantaj kunmetoj kaj intervjuo kun Profesoro Kuze

2012/01/14:

04:00–05:00 UTC: Aleks Kadar intervjuas Trevor Steele en Parizo

05:00–06:00 UTC: Raportoj el eventoj prezentas raportojn pri IJK, JuSKA kaj TAKE

06:00–07:00 UTC: Pri biciklado tra Eŭropo en 1987 rakontas al ni Jorgos - kvara parto

2012/01/13:

04:00–05:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento, Platano kunmetis por vi intervjuon kun Georgo Handzlik Pola kantisto "La bardo sen barbo" intervjuo el 2008

05:00–06:00 UTC: Vegetarismo tra la mondo vizitas Italion (unua parto)

06:00–07:00 UTC: Naskiĝis la Centro de Esperanto por Mediteraneo: Intervjuo kun Bruĉjo Kasini rekte el Mazara del Valo, Sicilio, loko de la Kongreso de Esperanto en Italujo 2012

2012/01/12:

04:00–05:00 UTC: Mozaiko de diversaĵoj: Roĝer raportas el Bosnio (arĥivo) kaj Post la 2a JES multaj esperantistoj restis en Berlino... kaj ĝuis ĝin! Ĝuu ankaŭ vi! (eroj povas esti maltaŭgaj por infanaj aŭskultantoj)

05:00–06:00 UTC: Aleks Kadar (sekretario) kaj Axel Rousseau (prezidanto) rakontas pri la agadoj de UFE - Espéranto-France

06:00–07:00 UTC: Kristnasko 2011: dek jaroj da salutoj de la Papo en Esperanto. Ni aŭskultu la esperantistojn kiuj estis tie

2012/01/11:

04:00–04:30 UTC: Platano prezentas intervjuon kun Flo pri la fajro ĉe Vinilkosmo kaj raporteton pri la konferenco pri Fukuŝima - se vi emas, sed ne scias kiel helpi Vinilkosmon, klaku ĉi tien

04:30–05:00 UTC: Estraranoj de TEJO, kunveninte en Roterdamo por la unua fizika kunsido, prezentas sin kaj siajn ideojn por la proksima estonteco.

05:00–06:00 UTC: Katalin Kováts rakontas al Muzaiko pri RITE, la Reta Instruista trejnado ĉe edukado.net - dua parto

06:00–07:00 UTC: El la podkastoj de Radio Aktiva ni aŭskultu elsendon pri la karnevalo en Urugvajo

2012/01/10:

04:00–05:00 UTC: Esperantistoj aktivas prezentas intervjuon kun la brazila aktivulo Emilio Cid, kreinto de la retpaĝoj Brazilo@Intereto kaj Facila Vento.

05:00–06:00 UTC: Katalin Kováts rakontas al Muzaiko pri RITE, la Reta Instruista trejnado ĉe edukado.net - unua parto

06:00–07:00 UTC: Pariza Ventro - unua elsendo

2012/01/09:

04:00–05:00 UTC: Sergej Bronov, profesoro de la Siberia Federacia Universitato en Krasnojarsko rakontas pri la ĵus aprobitaj Esperantaj kursoj en la Universitato

05:00–06:00 UTC: Francesco raportas pri reprezentado de TEJO el la domo de OECD kaj poste li rakontas pri siaj studtempaj vojaĝoj

06:00–07:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ la rakontojn "Kudrilo", "Bulonja Kongreso", "Deveno de vortoj"

2012/01/08:

04:00–05:00 UTC: Probal DASGUPTA, prezidanto de UEA rakontas pri junuloj al junuloj

05:00–06:00 UTC: FaMo rakontas pri Piroteknika ĝoj' kaj multaj aliaj aferoj al Muzaiko

06:00–07:00 UTC: El la podkastoj de Voĉoj el Japanio hodiaŭ ni aŭskultu intervjuon kun Profesoro Sasaki

2012/01/07:

04:00–05:00 UTC: Roĝer Borĝes faras intervjuojn de diversaj esperantistoj el Brazilo

05:00–06:00 UTC: Stefano Keller rakontas pri siaj agadoj kiel estrarano pri eksteraj rilatoj de UEA (dua parto)

06:00–07:00 UTC: Pri biciklado tra Eŭropo en 1987 rakontas al ni Jorgos - tria parto

2012/01/06:

04:00–05:00 UTC: Saluton, Radiemuloj! prezentas Radio Esperanton - dua parto

05:00–06:00 UTC: Stefano Keller rakontas pri siaj agadoj kiel estrarano pri eksteraj rilatoj de UEA (unua parto)

06:00–07:00 UTC: Mozaiko de diversaĵoj: El la kelo de Radio Zam: Intervjuo far de Cyrille Hurstel en 2006, kun Pieĉjo de Dolchamar, Poetludo: Dum Festo 2010, okazis poetludo far' de Gijom Armide. Jen la rezultoj.

2012/01/05:

04:00–05:00 UTC: Saluton, Radiemuloj! prezentas Radio Esperanton - unua parto

05:00–06:00 UTC: Michael Boris MANDIROLA kaj Francesco MAURELLI rakontas pri la daŭripova flanko de vegetarismo

06:00–07:00 UTC: El la registraĵoj de la 70a Hispana Kongreso nun ni aŭskultu la debaton de Renato Corsetti kun Jorge Camacho "Lingvo kaj movado" - kvina parto

2012/01/04:

04:00–05:00 UTC: Kulturaj minutoj prezentas intervjuon kun Vera Barandovská, kiu rakontas pri kial ŝi instruas Interlingvistikon en Poznano, kial ŝi interesiĝas pri la temo, kaj eĉ pli! (dua parto)

05:00–06:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento Platano kunmetis por intervjuon kun Martin Wiese. La originala intervjuo estis farita kun Martin Wiese (eks-Persone) sveda muzikisto en 2009

06:00–07:00 UTC: El la registraĵoj de la 70a Hispana Kongreso nun ni aŭskultu la debaton de Renato Corsetti kun Jorge Camacho "Lingvo kaj movado" - kvara parto

2012/01/03:

04:00–05:00 UTC: Kulturaj minutoj prezentas intervjuon kun Vera Barandovská, kiu rakontas pri kial ŝi instruas Interlingvistikon en Poznano, kial ŝi interesiĝas pri la temo, kaj eĉ pli! (unua parto)

05:00–06:00 UTC: Rogier Huurman rakontas pri sia sperto kiel studento en Danio

06:00–07:00 UTC: El la registraĵoj de la 70a Hispana Kongreso nun ni aŭskultu la debaton de Renato Corsetti kun Jorge Camacho "Lingvo kaj movado" - tria parto

2012/01/02:

04:00–05:00 UTC: Esperantistoj aktivas prezentas intervjuon kun Julia Noe pri UEA reprezentado ĉe UN-konferenco en Bonn dum la jaro 2011

05:00–06:00 UTC: Volontulado tra la mondo prezentas: Probal Dasgupta rakontas pri siaj spertoj kiel volontulo en la Centra Oficejo

06:00–07:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ Modernajn fabelojn

2012/01/01:

04:00–05:00 UTC: Pedro rakontas pri Mongolio

05:00–06:00 UTC: Esperantistoj aktivas prezentas intervjuon kun Katalin KOVÁTS pri la novtipaj lingvoekzamenoj de UEA-ITK, bazitaj sur la Komuna Eŭropa Referenckadro (dua parto)

06:00–07:00 UTC: Voĉoj el Japanio: la komenco