Kiel aŭskulti radion Muzaiko

El Muzaiko
Revizio de 20:47, 27 Jul. 2013 fare de Magica (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Estas diversaj eblecoj por aŭskulti radion Muzaiko nuntempe.

Per la ludilo de Radionomy

Simple iru al http://www.radionomy.com/en/radio/muzaikoinfo/listen#

Per ludilo en via retumilo

Simple iru al http://listen.radionomy.com/muzaikoinfo

Eble vi devos instali kaj agordi iun ludilon por via retumilo.

En Firefox, vi povas fari/kontroli tion per "about:plugins" kaj "modifi->preferoj-programoj"

Ekzemple en Ubuntu, la defaŭlta retumil-ludilo estas "Totem" (iel per VLC kromaĵo).

Per ludilo sur via komputilo

Simple malfermu http://listen.radionomy.com/muzaikoinfo.m3u kun via preferata muzikludio.

Jen kelkaj muzikludiloj kiujn vi povas provi:

Malpretendo: Kompreneble Radio Muzaiko ne estos respondeca por iu ajn fuŝaĵo kiu okazus al vi pro la uzo de tiuj programoj.

Amarok

Por Amarok, ekzistas eta (eksperimenta) skripto por aldoni na Muzaiko al la listo de radioj, kiun vi povas elŝuti tie (Uzu je via persona risko): ftp://muzaiko.info/eo_radio_amarok.amarokscript.tar.gz

VLC

Bedaŭrinde VLC ne ankoraŭ estis tradukita al Esperanto, do tiu gvido estas por la angla versio:

Per esperanto-radio.com

Simple iru al http://esperanto-radio.com/muzaiko

Per Androida poŝtelefono aŭ tabulkomputilo

Elŝutu Programon "Esperanto-radio Muzaiko" el gugla merkato. Krom Muzaiko ĝi enhavas ankaŭ aliajn podkastojn kaj oni povas agordi vekhoroloĝojn kaj via dezirata kanalo ekludiĝos je dezirata horo.

Per iPhono

Iru al retpaĝo de Muzaiko kaj klaku la butonon "Aŭskultu tuj per muzikludilo"

Per interreta radioaparato

Ekzistas apartaj aparatoj por aŭskulti retradion, ekzemple ĉi tiu. Por aldoni Muzaikon al tiu aparato, oni unue devas krei konton ĉe http://www.wifiradio-frontier.com kaj enmeti la kodon de via aparato kiu troviĝos en la menuo. Poste oni povas enmeti la ligilon http://listen.radionomy.com/muzaikoinfo.m3u kiel nova stacio.

Per OUYA-ludkonzolo

Per via OUYA, serĉu en la Discover-vendejo por "Esperanto" kaj elŝultu la programo nomata "Esperanto-radio Muzaiko".