Nomo |
Rolo(j) |
Povas laŭtlegi |
Povas munti |
Povas alŝuti al la servilo |
Nuna horzono |
Nehaveblaj tagoj
|
Veronika |
Varbado, freŝaj programeroj |
Jes |
Jes |
Jes |
UTC+1 |
|
Roĉjo |
Novaĵoj |
Jes |
Jes |
Ne |
UTC+1 |
Lundo
|
Pŝemek |
Grafikaĵoj |
Jes |
Jes |
Ne |
UTC+1 |
|
Jessica |
Programo, podkastoj (antaŭe), eble aliaj estontence |
Jes |
Jes |
Jes |
UTC-5 (ekde 7 julio estos UTC+1) |
|
Nikvo |
Novaĵoj, Podkastoj, ktp |
Jes |
Jes |
Jes |
UTC -5 |
|
Rafael |
Novaĵoj |
Jes |
Jes |
Jes |
UTC-3 |
Mardo, merkredo kaj ĵaŭdo
|
Julia |
fabeloj, librorecenzoj, diversaj |
Jes |
Jes (se mi havas tempon) |
Jes |
UTC+1 |
Mardo, ofte semajnfine
|
Eva |
prizorgas Tŭiter-konton kaj FB-konton, grafikaĵoj |
Jes |
|
Ne |
UTC+1 |
|
Gérald |
Komputilaj aferoj |
Ne |
Ne |
Jes |
UTC+1 |
|
Melono |
teknikaj konsiloj, muntado |
Ne |
Jes |
Jes |
UTC+1 |
lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, sabato
|
Alekĉjo |
laŭtegado |
Jes |
Ne |
Ne |
UTC+1 |
mardo, merkredo, ĵaŭdo
|
Aleksks |
Radionomy-umado |
Ne |
Jes |
Jes |
UTC+1 |
|
Veronika
Aliĝis al Muzaiko ĉar ŝi volis aŭskulti ĝin.
Ŝatas fari: babili, kunligi homojn
Povas fari: laŭtlegi, munti, doni konsilojn pri muntado, sed ne estas spertulo
Tempo: nun havas - tamen, se vi emas transpreni taskon, estas muntindaj intervjuoj, multaj! Vi povas eĉ elekti temon kaj longecon! :)
Roĉjo
Aliĝis al Muzaiko por fari la novaĵojn sed interesiĝas pri multaj kampoj.
Povas fari: laŭtlegi, kompili novaĵojn, korekti lingvajn erarojn, eble baldaŭ povos munti denove
Tempo: dum la labortagoj vespere, dum semajnfinoj foje multe, foje tute ne. Mi ofte haveblas por urĝaj demandoj krom dum universitataj lecionoj.
Pŝemek
Aliĝis ĉar interesiĝas pri kaj laboras por amasinformiloj (neesperantaj).
Pretas: laŭtlegi, korekti erarojn, munti, iom malpli ofte - registri elsendojn.
Tempo: kutime nur vesperoj.
Jessica
Aliĝis al Muzaiko por:
Povas fari:
Tempo: sufiĉe multe ĝis septembro
Nikvo
Aliĝis al Muzaiko por laŭtlegi kaj verki la novaĵojn kaj aliajn aferojn.
Povas laŭtlegi, lerni munti, verki novaĵojn, kompili podkastojn, kaj provi iun ajn.
Tempo: Ŝanĝas ofte, sed nun mi plejparte povas labori lunde, marde, kaj merkrede.
Rafael
Ŝatas fari: sendi novaĵojn, babili, intervjui.
Povas fari: laŭtlegi, munti, alŝuti dosierojn.
Tempo: ŝanĝas ofte.
Julia
Aliĝis al Muzaiko por: voĉlegi fabelojn, librorecenzojn
Povas fari: voĉlegi, alŝuti dosierojn, verki novaĵojn, privarbi Muzaikon en TEJO-aktuale kaj en babiladoj kun homoj
Tempo: ŝanĝas ofte, marde kutime ne, aliaj tagoj depende de laboro kaj aliaj hobioj
Eva
Povas fari: prizorgi Tŭiter-konton kaj FB-konton, voĉlegi mallongajn tekstojn, grafikaĵoj
Tempo: ŝanĝas ofte
Gérald
Aliĝis al Muzaiko por fari komputilajn aferojn
Povas fari: komputila programado, sistema administrado
Tempo: ŝanĝas ofte
Melono
Aliĝis al Muzaiko por konsili homojn pri sonregistrado kaj muntado de programeroj
Ŝatas fari: muntado, sonplibonigo, sonregistrado
Povas fari: alŝuti al servilo (se necesas), munti programerojn, trejni homojn fizike aŭ rete
Tempo: ŝanĝas ofte
Aliĝis al Muzaiko ĉar ŝatas paroli en radioj.
Ŝatas fari: babiladoj, intervjuoj, sonregistraĵoj por diri oftajn aferojn (ekzemple: “hodiaŭ estas mardo la 17an de januaro 2012, kaj vi aŭskultas muzaikon” aŭ “post 3 minutoj venos la novaĵoj far Roĉjo” aŭ “vi ĵus aŭskultis la raporton de XXX rilate al la vivo de pingvenoj”)
Povas fari: voĉojn
Tempo: laboras lunde PTM, marde merkrede ĵaŭde tuttage, vendrede ATM.