Muntado de sondosieroj

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

Mi uzas anglalingvan programon.

1. elŝutu kaj instalu Audacity (http://audacity.sourceforge.net/)

2. malfermu Audacity

3. malfermu vian registritan sondosieron - tio kutime daŭras iom longe, eble eĉ kelkajn mintuojn

4. aŭskultu vian registraĵon

5. se estas forigindaĵo:

5a. elektu la forigindan parton

5b. forigu la parton, klakante la tondilon aŭ al unu el la klavaroj "del" kaj "backspace"

7. bruforigado

7a. elektu parton, kiu enhavas nur bruon

7b. Uzu la ilon 'bruforigado', kaj klaku la eblecon 'akiri bruprofilon'

7c. Nun elektu la parton, el kiu vi volas forigi bruon (kutime la tuto), kaj denove uzu la ilon 'bruforigado', kaj nun elektu 'forigi bruon'

7d. aŭskultu, ĉu la rezulto plaĉas

La forigota bruo estas elektita
La forigota bruo estos instruata
La bruo estas forigota
La bruo estas forigita (eble iom tro)













































































8. laŭtigu

Certiĝu, ĉu la sono bonas
Por laŭtigi la sondosieron - unua paŝo
Por laŭtigi la sondosieron - dua paŝo
Por laŭtigi la sondosieron - tria paŝo
La laŭtigita sondosiero



















































































9. konservu

Por konservi vian sondosieron, eksportu ĝin en la taŭga (MP3, WAV) formato. Konservu ĝin laŭ la sistemo: nomo1, nomoo2, nomo3. En la "metadata" en la kampo "titolo" donu la titolon (x-kode) kiun vi ŝatus ke aperu ĉe "nun estas ludata" ĉe la retpaĝo de Muzaiko; en la kampo "komentoj" donu laŭ kiu permesilo Muzaiko traktu vian sondosieron (ekz. [cc-by-sa 3.0](http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo))

Konservu la sondosieron