Muzaiko dum JES 2011: Malsamoj inter versioj
(→Kunveno/kunsido) |
(→Intervjuoj/rektaj elsendoj) |
||
Linio 104: | Linio 104: | ||
Grava! Skribu ĉi tien, se vi kunportos registrilon kaŭ emus fari registradon! Laŭ mi gravus ke ni registru laŭeble multe da materialo! | Grava! Skribu ĉi tien, se vi kunportos registrilon kaŭ emus fari registradon! Laŭ mi gravus ke ni registru laŭeble multe da materialo! | ||
− | Veronika (espereble) kunhavos | + | Veronika (espereble) kunhavos kvin registrilojn, sed emus ilin pruntedoni kaj ne tro uzi mem. Kiu emas uzi ilin? |
== Afiŝoj == | == Afiŝoj == |
Kiel registrite je 05:23, 8 Dec. 2011
JES 2011 okazos de 2011-12-27 ĝis 2012-01-01 en Gdansko, Polujo. Pliaj informoj ĉe http://jes.pej.pl
La okcidenta karavano alvenos la 27-an je 18:20, do pli malpli ekde tiam ni povas organizi aferojn. La vespera programo de JES estas ĝenerale tre plena, do efektive ni havas la 28-an, la 29-an, la 30-an kaj la 31-an, ekde 10:00 ĝis 19:00.
Enhavo
Ĉeestontoj
El la teamanoj de Muzaiko ĉeestos:
Roĉjo, alvenos marde 18:20, restos post dimanĉe.
Veronika, alvenos marde pli frue ol Roĉjo verŝajne.
Nikvo, alvenos marde 18:20, foriros dimanĉe 9:00.
Jessica, alvenos lunde vespere, foriros dimanĉe 9:00.
...
Tempoplano
tago | matene | posttagmeze | vespere | tuttage |
Mardo 27-a de decembro | Ĝoja renkontiĝo. | |||
Merkredo 28-a de decembro | Malfermo de la budo | Ĝenerale prelego pri Muzaiko | Budo | |
Ĵaŭdo 29-a de decembro | Iu trejnado | Iu trejnado | Budo | |
Vendredo 30-a de decembro | Iu trejnado | Iu trejnado | Budo | |
Sabato 31-a de decembro | Fermo de la budo | Unua fizika kunveno de Muzaiko | Rekta elsendo dum novjaro |
Ĉu ni faru ĉiujn trejnadojn aparte, aŭ ĉu ili okazu po kelkaj samtempe, en du aŭ tri sesioj? Avantaĝo de ĉiuj aparte estas, ke oni ne devas maltrafi iujn. Avantaĝo de sesioj estas, ke oni maltrafas malpli da aliaj programeroj dum JES.
Komento de Veronika: mi pensas ke malsimilaj homoj faros la malsimilajn trejnadojn, kaj ĉiuj partoprenu tiun, pri kiu ili interesiĝas. Do, homoj ne estas "devigaj" maltrafi aliajn programerojn de JES, krom la gvidantoj de la trejnadoj. Se mi miskomprenis pri kio temas, bonvolu klarigi.
Prelego(j)
Organizos: Ĉiuj grupe. Necesas: Projekciilo.
Ĝi okazu frue, je la 28-a de decembro, por montri novulojn al la aliaj aktivaĵoj okazontaj dum JES. Jam dum multaj monatoj ni reuzis la saman bildaron, do nova estas bona ideo.
Veronika demandas: kiu verku ĝin?
Kunveno/kunsido
Malskajpa!
Sed estu ebleco neĉeestante sekvi ĝin. Aŭ skajpe aŭ ĝi estu regsitrita kaj poste libere aŭskultebla.
Temoj
financoj
Trejnado
Ĵurnalismo/objektiveco
Organizos:
Stilo/gramatiko/literumado
Organizos:
io/ujo, ita/ata, na/-on, kaj aliaj problemoj. Por ke Muzaiko havu klaran unuecan stilon, kaj por ke ni agu pli profesie.
- Veronika diras: laŭ mi oni tute ne bezonas unuecan stilon, mi tre ŝatas ke ĉiuj havas sian eblecon por esprimi sin. Muzaiko estas mozaiko kaj muziko. Tio ankaŭ helpas eviti politikumadon, ĉar multaj esperantistoj preskaŭ "partiiĝas" laŭ io/ujo ktp... do, mi komprenas ke oni gajnus profesiecon, sed laŭ mi oni perdus multe pli pro la nebezonata batalado. - fino de la opinio de Veronika
Do evidente ankaŭ la diskuto, ĉu ni entute bezonas unuecan stilon, estu parto de tiu kunveno.
Laŭtlegado/registrado
Organizos:
Muntado
Organizos: Instruos: Johannes Mueller
Tio ĉi estis ĝis nun la kutima formo de trejnado, plej ofte instruita de Johannes Mueller.
Alŝutado/rektaj elsendoj
Organizos:
Se dum JES jam funkcias la nova post-radionomia sistemo, certe ni devos lerni uzi ĝin. Kiu pretas instrui pri ĝi?
Budo
La budo, supozante ke la organizo de JES tion permesos, estos la plej grava interago kun la ekstera publiko dum JES. En ĝi estos informiloj, afiŝoj kaj vendo de t-ĉemizoj. Krome ni eble tie povas fari intervjuojn kun hazardaj preterpasantoj, aŭ eble eĉ rektaj elsendoj. Krome ni bezonas fari tempoplanon por kiu kiam estu en la budo. Prefere estu du homoj, por ke ili malpli enuu kaj unu povu foriri portempe.
(Jessica povos helpi kun la budo.) (Veronika povas ĉeesti unu-du horojn)
T-ĉemizoj
Pri la T-ĉemizoj ni diskutas nun rete.
Intervjuoj/rektaj elsendoj
Grava! Skribu ĉi tien, se vi kunportos registrilon kaŭ emus fari registradon! Laŭ mi gravus ke ni registru laŭeble multe da materialo!
Veronika (espereble) kunhavos kvin registrilojn, sed emus ilin pruntedoni kaj ne tro uzi mem. Kiu emas uzi ilin?