Muzaiko dum JES 2011: Malsamoj inter versioj

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi
(Tempoplano)
(Tempoplano)
Linio 30: Linio 30:
 
| Vendredo 30-a de decembro || Iu trejnado  || Iu trejnado  ||  ||  Budo
 
| Vendredo 30-a de decembro || Iu trejnado  || Iu trejnado  ||  ||  Budo
 
|-
 
|-
| Sabato 31-a de decembro || Fermo de la budo || Unua fizika kunveno de Muzaiko || Rekta elsendo dum novjaro --- Veronika diras: tio ne eblas en Radionomy ||   
+
| Sabato 31-a de decembro || Fermo de la budo || Unua fizika kunveno de Muzaiko || Rekta elsendo dum novjaro --- Veronika diras: tio ne eblas en Radionomy laŭ ŝi ||   
 
|-
 
|-
 
|}
 
|}

Kiel registrite je 20:17, 17 Dec. 2011

JES 2011 okazos de 2011-12-27 ĝis 2012-01-01 en Gdansko, Polujo. Pliaj informoj ĉe http://jes.pej.pl

La okcidenta karavano alvenos la 27-an je 18:20, do pli malpli ekde tiam ni povas organizi aferojn. La vespera programo de JES estas ĝenerale tre plena, do efektive ni havas la 28-an, la 29-an, la 30-an kaj la 31-an, ekde 10:00 ĝis 19:00.

Ĉeestontoj

El la teamanoj de Muzaiko ĉeestos:

Roĉjo, alvenos marde 18:20, restos post dimanĉe.

Veronika, alvenos marde pli frue ol Roĉjo verŝajne.

Nikvo, alvenos marde 18:20, foriros dimanĉe 9:00.

Jessica, alvenos lunde vespere, foriros dimanĉe 9:00.

...

Tempoplano

tago matene posttagmeze vespere tuttage
Mardo 27-a de decembro Ĝoja renkontiĝo.
Merkredo 28-a de decembro Malfermo de la budo Ĝenerale prelego pri Muzaiko Budo
Ĵaŭdo 29-a de decembro Iu trejnado Iu trejnado Budo
Vendredo 30-a de decembro Iu trejnado Iu trejnado Budo
Sabato 31-a de decembro Fermo de la budo Unua fizika kunveno de Muzaiko Rekta elsendo dum novjaro --- Veronika diras: tio ne eblas en Radionomy laŭ ŝi

Ĉu ni faru ĉiujn trejnadojn aparte, aŭ ĉu ili okazu po kelkaj samtempe, en du aŭ tri sesioj? Avantaĝo de ĉiuj aparte estas, ke oni ne devas maltrafi iujn. Avantaĝo de sesioj estas, ke oni maltrafas malpli da aliaj programeroj dum JES.

Komento de Veronika: mi pensas ke malsimilaj homoj faros la malsimilajn trejnadojn, kaj ĉiuj partoprenu tiun, pri kiu ili interesiĝas. Do, homoj ne estas "devigaj" maltrafi aliajn programerojn de JES, krom la gvidantoj de la trejnadoj. Se mi miskomprenis pri kio temas, bonvolu klarigi.

Prelego(j)

Organizas: ĉiuj kune. Necesas: projekciilo.

Ekzistas bildaro de Veronika, ofte ŝanĝetita kaj uzita, kaj mi kredas, ke jam ĉiuj vidis ĝin, kaj indas fari novan.

Jen mia ĝenerala ideo pri la strukturo:

1 - Enkonduko, la ideo, historio ĝis julio, kaj la nomo - 2 - La nuna formo de la elsendo - 3 - La retpaĝo kaj teĥnika flanko - 4 - La babilaj programeroj - 5 - La novaĵoj - 6 - La reklamoj - 7 - Prezento de la trejnadoj okazontaj - 8 - Demandoj/vendado de T-ĉemizoj

Ĉu vi konsentas pri la sinsekvo? Ĉu vi havas plibonigojn? Pri kiu el ili vi volas respondeci? Mi mem emas preni novaĵojn kaj/aŭ trejnadojn okazontajn.

Mia ideo estas, ke ĉiuj verku kelkajn prezentobildojn, prefere en .odp, kaj sendu al iu, kiu kompilos kaj plibeligos. Kiu volontulas pri tio?

Limdatoj: Lunde 12:00 UTC por komenti pri la strukturo kaj elekti temon. Poste mi provos trovi volontulojn por restantaj. Vendrede 23:59 UTC por verki bildojn, kiujn vi volas uzi, kaj skizi vian parton.

Kunveno/kunsido

Malskajpa!

Sed estu ebleco neĉeestante sekvi ĝin. Aŭ skajpe aŭ ĝi estu regsitrita kaj poste libere aŭskultebla.

Temoj

financoj

Trejnado

Ĵurnalismo/objektiveco

Organizos:


Stilo/gramatiko/literumado

Organizos:

io/ujo, ita/ata, na/-on, kaj aliaj problemoj. Por ke Muzaiko havu klaran unuecan stilon, kaj por ke ni agu pli profesie.

- Veronika diras: laŭ mi oni tute ne bezonas unuecan stilon, mi tre ŝatas ke ĉiuj havas sian eblecon por esprimi sin. Muzaiko estas mozaiko kaj muziko. Tio ankaŭ helpas eviti politikumadon, ĉar multaj esperantistoj preskaŭ "partiiĝas" laŭ io/ujo ktp... do, mi komprenas ke oni gajnus profesiecon, sed laŭ mi oni perdus multe pli pro la nebezonata batalado. - fino de la opinio de Veronika

Do evidente ankaŭ la diskuto, ĉu ni entute bezonas unuecan stilon, estu parto de tiu kunveno.

Laŭtlegado/registrado

Organizos:

Muntado

Organizos: Instruos: Johannes Mueller

Tio ĉi estis ĝis nun la kutima formo de trejnado, plej ofte instruita de Johannes Mueller.

Alŝutado/rektaj elsendoj

Organizos:

Se dum JES jam funkcias la nova post-radionomia sistemo, certe ni devos lerni uzi ĝin. Kiu pretas instrui pri ĝi?

Budo

La budo, supozante ke la organizo de JES tion permesos, estos la plej grava interago kun la ekstera publiko dum JES. En ĝi estos informiloj, afiŝoj kaj vendo de t-ĉemizoj. Krome ni eble tie povas fari intervjuojn kun hazardaj preterpasantoj, aŭ eble eĉ rektaj elsendoj. Krome ni bezonas fari tempoplanon por kiu kiam estu en la budo. Prefere estu du homoj, por ke ili malpli enuu kaj unu povu foriri portempe.

(Jessica povos helpi kun la budo.) (Veronika, Julia povas ĉeesti kelkajn horojn)

T-ĉemizoj

Pri la T-ĉemizoj ni diskutas nun rete.

Intervjuoj/rektaj elsendoj

Grava! Skribu ĉi tien, se vi kunportos registrilon kaŭ emus fari registradon! Laŭ mi gravus ke ni registru laŭeble multe da materialo!

Veronika (espereble) kunhavos kvar registrilojn, sed emus ilin pruntedoni kaj ne tro uzi mem. Kiu emas uzi ilin?

Afiŝoj