Muzaiko dum JES 2011: Malsamoj inter versioj

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi
(Prelego(j))
Linio 38: Linio 38:
 
= Prelego(j) =
 
= Prelego(j) =
  
Organizos:  
+
Organizos: Ĉiuj grupe. Necesas: Projekciilo.
  
Ĉu unu aŭ multaj prelegoj? Ĉiuokaze ĝi okazu frue, je la 28-a de decembro, por montri novulojn al la aliaj aktivaĵoj okazontaj dum JES.
+
Ĝi okazu frue, je la 28-a de decembro, por montri novulojn al la aliaj aktivaĵoj okazontaj dum JES. Jam dum multaj monatoj ni reuzis la saman bildaron, do nova estas bona ideo.
  
 
= Kunveno/kunsido =
 
= Kunveno/kunsido =

Kiel registrite je 00:22, 28 Nov. 2011

JES 2011 okazos de 2011-12-27 ĝis 2012-01-01 en Gdansko, Polujo. Pliaj informoj ĉe http://jes.pej.pl

La okcidenta karavano alvenos la 27-an je 18:20, do pli malpli ekde tiam ni povas organizi aferojn. La vespera programo de JES estas ĝenerale tre plena, do efektive ni havas la 28-an, la 29-an, la 30-an kaj la 31-an, ekde 10:00 ĝis 19:00.

Ĉeestontoj

El la teamanoj de Muzaiko ĉeestos:

Roĉjo, alvenos marde 18:20, restos post dimanĉe.

Veronika, alvenos ....

Nikvo, alvenos marde 18:20, foriros dimanĉe 9:00.

Jessica, alvenos lunde vespere, foriros dimanĉe 9:00.

...

Tempoplano

tago matene posttagmeze vespere tuttage
Mardo 27-a de decembro Ĝoja renkontiĝo.
Merkredo 28-a de decembro Malfermo de la budo Ĝenerale prelego pri Muzaiko Budo
Ĵaŭdo 29-a de decembro Iu trejnado Iu trejnado Budo
Vendredo 30-a de decembro Iu trejnado Iu trejnado Budo
Sabato 31-a de decembro Fermo de la budo Unua fizika kunveno de Muzaiko Rekta elsendo dum novjaro

Ĉu ni faru ĉiujn trejnadojn aparte, aŭ ĉu ili okazu po kelkaj samtempe, en du aŭ tri sesioj? Avantaĝo de ĉiuj aparte estas, ke oni ne devas maltrafi iujn. Avantaĝo de sesioj estas, ke oni maltrafas malpli da aliaj programeroj dum JES.

Prelego(j)

Organizos: Ĉiuj grupe. Necesas: Projekciilo.

Ĝi okazu frue, je la 28-a de decembro, por montri novulojn al la aliaj aktivaĵoj okazontaj dum JES. Jam dum multaj monatoj ni reuzis la saman bildaron, do nova estas bona ideo.

Kunveno/kunsido

Malskajpa!

Sed estu ebleco neĉeestante sekvi ĝin. Aŭ skajpe aŭ ĝi estu regsitrita kaj poste libere aŭskultebla.

Trejnado

Ĵurnalismo/objektiveco

Organizos:


Stilo/gramatiko/literumado

Organizos:

io/ujo, ita/ata, na/-on, kaj aliaj problemoj. Por ke Muzaiko havu klaran unuecan stilon, kaj por ke ni agu pli profesie.

- Veronika diras: laŭ mi oni tute ne bezonas unuecan stilon, mi tre ŝatas ke ĉiuj havas sian eblecon por esprimi sin. Muzaiko estas mozaiko kaj muziko. Tio ankaŭ helpas eviti politikumadon, ĉar multaj esperantistoj preskaŭ "partiiĝas" laŭ io/ujo ktp... do, mi komprenas ke oni gajnus profesiecon, sed laŭ mi oni perdus multe pli pro la nebezonata batalado. - fino de la opinio de Veronika

Do evidente ankaŭ la diskuto, ĉu ni entute bezonas unuecan stilon, estu parto de tiu kunveno.

Laŭtlegado/registrado

Organizos:

Muntado

Organizos: Instruos: Johannes Mueller

Tio ĉi estis ĝis nun la kutima formo de trejnado, plej ofte instruita de Johannes Mueller.

Alŝutado/rektaj elsendoj

Organizos:

Se dum JES jam funkcias la nova post-radionomia sistemo, certe ni devos lerni uzi ĝin. Kiu pretas instrui pri ĝi?

Budo

La budo, supozante ke la organizo de JES tion permesos, estos la plej grava interago kun la ekstera publiko dum JES. En ĝi estos informiloj, afiŝoj kaj vendo de t-ĉemizoj. Krome ni eble tie povas fari intervjuojn kun hazardaj preterpasantoj, aŭ eble eĉ rektaj elsendoj. Krome ni bezonas fari tempoplanon por kiu kiam estu en la budo. Prefere estu du homoj, por ke ili malpli enuu kaj unu povu foriri portempe.

(Jessica povos helpi kun la budo.)

T-ĉemizoj

Pri la T-ĉemizoj ni diskutas nun rete.

Intervjuoj/rektaj elsendoj

Grava! Skribu ĉi tien, se vi kunportos registrilon kaŭ emus fari registradon! Laŭ mi gravus ke ni registru laŭeble multe da materialo!

Afiŝoj