Muzaiko dum JES 2011

El Muzaiko
Revizio de 16:05, 27 Nov. 2011 fare de Roĉjo (Diskuto | kontribuoj) (Tempoplano)

Iri al: navigado, serĉi

JES 2011 okazos de 2011-12-27 ĝis 2012-01-01 en Gdansko, Polujo. Pliaj informoj ĉe http://jes.pej.pl

La okcidenta karavano alvenos la 27-an je 18:20, do pli malpli ekde tiam ni povas organizi aferojn. La vespera programo de JES estas ĝenerale tre plena, do efektive ni havas la 28-an, la 29-an, la 30-an kaj la 31-an, ekde 10:00 ĝis 19:00.

Tempoplano

tago matene posttagmeze vespere tuttage
Mardo 27-a de decembro Ĝoja renkontiĝo.
Merkredo 28-a de decembro Malfermo de la budo Ĝenerale prelego pri Muzaiko Budo
Ĵaŭdo 29-a de decembro Iu trejnado Iu trejnado Budo
Vendredo 30-a de decembro Iu trejnado Iu trejnado Budo
Sabato 31-a de decembro Malfermo de la budo. Unua fizika kunveno de Muzaiko Rekta elsendo dum novjaro

Prelego(j)

Ĉu unu aŭ multaj prelegoj? Ĉiuokaze ĝi okazu frue, je la 28-a de decembro, por montri novulojn al la aliaj aktivaĵoj okazontaj dum JES.

Kunveno/kunsido

Malskajpa!

Sed estu ebleco neĉeestante sekvi ĝin. Aŭ skajpe aŭ ĝi estu regsitrita kaj poste libere aŭskultebla.

Trejnado

Ĵurnalismo/objektiveco

Stilo/gramatiko/literumado

io/ujo, ita/ata, na/-on, kaj aliaj problemoj. Por ke Muzaiko havu klaran unuecan stilon, kaj por ke ni agu pli profesie.

- Veronika diras: laŭ mi oni tute ne bezonas unuecan stilon, mi tre ŝatas ke ĉiuj havas sian eblecon por esprimi sin. Muzaiko estas mozaiko kaj muziko. Tio ankaŭ helpas eviti politikumadon, ĉar multaj esperantistoj preskaŭ "partiiĝas" laŭ io/ujo ktp... do, mi komprenas ke oni gajnus profesiecon, sed laŭ mi oni perdus multe pli pro la nebezonata batalado. - fino de la opinio de Veronika

Do evidente ankaŭ la diskuto, ĉu ni entute bezonas unuecan stilon, estu parto de tiu kunveno.

Laŭtlegado/registrado

Muntado

Tio ĉi estis ĝis nun la kutima formo de trejnado, plej ofte instruita de Johannes Mueller.

Alŝutado/rektaj elsendoj

Se dum JES jam funkcias la nova post-radionomia sistemo, certe ni devos lerni uzi ĝin. Kiu pretas instrui pri ĝi?

Budo

T-ĉemizoj

Rektaj elsendoj

Afiŝoj