Novaĵoj

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

La proceso por krei la ĉiutagajn novaĵojn en Muzaiko estas la sekvonta:

  • verkado de novaĵoj (atentu pri ke la [stilo kaj la enhavo] sekvu la regulojn de radio-novaĵoj)
  • sendado de la skribitaj novaĵoj (aŭ rekte al la novaĵa retlisto aŭ per la formularo "proponu novaĵojn"
  • kompilado de la novaĵoj
  • laŭtlegado de la novaĵoj (se vi emas laŭtlegi novaĵojn, enskribu vin en la kalendaron kaj prefere aliĝu al la retlisto retradio-novaĵoj)
  • muntado de la novaĵoj (tion kutime faras la laŭtleganto, sed povas okazi alimaniere)
  • enmetado de la sondosieroj (kies titolo estu jjjjmmttM (la fina "M" signifas: muntita)) al la ftp://muzaiko.info/programeroj/kromdosieroj, por ke ili estu kompilitaj por la podkasto
    • se vi ne havas tiun eblecon, sendu ĝin tra tiu paĝo
  • enmetu la tekstojn de la novaĵoj al la retpaĝo kaj en la vikinovaĵoj

Se vi emas konstante kunlabori, bonvolu aliĝi al la novaĵa retlisto, tio multe plifaciligos la kunlaboron.