Novaĵoj

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

La proceso por krei la ĉiutagajn novaĵojn en Muzaiko estas la sekvonta: * Verkado de novaĵoj

* Sendado de la skribitaj novaĵoj

* Kompilado de la novaĵoj

    • tion kutime faras la laŭtleganto

* Laŭtlegado de la novaĵoj

    • se vi emas laŭtlegi novaĵojn, enskribu vin en la kalendaron
    • prefere aliĝu al la retlisto retradio-novaĵoj, aŭ se vi ne emas tion fari, sendu mesaĝon al la retlilsto retradio-novaĵoj klarigante kion vi pretas fari kaj kiel

* Muntado de la novaĵoj

    • tion kutime faras la laŭtleganto, sed povas okazi alimaniere

* Alŝutado de la sondosieroj

    • kies titolo estu jjjjmmttM (la fina "M" signifas: muntita)
    • alŝutu ilin al la ftp://muzaiko.info/programeroj/kromdosieroj, por ke ili estu kompilitaj por la podkasto
    • se vi ne havas tiun eblecon, sendu ĝin tra tiu paĝo
    • alŝutu la novaĵojn plej malfrue ĝis la 21a laŭ UTC

* Enmetado de la tekstoj de la novaĵoj

    • enmetu la tekstojn de la novaĵoj al la retpaĝo de Muzaiko (se vi ne jam havas, petu konton ĉe admin ĉe muzaiko.info)
    • enmetu la tekstojn de la novaĵoj al la vikinovaĵoj

Se vi emas konstante kunlabori, bonvolu aliĝi al la novaĵa retlisto, tio multe plifaciligos la kunlaboron.