Novaĵoj
El Muzaiko
Revizio de 16:09, 20 Maj. 2012 fare de Veronika (Diskuto | kontribuoj)
La proceso por krei la ĉiutagajn novaĵojn en Muzaiko estas la sekvonta:
- verkado de novaĵoj (atentu pri ke la [stilo kaj la enhavo] sekvu la regulojn de radio-novaĵoj)
- sendado de la skribitaj novaĵoj (aŭ rekte al la novaĵa retlisto aŭ per la formularo "proponu novaĵojn"
- kompilado de la novaĵoj
- laŭtlegado de la novaĵoj (se vi emas laŭtlegi novaĵojn, enskribu vin en la kalendaron kaj prefere aliĝu al la retlisto retradio-novaĵoj)
- muntado de la novaĵoj (tion kutime faras la laŭtleganto, sed povas okazi alimaniere)
- enmetado de la sondosieroj (kies titolo estu jjjjmmttM (la fina "M" signifas: muntita)) al la ftp://muzaiko.info/programeroj/kromdosieroj, por ke ili estu kompilitaj por la podkasto
- se vi ne havas tiun eblecon, sendu ĝin tra tiu paĝo
- enmetu la tekstojn de la novaĵoj al la retpaĝo kaj en la vikinovaĵoj
Se vi emas konstante kunlabori, bonvolu aliĝi al la novaĵa retlisto, tio multe plifaciligos la kunlaboron.