Nova retpaĝaro

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

Tiu vikipaĝo klarigas kiel regi la novan retpaĝaro-sistemon de Muzaiko.

Ĝi uzas la CMS Wolf CMS. Ĝi estas sistemo kiu permesas facile regi la enhavon de retpaĝaro sen bezoni grandan teknikan sperton.

Antaŭ anstataŭigi la nunan retpaĝaron per tiu nova sistemo, restas multaj farendaĵoj:

  • aldoni mankantan enhavon ;
  • restrukturi la enhavon ;
  • dizajni la retpaĝaron.

Se vi havas ideojn pri kian enhavon aldoni kaj/aŭ kiel restrukturi la retpaĝaron (ekz. en kiu paĝo meti iun enhavon, kiuj estos la infanaj paĝoj de iu paĝo, ktp.), petu konton al admin ĉe muzaiko.info kaj vi povos poste ekregi la enhavon.

Se vi havas ideojn pri dizajnaj aferoj (kiel devus aspekti la retpaĝaro: koloroj, tiparoj, bildoj, formoj, ktp.), estas 2 eblecoj. Aŭ vi scipovas na CSS, tiukaze petu konton al admin ĉe muzaiko.info por povi redakti la CSS-folion. Aŭ vi ne scipovas na CSS sed scipovas fari belajn bildojn kaj havas ideojn pri la dizajno, tiukaze klarigu kiel vi ŝatus ke la retpaĝoj aspektu al la teknika teamo, kiu redaktos la CSS. Estus ankaŭ tre bone fari bildojn (ekz. por anstataŭigi la grandajn butonojn por aŭskulti na Muzaiko).

Laborante kun tiu CMS, ni vidos ĉu ĝi taŭgas aŭ ne (mi pensas ke ĝi tre bone taŭgas por Muzaiko, sed se evidentiĝas ke ĝi ne taŭgu, ni ŝanĝos ĝin).

Se ĝi taŭgas, eblos ektraduki ĝin en esperanto.

La nova retpaĝaro troviĝas ĉi tie: http://muzaiko.musashi.fr:8080/

Se vi emas plibonigi tiun retpaĝaron, petu konton al admin ĉe muzaiko.info!

Tiu vikipaĝo klarigas kiel uzi la admin-parton de la CMS por regi la retpaĝaron. Se vi ne havas konton, ne indas legi ĝin.

Pages (paĝoj)

Tiu paĝo reprezentas la arban strukturon de la paĝoj de la retpaĝaro. Tie oni regas ĉiujn paĝojn kaj ilian enhavon. Se oni volas krei, forigi, redakti aŭ translokigi paĝon, oni agas tie.

Tiu paĝara strukturo estas publike videbla ĉe la ĉefa menuo de la retpaĝaro. Farante nenion, oni jam vidas ĉiujn paĝojn de la unua nivelo. Movante la kursoron sur la menuo, la paĝoj de la malsupraj niveloj videbliĝas.

La plej supra paĝo, nun nomita Hejmo, estas la ĉefa paĝo. Ĝi estas la apriora paĝo kaj estas neforigebla. Ĉiuj tuj malsupraj paĝoj dependas de tiu ĉi paĝo, sed por simpligi la aferojn, oni konsideras ke ĝi kaj ĝiaj tuj malsupraj paĝoj apartenas ambaŭ al la unua nivelo. Tiel estas videbla ĉe la ĉefa menuo.

Ĉiu paĝo havas staton. Paĝo estas publike videbla kiam ĝia stato estas Published (publikigita). Legu la parto « Stato de paĝo » por scii pli pri la statoj de paĝo.

Krei paĝon

Kiam oni volas krei novan paĝon, oni ja devas elekti kiun jam ekzistan paĝon estos ĝia patrino. Se onia nova paĝo ne indas havi patrinon, ĉar ĝi estas grava paĝo, ĝi tamen estas infano de la ĉefa paĝo Hejmo.

Kiam patrina paĝo estas elektita, oni klaku sur la piktogramo reprezentante blankan krucon en verda cirklo (Add child, aldoni infanon), ĉe la dekstra flanko de la linio de la patrina paĝo.

Legu la parto Verki paĝon por lerni kiel oni redaktas paĝon.

Redakti paĝon

Por redakti iun ekzistantan paĝon, simple klaku sur la nomo de tiu paĝo.

Legu la parton Verki paĝon por lerni kiel oni redaktas paĝon.

Forigi paĝon

Por forigi iun ekzistantan paĝon, simple klaku sur la piktogramo reprezante rubujon, kaj konfirmu. Sed antaŭpensu la konsekvencojn, ĉar forigita paĝo ne povas esti reakirota!

Reordigi paĝojn

Por reordigi paĝojn, unue klaku sur reorder (reordigi) supre la arbo de paĝoj. Poste, reordigu la paĝojn kiel dezirata uzante la aĵilojn drag to sort (treni por klasi). Kiam via reordigo estas finita, klaku sur disable reorder (malaktivi reordigadon) supre la arbo de paĝoj.

Verki paĝon

Kiam oni ekkreas aŭ ekredaktas paĝon, oni troviĝas ĉe la verkilo. Tiu ilo estas dividita en 2 partoj. La supra parto koncernas la titolon kaj ĝeneralajn informojn pri la paĝo. La malsupra parto koncernas la enhavon mem de la paĝo.

Titolo kaj ĝeneralaj informoj pri la paĝo (supra parto)

Tiu parto konsistas el 3 langetoj: page title (titolo de la paĝo), metadata (metadatenoj) kaj settings (agordoj).

La plej grava informo estas la titolo de la paĝo.

Titolo (page title)

La titolo de paĝo, simple!

Metadatenoj (metadata)

La nura grava afero ĉe tiu langeto estas Slug, kiu estas la parto de la TTT-adreso kiu identigas la paĝon. Ĝenerale, oni metas la titolon de la paĝo, aŭ la plej grava(j)n vorto(j)n de la titolo. Kiam oni metas plurajn vortojn, oni prefere apartigas ilin per dividstreko (-). Ankaŭ preferu uzi nur minusklajn literojn.

La aliaj kampoj ne gravas. Oni povas ignori ilin.

Agordoj (settings)

La informoj ĉe tiu langeto ne multe gravas. Normale, oni ne bezonas modifii ilin. Tamen jen kelkaj klarigoj.

Layout estas la aranĝo de la paĝo. Krom por tre specialaj paĝoj, ĝi devus esti ĉiam inherit.

Page Type ankaŭ devus esti ĉiam none, krom por tre specialaj paĝoj.

Eblas rezervi la aliron al la paĝo nur por tiuj kiuj havas konton ĉe la CMS, metante Login je required.

Eblas malpermesi redakti la paĝon al neadministruloj, elektante Protected.

Enhavo de la paĝo (malsupra parto)

Tiu parto konsistas el pluraj langetoj. Ĉiu langeto koncernas iun parton de la paĝo. Nun estas nur 2 partoj: body (korpo) kaj sidebar (flankmenuo). Eblos havi pliajn partojn kiam bezonos.

La rulumanta menuo Filter ebligas elekti kiun sintkson estas uzata. Krom por la programistoj, kiuj bezonus verki specialan kodon, la sintakso Markdown estas konsilita. Vi povas facile uzi tiun sintakson uzante la butonojn. Se bezonas, la Markdown-a sintakso estas priskribita ĉe tiu paĝo, en la angla, sed ekzistas aliajn priskribojn en pluraj lingvoj alie en la interreto.

Se la Markdown-a sintakso ne sufiĉas por fari ion, eblas uzi HTML-kodon. Informoj pri HTML-kodo troviĝas ĉie en la interreto. Vi ankaŭ povas peti la teknikan teamon. Ankaŭ eblas uzi PHP-kodon, sed bonvolu ne uzi ĝin (krom la teknikuloj).

Se la Markdown-a sintakso iam aperas tro maloportuna, eblos ŝanĝi ĝin.

Se vi ekredaktas paĝon, en kiu troviĝas nekomprenebla kodo, estu zorga aŭ nenion faru. Kompreneble vi povas demandi la teknikan teamon.

Kiam vi uzas titolojn, prefere uzu ilin ekde la dua nivelo (H2) ĉar la titolo de la paĝo jam estas je la unua nivelo.

Korpo (body)

Tie estas la vera enhavo de la paĝo, kiu uzas la plej eblan grandan spacon en la paĝo.

Flankmenuo (sidebar)

Tie estas enmeteblaj informoj pri tiu paĝo, kiuj aperos ĉe la flankmenuo. Sed tiuj informoj nur videblos kiam oni estos ĉe tiu ĉi paĝo, ne ĉe la aliaj. Por redakti la ĝeneralajn informojn en la flankmenuo, kiuj estas montritaj ĉe ĉiuj paĝoj, oni devas redakti la snippet nomita Statika menuo.

Snippets

Snippets estas regionaj pecoj de kodo, kiuj estas uzeblaj en paĝaranĝoj (layouts).

Tri gravaj snippets estas aktule uzataj:

  • header estas la supra parto de ĉiuj paĝoj ;
  • footer estas la malsupra parto de ĉiuj paĝoj ;
  • Statika menuo estas la flankmenuo videbla en ĉiuj paĝoj.

header kaj footer estas verkitaj uzante HTML-kodon. Statika menuo estas verkita uzante na Markdown.

Layouts (aranĝoj)

Aranĝoj estas HTML-strukturoj uzataj de paĝoj. Aktuale, Toolbox estas uzata por ĉiuj paĝoj. Nur spertuloj en HTML povas verki ilin, sed devus esti facile redakti tekstaĵojn sen koni na HTML.

Files (dosieroj)

Tie estas ilo por manipuli dosierojn kiuj estas uzataj en paĝoj. Ĝenerale, oni uzas ĝin por alŝuti bildojn kaj redakti la stilon (CSS) de la paĝoj.

Bildoj

Por inkluzivi bildon en paĝo, uzu oblikon + la adreson montratan supre. Ekzemple, uzu na /public/images/emblemo.png por inkluzivi la emblemon.

CSS

Por tiuj, kiuj scipovas na CSS, eblas redakti la CSS-folion de la paĝoj.

Estas vere 2 CSS-folioj uzataj de la paĝoj:

  • /public/themes/toolbox/style.css estas la CSS-folio de la temo Toolbox. Ĝi estas tre simpla temo kiu permesas facile verki propran temon supre.
  • /public/themes/toolbox/muzaiko.css estas la CSS-folio de Muzaiko, kiu modifias la temon Toolbox.

Nur la CSS-folio de Muzaiko indas esti redaktata.