Novaĵo

El Muzaiko
Revizio de 15:02, 30 Sep. 2011 fare de Ba'lint (Diskuto | kontribuoj) (ne funkcias...)

Iri al: navigado, serĉi

Radio-novaĵoj tute malsimilas al printitaj, do oni bezonas apartan stilon por verki ilin. La ideoj en tiu ĉi dokumento venas de la informoj de profesiaj kaj studentaj radioj en Britujo.

Unue: radio-novaĵoj tre mallongas. En ĵurnalo oni havas eble tutan paĝon por unu temo, sed en radio tiu daŭrus eble dek minutoj por legi. Vi kiel radio-ĵurnalisto devas prezenti eble kvin temojn en malpli ol du minutoj. Do vi ne povas tiom multe skribi!

Due: en radio, la aŭskultanto ne povas relegi la skribaĵon; ili havas nur unu ŝancon kompreni ĝin. Pro tio oni bezonas verki tre facile kompreneblan bultenon. Oni uzu mallongajn, simplajn frazojn, kun kutima vortordo. Do, preferu “la granda kato amas la nigran hundon” al “la nigran hundon la granda kato amas”. Kaj nepre ne diru “nigran amas la hundon la kato granda” aŭ iun ajn alian frenezaĵon!

Uzu laŭfundamentan Esperanton laŭeble, tiel ĝin povas kompreni la plej vasta aŭskultantaro. Ekzemple ne uzu vortojn kiel “na”: simple uzu la tradician manieron de vortordo por klarigi la sencon. Kaj ne uzu nekutiman radikon kiam kutima sufiĉus.

Verkado de unuopaj novaĵoj

Estas rekomendinda strukturo de via raporto, kiu nomiĝas la “tri-fraza strukturo”.

La unua frazo diras la ĝeneralan rubrikon aŭ lokon kaj baze kio okazis: En Finnlando naciisma partio gajnis preskaŭ kvionon de la voĉdonado.

La dua frazo donas pli detalan informon kaj nomojn: La Veraj Finnoj estas nun la tria plej granda partio en la parlamento, kun tridek naŭ el la ducent membroj.

Notu ke mi skribis la numerojn vorte - vi ne volas devi pripensi kiel diri nombron dum vi registras!

La tria frazo klarigas aspekton de la temo: La partio kontraŭas enmigradon kaj devigitan instruadon de la Sveda lingvo, sed ili diras ke ili ‘ne estas ekstremistoj’.

Se vi vere bezonas, vi povas aldoni kvaran frazon, sed ne faru tion tro ofte! Legu la transskriptojn de la antaŭaj bultenoj por scii kiun ni dissendis antaŭe. Se ne okazis grandaj ŝanĝoj al la temo, vi ofte povas adapti la antaŭan raporton!

Grava: via raporto estu neŭtrala. Do ne diru “la katastrofo ĉe la Japana atomcentralo montras ekzakte kiel oni ne uzu atomenergion” - simple raportu la faktojn kaj tion, kio okazis. Estas aliaj rubrikoj en la radio kie oni povas doni opiniojn. Por scii, de kie vi eksciis pri la novaĵo, ĉiam sendu kun via esperantlingva novaĵteksto ligilon al la fonto.

Redaktado kaj laŭtlegado

Komence laŭtlegu la titolojn de la novaĵoj (vi ne devas laŭtlegi ĉies titolojn, sed almenaŭ la titolojn de kelkaj novaĵoj) kaj komence aŭ fine prezentu vin mem! Kaj nun pri la ĝenerala enhavo:

Dum la bulteno vi ĝenerale volas raporti pri kvar aŭ kvin temoj. Elektu la plej interesajn temojn - ne ĉiam vi devas enhavi temon de ĉiuj rubrikoj, do se ĉiuj hodiaŭaj temoj pri ekz la movado estas enuigaj, simple ignoru tiun rubrikon.

Jen ideoj pri rubrikoj - sed ne pripensu ilin tro rigide!

  • mondaj novaĵoj - gravaj temoj en la tuta mondo, sed memoru ke nia radio verŝajne ne estos la ĉefa fonto de mondnovaĵoj por niaj aŭskultantoj, do ne enmetu temon simple ĉar ĝi estas monda novaĵo; nur se estas ege granda temo, aŭ temo pri kiu oni ne sufiĉe aŭdas en la plej grandaj amaskomunikiloj, aŭ se estas rilato al Esperanto, ktp.
  • movadaj novaĵoj - io ajn pri la Esperanto-movado enlanda aŭ internacia - oni povas trovi tiujn novaĵojn ekz en Libera Folio, aktuale.info
  • novaĵoj el via lando - se eble interesiĝus eksterlandanoj! Ekzemple ne parolu pri politiko en la sama detalo kiel enlandaj novaĵoj - ne diskutu ĉiujn malgrandajn disputetojn, ktp. Sed se okazas granda afero, aŭ se estas surprizo (ekz la voĉdonado por ekstremista partio), aŭ grandaj protestoj, aŭ io ajn alia tre nekutima, enmetu ĝin. Ankaŭ pripensu aliajn landojn en via regiono, aŭ landojn kiujn vi bone konas de aliaj regionoj. Aŭ eĉ lando el alia mondoparto hazarda!
  • kulturo / distraĵoj kaj steluloj - preferinde ne la kutima Hollywood-aj aferoj! Sed se io aparte interesa okazas...
  • sporto - nur aferoj kiuj interesus vastan aŭskultantaron - do ne pri la loka sporto en via urbo. Sed se estas internacia ludo ktp, eble ĝi taŭgus.
  • vetero/klimato - verŝajne nur se estas surpriza/aparte interesa afero

Ĝenerale se oni inkluzivas novaĵojn pri kulturo, sporto aŭ vetero, metu ilin fine de la bulteno.

Grava: via raporto estu neŭtrala. Do ne diru “la katastrofo ĉe la Japana atomcentralo montras ekzakte kiel oni ne uzu atomenergion” - simple raportu la faktojn kaj tion, kio okazis. Estas aliaj rubrikoj en la radio kie oni povas doni opiniojn.

Post registro kaj “purigado” de la registraĵo, aldonu la fonmuzikon por novaĵoj (atentu pri la komenca ĵinglo), fortranĉu la ceteron de la fonmuziko (sur kiu ne estas parolo), kaj aldonu la finan ĵinglon. Poste elŝutu ĝin al la servilo, kaj ĝi ludiĝos ekde la venonta horo!