Organizado de la skajpkunvenoj

El Muzaiko
Revizio de 21:09, 15 Mar. 2012 fare de Veronika (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun 'Ĉirkaŭ 2 semajnoj antaŭ la unua proponita dato, sendu retmesaĝon similan al tiu: ------- Saluton! Estas tempo por elekti la tempon de nia 6a skajpkunveno, jen la kalendaro: ...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Ĉirkaŭ 2 semajnoj antaŭ la unua proponita dato, sendu retmesaĝon similan al tiu:


Saluton!

Estas tempo por elekti la tempon de nia 6a skajpkunveno, jen la kalendaro: https://docs.google.com/spreadsheet/ccc?key=0AiXAo3vDU0ErdFZ3UlZYTEVP... Se mi bone komprenas, por ke la aŭtomata kalkulado farita de Roĉjo funkciu, oni devas meti en la kampojn la taŭgan vorton el "jes" "eble" kaj "ne" (kiam vi emas dormi sed fakte havus retkonekton, vi metu "eble", bv) Apud via nomo bonvolu aldoni: "certe" - mi volas partopreni, "jes" - mi volas partopreni, sed komprenas, se ne eblas trovi taŭgan tempon, "ne gravas" - mi emus partopreni, sed ne gravas, se mi ne povus ĉeesti. Limdato por plenigi ĝin estu vendredo, la 20a de januaro, je la 23a laŭ UTC (se neniu kontraŭas tion).

Kaj kiuj estu la temoj? Proponu bonvolu!

Pri la 5a kunveno legu ĉi tie http://vikio.muzaiko.info/index.php/5a_retkunveno_(2011/12/31_je_15:0...) .

Amike:



Gravas ke

  • estu ebleco trovi la taŭgan tempon
  • estu priskribo pri la funkciado de la kalendaro (por la malnovuloj povas esti ĝena, sed ĉiam estas novaj membroj ĉe la retlistoj)
  • estu limdato por la plenigo - ĝi prefere estu je pli ol semajno antaŭ la unua proponita limdato, kaj almenaŭ 3-4 tagojn post la sendado de la retmesaĝo
  • demandu pri la temoj
  • indas ankaŭ montri, kiel estis la antaŭaj skajpkunvenoj, por ke la novuloj povu legi ĝin kaj ne timu proponi temojn