Organizado de la skajpkunvenoj

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

Ĉirkaŭ 2 semajnoj antaŭ la unua proponita dato, sendu retmesaĝon similan al tiu:


Saluton!

Estas tempo por elekti la tempon de nia 6a skajpkunveno, jen la kalendaro: https://docs.google.com/spreadsheet/ccc?key=0AiXAo3vDU0ErdFZ3UlZYTEVP... Se mi bone komprenas, por ke la aŭtomata kalkulado farita de Roĉjo funkciu, oni devas meti en la kampojn la taŭgan vorton el "jes" "eble" kaj "ne" (kiam vi emas dormi sed fakte havus retkonekton, vi metu "eble", bv) Apud via nomo bonvolu aldoni: "certe" - mi volas partopreni, "jes" - mi volas partopreni, sed komprenas, se ne eblas trovi taŭgan tempon, "ne gravas" - mi emus partopreni, sed ne gravas, se mi ne povus ĉeesti. Limdato por plenigi ĝin estu vendredo, la 20a de januaro, je la 23a laŭ UTC (se neniu kontraŭas tion).

Kaj kiuj estu la temoj? Proponu bonvolu!

Pri la 5a kunveno legu ĉi tie http://vikio.muzaiko.info/index.php/5a_retkunveno_(2011/12/31_je_15:0...) .

Amike:


Gravas ke

  • estu ebleco trovi la taŭgan tempon
  • estu priskribo pri la funkciado de la kalendaro (por la malnovuloj povas esti ĝena, sed ĉiam estas novaj membroj ĉe la retlistoj)
  • estu limdato por la plenigo - ĝi prefere estu je pli ol semajno antaŭ la unua proponita limdato, kaj almenaŭ 3-4 tagojn post la sendado de la retmesaĝo
  • demandu pri la temoj
  • indas ankaŭ montri, kiel estis la antaŭaj skajpkunvenoj, por ke la novuloj povu legi ĝin kaj ne timu proponi temojn
  • ĉirkaŭ unu tagon antaŭ la limdato sendu memorigon pri la limdato.

Tuj post la limdato fiksu la daton kaj tempon de la skajpkunveno. Tiam ankaŭ skribu pri la temoj, instigante homojn proponi pliajn temojn, donu limdaton por ĉirkaŭ 3 tagojn antaŭ la skajpkunveno. Skribu ankaŭ ke tiuj, kiuj emas partopreni la kunvenon, aldonu Muzaikon al siaj partneroj.

Ĉirkaŭ tri tagojn antaŭ la kunveno kompilu la temojn, memorante:

  • se eblas, la temoj estu "rektaj, detalaj demandoj" por ke oni sciu kion oni devas fari por ke oni sentu ke oni pritraktis ĝin. Ekzemple malbona temo estas "La nova retpaĝo de Muzaiko" - bona temo estas "La nova retpaĝo de Muzaiko - Kion forigi de la nuntempa retpaĝo de Muzaiko? Kiuj novaj paĝoj estas bezonataj? Ĉu, kaj se jes, kiel, la strukturo de la retpaĝo estu ŝanĝita?"
  • se estas iu "senfina temo" aŭ metu ĝin fine, aŭ donu tempolimon por ĝi
  • por tiuj, kiuj ne povas partopreni la skajpkunvenon, sed emas kontribui, ebligu/alvoku ke ili komentu la temojn anatŭ la skajpkunveno

Ĉirkaŭ unu tagon antaŭ la skajpkunveno memorigu ĉiujn pri la dato, tempo kaj temo de la kunveno kaj pri la aldoninda skajpokonto: muzaiko .

Por la skajpkunveno

  • certigu ke vi povas havi du skajpokontojn paralele malfermitajn ĉe via komputilo
  • provu pretigi viajn demandojn antaŭe. Ĉar vi prizorgos du kontojn (la vian kaj tiun de Muzaiko) vi havos malpli da tempo por pensi pri viaj aferoj
  • pretigu la temojn
  • indas trovi iun, kiu aparte skribas la akceptitajn taskojn dum la kunveno, por ke poste laŭeble tuj eblu sendi ĝin al la homoj, tiel certigante, ke ili memoros pri sia tasko antaŭ la entuziasmo evaporiĝas

Dum la skajpkunveno

  • unu minuton antaŭ la komenco de la skajpkunveno invitu la ĉeestontojn (se vi malcertas pri iu, demandu tiun antaŭe - pri tiuj, kiuj ne ĉeestas kaj ne signalis ion ajn pri ilia ĉeesto, vi estas libera decidi)
  • ekzakte je la horo sendu ion similan al
    • Saluton!
    • Nun estas la 13:00 laŭ UTC, do, ni eku la sesan kunvenon de Muzaiko!
    • Jen la klarigoj pri la kutimoj dum skajpkunveno:
      • - Se vi konsentas pri io, simple skribu +, se vi tre konsentas ++
      • - Male se vi malkonsentas, uzu - aŭ --
      • - Se vi volas fari komenton eksterteman, kiu ne aperu en la protokolo skribu ĝin inter krampoj: "[" kaj "]"
    • Ĉu vi akceptas tiujn regulojn? (se jes, skribu: + aŭ ++, se ne, skribu – aŭ --, kaj skribu la kialon)
  • poste aŭ memorigu homojn pri la temo, aŭ komencu per la unua
  • dum la kunveno atentu, ke la konto de Muzaiko estu "neŭtrala", ĝi moderas la babiladon, kaj certigas ke estu dinamika la kunveno
    • ekzemple se estas "senfina" babilado, proponu ke ĝi daŭriĝu ĉe iu retlisto
    • se neniu diras ion aŭ finu la temon, aŭ skribu ion, al kio homoj emos respondi
    • atentu pri ke la skajpkunveno laŭeble ne estu pli longa ol 2 horoj
    • indas ke ĉiuj temoj laŭeble havu iun "decidon", kun difinita tasko al difinita(j) homo(j)
  • je la fino aranĝu la sekvontan daton por la skajpkunveno (kutime 4-5 semajnoj estas inter du skajpkunvenoj)
  • ĝisu ĉiujn!