Poŝtkartoj de Muzaiko

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

Eva kreis la suban poŝtkarton por festi la unujariĝon de Muzaiko. Nu, Muzaiko koncipiĝis la 9-10-an de aprilo 2011, la provelsendoj komenciĝis la 1-an de julio 2011 kaj ekde la 3-a de oktobro 2011(ĝis la 10a de aprilo 2012) estis ĉiutage unu tute nova, neniam en Muzaiko antaŭe elsendita programero ludata. Do, estas pluraj okazoj por festi kaj uzi la suban belegan poŝtkarton! Ĝi estas libere elŝutebla kaj uzebla! (certe la kreanto kaj ĉiuj dankos, se vi skribos al info ĉe muzaiko.info por sciigi ke vi uzis ĝin)

1a naskiĝtago.jpg