Por novuloj

El Muzaiko
Revizio de 03:47, 19 Apr. 2012 fare de Veronika (Diskuto | kontribuoj) (Muziko)

Iri al: navigado, serĉi

Bonvenon, kaj dankon por viaj kontribuoj! Ĉi tiu paĝo celas helpi vin informiĝi pri kiel la retlaboro de Muzaiko funkcias kaj kiel vi plej facile povas kontribui.

Unue, indas aliĝi al la ĝenerala retlisto (kiu nomiĝas retradio-projekto) kaj sendi mesaĝon dirantan kiel vi volas kontribui al admin ĉe muzaiko.info. Se vi havas demandojn pri io, neniam hezitu demandi en la retlistoj (estas listo en la ĉefa paĝo de la vikio) aŭ per retpoŝto. Kaj se vi emas, bonvolu redakti la vikion, por ke la samaj aferoj ne konfuzigi aliajn novulojn.

Novaĵoj

Retlisto

Muzaiko eventuale celas krei mallongan ĉiutagan novaĵelsendon. Nuntempe ni kutime povas krei novan novaĵelsendon proksimume post du aŭ tri tagoj.

Tri aferojn oni faru antaŭ la novaĵelsendo: verkado, laŭtlegado, kaj muntado. Ofte malsamaj homoj faras tiujn taskojn por unu elsendo, ĉar fari ĉion estas multe da laboro. :)

Kutime homoj, kiuj emas verki la novaĵojn, simple verkas kaj afiŝas ilin al la novaĵa retlisto. Estas mallonga gvidilo por la verkado de novaĵoj ĉi tie.

Se vi emas laŭtlegi aŭ munti, bonvolu afiŝi tion en la retlisto. Kutime la laŭtleganto sendas la dosieron rekte al la muntanto, kaj poste la muntanto alŝutas la finitan sondosieron tra la alŝutpaĝo de Muzaiko.

Babila enhavo

Pri babila enhavo la laboro estas plurnivela.

  • Elpensado de la babilaj enhavoj
  • Registrado de la babilaj enhavoj
  • Muntado de la babilaj enhavoj
  • Enmetado de la babilaj enhavoj en la programon de Muzaiko
  • organizi ke estus elsendoj

Muziko

Pri muziko estas tre grava trovi kaj kontakti esperantajn muzikistojn.

Muzaiko planas ĉiusemajne ŝanĝi la elsenditajn muzikojn (ĉ. 10-20 kantojn el la kantolisto), se vi emas prizorgi tion, skribu al info@muzaiko.info por pliaj detaloj.

Teknikaĵoj

Retlisto

Varbado

Retlisto Varbi Muzaikon estas tre grava pro pluraj kialoj. Kaj por ke Muzaiko havu aŭskultantojn kaj por ke Muzaiko havu kunvolontulojn. Vi pvas verki artikolojn pri Muzaiko, prelegi pri Muzaiko aŭ kiel ajn vi emas, kaj se vi havas ideojn pri kiel plividebligi Muzaikon, ankaŭ tiaj viaj ideoj estus bonvenaj.

Leĝaj aferoj

Retlisto