Programo de Muzaiko

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

2011/10/15:

00:00–01:00 UTC: Estraranoj de TEJO, kunveninte en Roterdamo por la unua fizika kunsido, prezentas sin kaj siajn ideojn por la proksima estonteco.

01:00–02:00 UTC: El la arĥivejo de Radio Verda Jessica Grasso elektis por vi interesaĵojn pri hundoj, dua parto

02:00–03:00 UTC: Raportoj el eventoj prezentas raportojn pri IJK, JuSKA kaj TAKE

2011/10/14:

00:00–01:00 UTC: Vegetarismo tra la mondo vizitas Italion

01:00–02:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento, Platano kunmetis por vi intervjuon pri la Kinofestivalo

02:00–03:00 UTC: Esperantistoj aktivas prezentas: Chuck Smith, la kreinto de la Esperanta Vikipedio rakontas pri la detaloj

2011/10/13:

00:00–01:00 UTC: Pri la danĝero de iksodoj rakontas Lisa, la intervjuon muntis: Natalija Pendjiur (dua parto)

01:00–02:00 UTC: Aleks Kadar (sekretario) kaj Axel Rousseau (prezidanto) rakontas pri la agadoj de UFE - Espéranto-France

02:00–03:00 UTC: Raportoj el eventoj prezentas IREM, JuSKA kaj Café Esperanto en Parizo

2011/10/12:

00:00–01:00 UTC: Pri la danĝero de iksodoj rakontas Lisa, la intervjuon muntis: Natalija Pendjiur (unua parto)

01:00–02:00 UTC: Platano prezentas intervjuon kun Flo pri la fajro ĉe Vinilkosmo kaj raporteton pri la konferenco pri Fukuŝima - se vi emas, sed ne scias kiel helpi Vinilkosmon, klaku ĉi tien

02:00–03:00 UTC: Volontulado tra la mondo prezentas: Probal Dasgupta rakontas pri siaj spertoj kiel volontulo en la Centra Oficejo

2011/10/11:

00:00–01:00 UTC: Esperantistoj aktivas prezentas intervjuon kun Katalin KOVÁTS pri la novtipaj lingvoekzamenoj de UEA-ITK, bazitaj sur la Komuna Eŭropa Referenckadro (dua parto)

01:00–02:00 UTC: TEJO Tutmonde prezentas intervjuon de Dan Mrázek kun la novelektita prezidento de TEJO, Łukasz Żebrowski

02:00–03:00 UTC: El la arĥivejo de Radio Verda Jessica Grasso elektis por vi interesaĵojn pri hundoj

kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.

2011/10/10:

00:00–00:01 UTC: Stefano Keller rakontas pri siaj agadoj kiel estrarano pri eksteraj rilatoj de UEA (dua parto)

01:00–02:00 UTC: Intervjuo de Aleks Kadar kun Bertrand Hugon pri la seminario Kaj nun ni estu eŭropanoj

02:00–03:00 UTC: Esperantistoj aktivas prezentas Céline Bernard, kiu rakontos al ni pri la grupo en la urbo de Orange, en Francio

kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝis dum la tuta tago.

2011/10/09:

00:00-01:00 UTC: Esperantistoj aktivas prezentas intervjuon kun Katalin KOVÁTS pri la novtipaj lingvoekzamenoj de UEA-ITK, bazitaj sur la Komuna Eŭropa Referenckadro

01:00-02:00 UTC: El la arĥivejo de Radio Verda Jessica Grasso elektis por vi interesaĵojn pri bicikloj

02:00-03:00 UTC: La programo de Esperantistaj muzikistoj prezentas intervjuon kun ĴomArt kaj Nataŝa

kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝis dum la tuta tago.

2011/10/08:

00:00-01:00 UTC: Michael Boris MANDIROLA kaj Francesco MAURELLI rakontas pri la daŭripova flanko de vegetarismo

01:00-02:00 UTC: Esperantistoj aktivas prezentas intervjuon kun Chuck SMITH pri blogado ĉe transparent.com/esperanto, la intervjuon muntis: RIKKER Bálint

02:00-03:00 UTC: Kulturaj minutoj prezentas projekton pri nova antologio en Britio kaj la internacian koruson Interkant'

kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝis dum la tuta tago.

2011/10/07:

00:00-01:00 UTC: Intervjuo kun Brunetto Casini kaj Laura Brazzabeni pri la organiza flanko de la Itala Kongreso

01:00-02:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento, Platano kunmetis por vi intervjuon pri la Kinofestivalo

02:00-03:00 UTC: Pri la vivo de TEJO-volontuloj rakontas Marteno Minich (elsendo el la arĥivoj de Muzaiko)

kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝis dum la tuta tago.

2011/10/06:

00:00-01:00 UTC: Stefano Keller rakontas pri siaj agadoj kiel estrarano pri eksteraj rilatoj de UEA (unua parto)

01:00-02:00 UTC: Saluton, Radiemuloj! prezentas la Polan retradion en Esperanto

02:00-03:00 UTC: Vegetaranismo tra la mondo vizitas Brition

kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝis dum la tuta tago.

2011/10/05:

00:00-01:00 UTC: Raportoj el eventoj prezentas raportojn pri IJK, JuSKA kaj TAKE

01:00-02:00 UTC: El la arĥivejo de Radio Verda Jessica Grasso elektis por vi interesaĵojn pri hundoj, dua parto; Platano prezentas intervjuon kun Flo pri la fajro ĉe Vinilkosmo kaj raporteton pri la konferenco pri Fukuŝima

02:00-03:00 UTC: Universitataj sistemoj tra la mondo prezentas la valonan sistemon en Belgio

kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝis dum la tuta tago.

2011/10/04:

00:00-01:00 UTC: Aleks Kadar (sekretario) kaj Axel Rousseau (prezidanto) rakontas pri la agadoj de UFE - Espéranto-France

01:00-02:00 UTC: TEJO Tutmonde prezentas intervjuon de Dan Mrázek kun la novelektita prezidento de TEJO, Łukasz Żebrowski

02:00-03:00 UTC: En la kadro de la programo Bibliotekoj tra la mondo, radio Muzaiko vizitas la Britan Bibliotekon

kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝis dum la tuta tago.