Protokolo de la 6a retkunveno (2012/01/29 je 13:00 UTC)

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

1. Muzaiko en podkasta formo

   Muzaiko Info: 1. Pri la podkastoj de Muzaiko: mankas la novaĵoj kaj la reklamoj, ĉu enmeti ambaŭn ĉiutage? kiel organizi ĝin?

   Rogier: mi emas diri, ke jes, certe la novaĵojn

   Muzaiko Info: nu, sed kiel?

   Zsófia: novaĵojn jes, dependos de homforto

   Muzaiko Info: Neil?

   Rogier: kiel oni teĥnike faras podkaston do?

   Hideg Sandor: +

   Neil Roberts: Rogier, la provo de la podkasto jam estas preta ĉe http://muzaiko.info/podkasto.php

   Neil Roberts: estas programo ĉe la servilo kiu aŭtomate kunigas la sondosierojn laŭ la programo en la datumbazo ĉiunokte

   Muzaiko Info: jes, sed tiu datumbazo estas laŭteme, ĉu eblas al la servilo aldoni "novaĵoj" kaj "reklamoj" dosieron?

   Rogier: Neil: mi vidas nur la unuan programon de ĉiu tago

   Neil Roberts: sed nun la podkasto estas iom malbona ĉar ĝi ne havas la ĵinglojn nek la novaĵojn

   Neil Roberts: Rogier, jes, iu devas alŝuti la sondosierojn por ĉiu programero, do ĝis nun ĝi nur povas uzi la jam alŝultitajn dosierojn

   Neil Roberts: do mi volas ŝanĝi la programon por ke ĝi povas inkluzivi dosierojn por unu tago (do tio povas esti la novaĵoj) sed ankoraŭ ne faris tion :(, mi tamen ja komencis kaj ne estas multe da laboro, do ĝi baldaŭ povos okazi

   Poór Veronika: mi pensas ke tio ne indas, mi pensas ke ĉar la novaĵoj havas ĉiam la saman strikturon en la titolo (la daton), estus pli inda havi "novaĵoj" dosieron kaj la reklamoj ne ŝanĝiĝas ofte

   Neil Roberts: Veronika, jes, mi konsentas

   Poór Veronika: do, indus havi alian, "reklamoj" dosieron

   Zsófia: por novaĵoj gravas datumigo

   Poór Veronika: kaj Neil, ĉu vi havas la ĵinglojn?

   Eva Fitzelová: kiam podkasto estas aŭtomata, ĉu ne estos problemo kun podkastoj de aliaj?

   Neil Roberts: mi pensis pri fari ke ĝi simple inkluzivos ĉiujn dosierojn kies nomoj komenciĝas per "YYYMMDD-....mp3" ekzemple

   Neil Roberts: Veronika, jes, vi alŝutis la ĵinglojn al la servilo, ĉu ne?

   Poór Veronika: bone :)

   Rogier: @Neil: dosieroj, kiuj enhavas tion, ne nepre komenciĝas per ĝi

   Neil Roberts: Rogier: mi ne komprenas..

   Rogier: @Neil: ne gravas

   Poór Veronika: kaj ĉu la aspekto de la podkasta paĝo estas la fina?

   Rogier: la tuta retpaĝo ŝanĝiĝos, ĉu ne?

   Andy: +

   Poór Veronika: @Roĉjo +

   Neil Roberts: do almenaŭ mi ne havas ideon pri kiel plibonigi ĝin, sed mi volonte faras ŝanĝojn se ili proponiĝas

   Zsófia: la nuna plaĉas al mi +

   Andy: estus bone plidetaligi la programerojn en apartaj paĝoj

   Poór Veronika: @Andy: sed tiukaze estus multaj paĝoj, ĉu ne?

   Andy: jes

   Rogier: kaj kiu verkus la enhavojn?

   Poór Veronika: prave

   Andy: en la sama retpaĝaro

   Poór Veronika: @Rogier: +

   Andy: homo kiu okupiĝas pri specifa programero povas verketi enkondukon

   Andy: etan

   Poór Veronika: mi pensas ke tio estas por la estonteco

   Andy: bone

   Gérald: +

   Andy: +

   Muzaiko Info: nu, ŝajnas ke estos bonaj podkastoj :)


Novaĵoj en Muzaiko

   Andy: mi pretas traduki novaĵojn ĉiutage

   Poór Veronika: Andy + :)

   Zsófia: ni verkas blogojn kaj sendas retinformojn tre regule, el ili eblas ĉerpi

   Poór Veronika: @Zsófia: kie troviĝas?

   Zsófia: http://esperanto-urbo.de, mi kelkfoje registras ankaŭ intervjuetojn kun klubanoj, gastoj,

   Andy: ĉu eblus aldoni aŭ registri gravan lasthoran novaĵon?

   Poór Veronika: @Andy la problemo estas, ke nuntempe estas nur kelketaj homoj, kiuj povas aliri al Radionomy kaj ŝanĝi la uzanton malfacilas


E@I

    Muzaiko Info E@I  - reklamado ĉe lernu, ĉe Muzaiko  - servilo  - komuna seminario post aŭ antaŭ KAEST, pri laŭtlegado  - kiu emas prizorgi kontakton kun E@I?

Reklamado

   Poór Veronika: Neil, mi memoras ke vi skribis ion al lernu, ĉu ne?    Neil Roberts: mi nur skribis etan peton ke estu ligilo al nia retejo de ilia listo pri radiostacioj, ĉar iu petis tion al info@muzaiko.info

   Poór Veronika: ah, bone :)

   Neil Roberts: la paĝo estas tio: http://eo.lernu.net/enkonduko/pri_esperanto/ligiloj.php laŭ mi ne estus la nura vera radiostacio en tiu listo :P

   Rogier: mi pretus montri ligilon al lernu, se ili montros ligilon al ni

   Eva Fitzelová: Mi skribis al Petro, ĉu reklambildoj sufiĉas. Ankoraŭ mi ne havas respondon.

Kontaktpersono

   Stela/Eszti B: @Rogier kiu estas nuntempe la kontaktopersono? Kaj ĉefe: kiu estas ilia kontaktpersono?

   Rogier: ni volontuligu iun hodiaŭ

   Poór Veronika: @Stela: Petro venis al la kunveno de Muzaiko dum JES

   Johannes Mueller: Mi jam dum SES parolis kun la E@Ianoj pri kelkaj aferoj. Do mi volontulas esti tiu kontaktpersono de la Muzaika flanko.

   Rogier: ++

   Stela/Eszti B: @Rogier + @ Johannes: ++

   Muzaiko Info: dankon Johannes :)

   Poór Veronika: @Johannes: ++

   Julia Noe: ++

   Johannes Mueller: @Eva: Ĉu vi foje renkontiĝas kun la E@Ianoj slovakaj?

   Eva Fitzelová: Mi helpas kun projekto, sed mi tamen bezonis konsilojn @Johannes: Jes mi skribas kaj telefonas kun ili

   Poór Veronika: nu, ĉu mi bone komprenas, ke eble pli bonas persona kontakto, kaj la plej bona estus Johannes kaj Eva? Johannes de for - kaj Eva persone?

   Eva Fitzelová: +

   Johannes Mueller: +

   Zsófia: +

   Andy: +

   Julia Noe: +

Servilo

   Muzaiko Info: bone :) sekvonta demando: kion vi pensas pri la propono pri servilo de E@I?

   Gérald: ĉu ni havas veran proponon nun?

   Poór Veronika: nu, ne, sed ĝenerale? se ili demandas, kion ni bezonas, kiuj estas la kondiĉoj?

   Rogier: Petro al ni ofertis

   Poór Veronika: nu, li ofertis, sed sen la detaloj, ĉu ne? ĉar ili ankaŭ ŝanĝas ĉion februare - se mi bone memoras

   Stela/Eszti B: Mi proponas atendi kaj koncentriĝi pri aliaj aferoj, Johannes kaj Eva do povus komuniki pri la detaloj poste.

   Neil Roberts: ili ŝajnas al mi tre strikta pri kiuj programoj permesiĝas pro sekureco, do eble ili ne ŝatus niajn hejmfaritajn programojn..

   Poór Veronika: @Stela: +

   Andy: +

   Stela/Eszti B: @Neil: kial ne?

   Gérald: Neil + kaj ankaŭ bonus resti sufiĉe sendependa

   Johannes Mueller: Nek Drupalon ;)

   Neil Roberts: stela: niaj programoj ne estis pruvitaj kiel sekuraj, sed eble tio ne gravas ĉar kutime malbonuloj celas konatajn sekurproblemojn, ekzemple tiujn de Drupal ktp

   Zsófia: mi rekomendas sendependecon

   Andy: @Zsófia +

   Stela/Eszti B: Zsófia +

   Gérald: +

   melaine: +

   Muzaiko Info: nu, ŝajnas esti konsento :)

Komuna seminario

   Muzaiko Info: komuna seminario post aŭ antaŭ KAEST, pri laŭtlegado

   Muzaiko Info: en la vikio estis: 2012 novembre , KAEST - dum/antaŭ/post ĝi okazigi trejnadon pri aŭdioprilaboro Grundvig-projekton - de EU+kelkaj landoj, Petro sendos al ni detalojn

   Poór Veronika: nu, detaloj laŭ mia scio ne venis, eble indus demandi

   Johannes Mueller: Mi jam parolis kun Petro dum JES pri tio.

   Eva Fitzelová: ni volas skribi projekton kun trejnado kiel laŭtlegi kaj munti

   Poór Veronika: bone, do mi vidas ke vi jam prizorgas la kontakton ;)

   Zsófia: estus bona iniciato, bona solvo

   Eva Fitzelová: ni parolis pri kelkaj homoj kiuj povus gvidi kursojn, sed mi ne scias, ĉu ili ankoraŭ konsentis

   Eva Fitzelová: se vi havas ideojn, kion skribi en la projekton, skribu al mi ;)

   Poór Veronika: mi tamen ŝatus, se eblus, ke la ĝenerala retlisto de Muzaiko ankaŭ sciu pri kio okazas - eble oni trovas pliajn interesitajn homojn tie, ĉu ne?

   Johannes Mueller: Dum KAEST mi faros teorian prelegon pri cifereca sonregistrado. Kaj en la trejnada aranĝo mi faros praktikan trejnadon pri sonregistrado. Do estos bona kombino.

   Rogier: ĉu ne en julio SES pli taŭgus?

Teknika dokumento    melaine: @johannes: ĉu viaj prelegoj jam pretas?    Johannes Mueller: Ne. KAEST okazos ja en Novembro.    Poór Veronika: parolante pri la teknikaj aferoj... nu, ĉu Johannes vi havas teknikan dokumenton?    Poór Veronika: mi memoras ke vi ekverkis ion - kaj ankaŭ faris prelegon - estus tre bonvena!    Johannes Mueller: Fakte mi planis verki ion tian. Sed nuntempe mi ne havas tempon por tio. Ĉar mia laboro pri Scienca Revuo forabas tro da tempo.

Financaj aferoj    Muzaiko Info: 3. Financaj aferoj:   - UEA-konto  - 100 t-ĉemizoj petataj de Jorgos  - pliaj vizitkartoj  - por la sendependiĝo: ĉu oni provu havi rilaton kun ESF kaj peti monon de ili por la kostoj? Se jes, kiu emas fari tion? UEA-konto    Julia Noe: mi alskribis Osmon pri la konto sed ĝis nun ne ricevis respondon. Aleks same faris al Ralph. Pri la rezulto mi ne scias.    Zsófia: UEA-konto bonus, certe haveblos    Poór Veronika: @Zsófia: kaj kiel oni povus plirapidigi la procezon laŭ vi?    Julia Noe: mi redemandos pri la konto    Poór Veronika: @Julia: + Vizitkartoj    Julia Noe: mi savis stokon de vizitkartoj dum JES, kiuj alikaze estus forĵetitaj    Poór Veronika: dankon Julia! :)    Andy:  ;)    Poór Veronika: ja restas pluraj - sed mi pensas ke estus bona havi multegon, ĉar ili estas tre efikaj kaj malmultekostaj varbiloj laŭ mia sperto    Neil Roberts: jes, mi jam fordonis ĉiujn miajn :(    Poór Veronika: ah, mi povintus doni al vi pliajn (ĵaŭde)    Neil Roberts: domaĝe

Sendependiĝo - monpeto    Muzaiko Info: - por la sendependiĝo: ĉu oni provu havi rilaton kun ESF kaj peti monon de ili por la kostoj? Se jes, kiu emas fari tion?    Neil Roberts: ni ankoraŭ havas ŝuldojn anstataŭ monon, ĉu ne?    Poór Veronika: @Neil: mi pensas ke ni estas nun ĉirkaŭ nulo - sed tio ne enkalkulas la koston de la servilo, la registrilojn, la ĵinglojn - sed mi pensas ke tiuj, kiuj pagis por ili, donacis la monon, ĉu ne?    Neil Roberts: Veronika, jes, mi nur pensis pri la t-ĉemizoj, sed se ni sukcesis repagi la koston de la t-ĉemizoj, tio estas bonega :)    Rogier: krome ni povus peti monon ĉe TEJO, la estraro deklaris, ke ili volas pli subteni kulturon    Andy: Rogier +    Rogier: nu, ni antaŭe ne petis monon, kaj homforto ja mankas    Rogier: ĉu ni petu ĉe ambaŭ samtempe, aŭ ĉu ĉe unu pli frue?    Zsófia: alcelu unue TEJO-n    Poór Veronika: bone, do kiu emas peti monon? de ESF? de TEJO?    Rogier: kaj kiom?    Poór Veronika: nu, tio dependas, se oni volas iĝi tute sendependaj    Neil Roberts: eble ni devus unue listigi por kio ni uzos la monon    Poór Veronika: servilo    Andy: +    Rogier: kopirajtaj aferoj    Poór Veronika: kopirajtoj (kiom ĝi estos laŭ vi Johannes?) kaj asekuro    Rogier: vizitkartoj    Rogier: +    Andy: +    Johannes Mueller: La kostojn por kopirajtoj mi taksas je eble 700€ jare.    Poór Veronika: ĉu tiom malalte?    Johannes Mueller: Mi tiatempe taksis kopirajtojn kaj servilon je 1000€    Johannes Mueller: Fakte dependas de niaj aŭskultantoj, sed kondiĉe ke ni ne atingas la minimuman kvanton estos iom tiom.    Poór Veronika: kaj kiom estas la minimuma kvanto?    Neil Roberts: hehe, do ni malvarbu aŭskultantojn :P    Poór Veronika: alia afero: ĉu eblas atingi ricevi monon de tiuj asocioj kaj resti sendependa?    Andy: +    melaine: Verŝajne malfacilos +    Rogier: en kiu senco sendependa? se ni nur devas montri emblemon kaj ligilon kaj montri niajn financojn al ili, tio ne malbonas    Hideg Sandor: demandu la don(ac)onton, ĉu donos monon senkondiĉe.    Rogier: ĉu do unue ni havu la konton kaj vidu, ĉu venos donacoj?    Poór Veronika: +    melaine: Rogier +    Andy: +    Rogier: ni riskus ne havi monon dum kvar monatoj, sed antaŭe ni ankaŭ travivis    Eva Fitzelová: ni ĉiam povas reklami por ili    Zsófia: sendependeco rilatas al propra servilo    Poór Veronika: ĉu?    Zsófia: alikaze ankaŭ enhave eblas resti sendependaj de sponsoroj, ili ĝenerale ne enmiksiĝas en enhavajn aferojn    Andy: +    Poór Veronika: nu, kiu emas peti monon de ESF? kaj kiu emas de TEJO?    Rogier: ĉu iu spertas pri tio?    Poór Veronika: nu, prizorgi la monpetadon...    Rogier: ĉe TEJO mi emus, prefere kun iu alia    Zsófia: ni provis dum ĉ. 5 jaroj konvinki ESF iom subteni niajn agadojn - malfacilis, kaj ne tro helpis    Zsófia: ESF nuntempe ploradas, ke ne havas monon, nek volas subteni klerigadon en UAM Poznan    Hideg Sandor: devus rigardi la hejmpaĝon de ESF por kiuj celoj ĝi donas monon.    Hideg Sandor: devus trovi la fonton de kie ankaŭ ESF havas ĝin. Amikiĝi kun maljunaj riĉaj usonanoj kiuj testamentus parton de heredaĵo al Muzaiko.    melaine: :)    melaine: Ne plu donas monon de longtempe... bedaŭrinde    Poór Veronika: @Melono: donis al lernu antaŭnelonge    melaine: ĉu?    Neil Roberts: mi pensas ke ni kune verku la peton antaŭ iu devos oficiale sendi la peton por ke ni povos kune decidi kiom multe ni volos kaj por kio ktp    Poór Veronika: @Neil: ++    Gérald: Neil ++    Eva Fitzelová: Neil +    Poór Veronika: Neil: kaj kiuj estu tiuj "ni"? ;)    Andy: Neil +    Gérald: Veronika ++ :P    Rogier: la laborgrupo pri buĝetaj aferoj?    melaine: Rogier +    Neil Roberts: hehe, do espereble ni = ĉiuj anoj de la mesaĝlisto..    Rogier: sed nu, tio nek ekzaktas    Eva Fitzelová: Rogier +    Poór Veronika: mi pensas ke estu mesaĝo al la ĝenerala retlisto, ke la retlisto pri budĝetaj aferoj priparolos tion, aliĝu se vi volos partopreni kaj tiel eble estos solvata    Neil Roberts: Veronika: ++    melaine: ++ T-ĉemizoj    Andy: ĉu la t-ĉemizoj estas rete mendeblaj?  Muzaiko Info: 100 t-ĉemizoj petataj de Jorgos    Poór Veronika: nu, mi pensas ke Jorgos tre bone vendas kaj estus tre bona se oni povus printigi tiom multe, sed mi ne certas pri refoje peti LukiZ - kaj Jorgos estas en suda Francio LukiZ en Varsovio    Poór Veronika: sed certe ni bezonus pli da t-ĉemizoj, malgrandajn kaj grizajn, bluajn, eĉ verdajn    Rogier: do kio pri printi en alia loko?    Eva Fitzelová: kiom da t-ĉemizoj ni vendis?    Poór Veronika: ĉ 30    Poór Veronika: ĉiujn S kaj ĉiujn grizajn virajn se mi bone memroas    Poór Veronika: homoj tre emis havi la verdan, sed estis nur unu... fakte ĝi estis malbela, sed la koloron homoj ŝatis :)    melaine:  :)    Eva Fitzelová: kiu havas t-ĉemizojn nuntempe (kiuj grandecoj kaj koloroj) kaj kie kontakti ilin, se iu volas aĉeti?    Poór Veronika: estas ĉe Chuck - mi devas skribi al li por demandi la detalojn - aŭ al Nikvo estas ĉe Aleks kaj ĉe mi, mi pensas    Poór Veronika: do, Berlino kaj Parizo kaj vojaĝante    Eva Fitzelová: Estu bone prepari dokumenton, kie ni vidas kiu havas kiom da t-ĉemizoj.    Poór Veronika: jesja!    melaine: Necesas trovi prezon por la libroservoj, kiel mi jam menciis, ĉu ni jam interkonsentis?    Poór Veronika: :)    Gérald: +    Poór Veronika: mi prizorgos tion    Rogier: vikia paĝo?    Poór Veronika: bone    Eva Fitzelová: ankaŭ kun eblecoj kontakti homojn    Poór Veronika: mi pensas ke tio estu retmesaĝo    Eva Fitzelová: sed mi ne havas kontaktojn kaj iu demandas ĉe VL    Poór Veronika: do, estu info@muzaiko.info, ĉu ne?    Eva Fitzelová: bone ;)    Julia Noe: ++

Zazzle    Eva Fitzelová: En Zazzle ankoraŭ aĉeteblas glufolioj kaj tasoj kun Muzaiko-bildo. Ĉu ni povus krei propran konton por Muzaiko? Kiu prizorgos?    Neil Roberts: tio estas bona ideo    Andy: +    Julia Noe: +    Neil Roberts: mi forigu la glumarkojn de mia konto, ĉar ili tro fuŝiĝis    Eva Fitzelová: Sed eblas fari denove kun pli grandaj bordoj    Eva Fitzelová: Ĉu @Neil ? Vi ankoraŭ provis ĝin    Neil Roberts: bone, jes, mi povas    Neil Roberts: mi povas krei "vendejon" ĉe mia propra konto, ĉu tio sufiĉos?    Eva Fitzelová: Pli bone novan konton    Neil Roberts: bone, jes, tiel mi povas doni la pasvorton al aliaj se necesas, ni ricevos monon de ĉiu aĉeto el zazzle, do ni povos uzi tion, tamen ĝi estas tre malmulte kaj eble ni ne tro instigu homojn aĉeti de tio ĉar Zazzle multe kostas    Poór Veronika: sed ĉu ne eblus sendi la dosierojn al ĉiuj? kaj ĉiuj printigu kiel ili emas?    Neil Roberts: jes    Andy: +    Eva Fitzelová: Vikio?    Neil Roberts: eva: ĉu ni povas diri ke viaj bildoj estas disdoneblaj laŭ Krea Komunaĵo?    Eva Fitzelová: Jes    Neil Roberts: bone :)    Neil Roberts: przem: kaj ankaŭ viaj?    Poór Veronika: kaj ĉu ni metu ilin en la vikion? aŭ en la retpaĝon, eĉ pli bone?    Neil Roberts: ++    Poór Veronika: mi pensas ke Przemek nun ne sukcesis konektiĝi    Neil Roberts: ve    Neil Roberts: espereble tiu foto de Zamenhof estas senkopirajta    Poór Veronika: :D    Rogier: Neil: ĝi devas esti, Zamenhof mortis en 1917, do la foto aĝas verŝajne 100 jarojn    Neil Roberts: Rogier: bone :)    Hideg Sandor: la 14-an de aprilo mortis.

Babilaj programeroj    Muzaiko Info: 4. Babilaj programeroj  - Kiel plibonigi ilin?   - kiel plimultigi ilin?   - kiel pliinteresigi ilin?   - kiel atingi, ke tiuj, kiuj emas krei ilin, kreu ilin?    Poór Veronika: nu, mi pensas ke nuntempe tio estas la plej problema parto... sed al mi ŝajnas ke multaj homoj emus kunlabori, do, oni devas simple pli motivi ilin    Andy: mi mem havas elpensaĵon, mi povas detaligi?    Poór Veronika: @Andy: pri kiel fari tion, aŭ pri ekzaktaj programideoj?    Poór Veronika: pri la unua jes, pri la dua, prefere ĉe la retlisto pri babilaj programeroj    Andy: Veronika: ambaŭ    Rogier: mi proponas, ke ni faru iun programon mem pri Muzaiko por informi kaj instigi al aŭskultantoj kontribui    Andy: en la radio mem eblas instigi aliajn, en la retpaĝo    Poór Veronika: kiu emas krei programon pri Muzaiko? mi pensas ke estas volata programo - estis pluraj petoj jam    Rogier: mi    Andy: jes    Poór Veronika: bonege Roĉjo! :) mi ĝojas :)    Rogier: http://vikio.muzaiko.info/index.php/Muzaiko_prezentas_Muzaikon    Rogier: sed mi ŝatus helpon de aliaj pri kelkaj partoj    Neil Roberts: ĉu temas pri multfoja programo pri muzaiko aŭ nur unuopa elsendo pri ĝi?    Rogier: multparta    Neil Roberts: bone    Rogier: mi volas havi serion    Poór Veronika: estas bona ideo! :) do, ni ek! :)    Gérald: ++ :)    Rogier: mi kunordigos, faros demandojn kaj skizajn planojn por aliaj    Julia Noe: ++    Eva Fitzelová: +    Andy: mi elpensis programeron por konatiĝi kun esperantistoj kaj pri la lokoj kaj ties kulturo kie ili loĝas.    melaine: +    Neil Roberts: mi pensas ke ni devos pli bone reklami la indiviuajn programerojn    Poór Veronika: ĉu estos semajna programo?    Rogier: semajna?    Neil Roberts: ĉar ekzemple tio ŝajne bone funkciis por Pariza Ventro    Neil Roberts: (tio estas flanka punkto tamen, pardonon)    Rogier: ĉu eble ni petu al homoj, kiuj kontribuas programon, ankaŭ fari unu reklamon pri ĝi?    Poór Veronika: @Neil: se oni varbas ĉiujn programerojn, tiukaze oni nenion ŝanĝis, ĉu ne? krom ke oni multe laboris ;)    Rogier: "Baldaŭ en Muzaiko: mia nova programo"    Andy: +    Rogier: @Veronika: eble tio ŝanĝos, ke homoj pli multe aŭskultos Muzaikon,ĉar ili pli bone scias pri la enhavo    Neil Roberts: Veronika, jes, prave    Poór Veronika: @Roĉjo: sed eblas rigardi ĝin ĉe la retpaĝo...    Rogier: ne ĉiuj rigardas la retpaĝon    Julia Noe: + kelkaj simple enŝaltas muzikludilon    Neil Roberts: do eble por reklamoj ekster Muzaiko mem (ekzemple en retpaĝoj) ni povos reklami individuajn programerojn anstataŭ la tutan muzaikon    Poór Veronika: bona ideo! :)    Neil Roberts: ĉar tio povos esti pli alloga ol ĝenerala nespecifa reklamo    Andy: ĉu reklamo en Kontakto?    Poór Veronika: nu, kaj ĝenerale: ĉu vi pensas ke indas skribi al asocioj, ke ili kreu elsendon?    Rogier: + skribi al asocioj    Andy: asocioj dormadas, almenaŭ plejmulto el la fakaj    Poór Veronika: @Andy: ĉu vi havas alian ideon? kie troviĝas programkreemaj esperantistoj?    Poór Veronika: @Julia: ĉu laŭ vi estus bona ideo laŭtlegi TEJO-aktuale? kaj en TEJO-aktuale ne estas tro longaj artikoloj ;)    Poór Veronika: estas homoj, kiuj ŝatus laŭtlegi    Rogier: kie ili troviĝas?    Rogier: +    Andy: +    Eva Fitzelová: @Roĉjo: ĉi tie :)    Julia Noe: mi prenus la reklamojn por renkontiĝoj (longa teksto ne tiu de la kalendaro fine) ne la raportojn    Andy: ++    Rogier: ĉu ni petu permeson por tio?    Julia Noe: www.tejo.org/ta    Poór Veronika: @Julia: kial ne la aliajn partojn ankaŭ?    Julia Noe: @Eva vi povas eki per la lasta eldono, la venonta haveblos post semajno    Eva Fitzelová: Mi proponas skribi al esperantaj gazetoj (ekz. El Popola ĉinio) Ni povas laŭtlegi malnovajn rakontojn aŭ tekstojn el gazetoj    Poór Veronika: @Julia: sed ĉu oni ne devas havi oficialan konsenton de Sergeo (estarano pri informado?)    Poór Veronika: @Eva: bone, kaj kiuj estu tiuj ni? ;)    Julia Noe: permeson por lautlegi TA vi havas de mi. Pri la organizantoj eble demandu. Sed supozeble ili ĝojas kaj eble estontece sendas kaj al TA kaj al muzaiko    Poór Veronika: bone, dankon Julia :)    Julia Noe: mi demandos lin (Sergeo)    Eva Fitzelová: @Julia: mi laŭtlegos    melaine: Eva +    Julia Noe: +    Poór Veronika: mi provos ĝenerale pli aktive skribi al homoj por krei babilajn programerojn    Eva Fitzelová: @Veronika: mi ne havis tempon skribi leteron :(    Andy: mi faros babilan kulturan programeron    Rogier: mi skribos al unuopaj teamanoj por kontribui al "Muzaiko prezentas Muzaikon"    Rogier: ĉar tio pli efikas ol alskribi grupe    Johannes Mueller: @Roĉjo: Redemandu al Di pri ŝiaj tekstoj. Mi ŝatus aŭdi la voĉon de Di en Muzaiko kaj dum UK ŝi diris ke ŝi ŝatus voĉlegi siajn tekstojn.    Neil Roberts: mi planas perforte forrabi la londonanojn por komenci "Londona Te-amo" kiel Pariza Ventro :P    Poór Veronika: Neil: bona plano ;)    Eva Fitzelová: Ĉu estas volontulo, kiu  skribos al El popola ĉinio? (unue en Guglo grupo por komentoj)    Andy: mi pretas kontakti la ĉinojn    Poór Veronika: + :)    Andy: ;)

Kia estu la licenzo de la babilaj elsendoj de Muzaiko ?    Muzaiko Info: 5. Elsendaj rajtoj  - estu malferma licenzo pri la elsendoj, kiujn ni faris - verŝjane ni bezonos malsamajn kreajn komunaĵajn aferojn  - kiu emas fari?    Poór Veronika: tio estis de la antaŭa kunveno    Poór Veronika: mi memoras ke Petro diris, ke estas tre grava, ke ni havu - sed mi ne scias kion, kiel    Rogier: tre prefere ni havu la saman por ĉiuj    Poór Veronika: bone :) kaj kiun?    Rogier: mi proponas by-sa    Rogier: http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo    Rogier: tiel homoj devas mencii ĉe reuzo, ke ĝi venis de Muzaiko    Rogier: aŭ ĉu samkondiĉe estas tro limiga?    Neil Roberts: tio estas la sama kiel Vikipedio, ĉu ne? mi pensas ke tio povas helpi se ni iam volos preni aferojn de Vikipedio (mi tamen ne scias kion ni volus preni de vikipedio..)    Rogier: vikipedio havas propran permesilon, ne unu de KK    Rogier: sed tio povus limigi reuzon    Neil Roberts: Rogier --    Neil Roberts: "La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita; eble aldonaj rajtigoj aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj."    Rogier: dankon    Rogier: mi diras, ke ni ne bezonas la econ neadaptita, remiksado bonas    Poór Veronika: mi tamen pensas ke oni bezonus pli da konsento por akcepti... kion pensas la aliaj?    Neil Roberts: neadaptita ne signifas tion, ĉu ne? ĝi nur signifas ke la permesilo ne estas apdatita al la lokaj landaj leĝoj    Rogier: mi mislegis, pardonu    Rogier: sed tio ne tuj aplikus al la antaŭe faritaj programoj, nek al la podkastoj eksteraj    Poór Veronika: prave    Neil Roberts: Neil Roberts kontrolas por certiĝi    Muzaiko Info: ŝajnas ke Neil, Roĉjo kaj Veronika konsentas, ĉu ankaŭ la aliaj?    melaine: +    Andy: +    Poór Veronika: Roĉjo: do, oni devus skribi ion antaŭe la permesilo... sed kion?    Poór Veronika: ekzemple ke sed ĝi ne validas por ... ... … ktp - iun "ĉirkaŭtekston"    Rogier: jes - fakte, kiel estas pri la ĵingloj?    Poór Veronika: laŭ mia kompreno oni aĉetis ilin    Neil Roberts: se ni aĉetas ilin, ĉu ili ne apartenas al ni?    Poór Veronika: tion mi pensas    Neil Roberts: kaj tiel ni povos disdoni ilin laŭ iu ajn permesilo, ĉu ne?    Poór Veronika: sed oni diris al mi, ke mi ne disdonu ilin...    Neil Roberts: estus iom malbona se ne estas tiel, ĉar ili multege kostas    melaine: hum necesas kontroli, kaj daŭre morala rajto validas...    Poór Veronika: nu, ili kostis 60 foje malpli, ol se aliulo farintus...    Neil Roberts: eble ni demandu al Thomas por certiĝi    Rogier: +    Poór Veronika: jes, Neil, ĉu vi emas?    Neil Roberts: bone, jes, mi povas    Poór Veronika: aŭ ĉu ni demandu rekte tiun, kiu faris ilin? mi havas la detalojn de tiu...    melaine: eble pli bonas    Rogier: +    melaine: +    Andy: +    Neil Roberts: tiu estas amiko de Thomas tamen, ĉu ne? mi pensas ke estus pli bone unue demandi al Thomas    Poór Veronika: jes, tion mi pripensas ankaŭ, mi pensas ke tion ni priparolu Neil, konante ankaŭ kion la aliaj diras    Neil Roberts: bone    Muzaiko Info: kiu emas prizorgi la elsendajn rajtojn? ke ĝi aperu ĉe la retpaĝo bone, ktp?    Rogier: mi verkos la tekston    Andy:  +    Poór Veronika: +    melaine: +    Neil Roberts: +    Rogier: krome ni petu de ĉiuj novaj kontribuantoj, ke ili aŭ donas la rajtojn al Muzaiko aŭ publikigas laŭ CC-by-sa    Neil Roberts: ++    Andy: ++    Julia Noe: +    Poór Veronika: +    Gérald: ++    melaine: ++    Eva Fitzelová: +    Neil Roberts: se iu ne konsentas, do kion ni faru?    Rogier: nu, fakte Muzaiko ne estas jura persono, do ili mem publikigu    Poór Veronika: sed eble devos esti - en la estonteco, se oni volas iĝi tute sendependaj    Rogier: jes, iam, sed jam nun ni solvu la problemon pri rajtoj    Neil Roberts: bone, do ni tute ne akceptos kontribuojn kiuj ne estas laŭ tiu permesilo, ĉu?    Andy: +    Gérald: +    Neil Roberts: sed kio pri kontribuoj de aliaj podkastoj? ekzemple de Varsovia Vento?    Rogier: kio pri eksteraj podkastoj    Poór Veronika: nu, ili estos laŭ ilia permesilo, ĉu ne?    Rogier: ni akceptu, sed nur se estas granda kontribuo    Poór Veronika: mi fakte emus ne akcepti aliajn kontribuojn, sed mi pensas ke oni devus, sed tiukaze ili menciu pri si mem    Rogier: do VV, radio Verda..    Poór Veronika: do, estu tiel, ke tiuj estas la permesiloj pri la babilaj enhavoj, krom se aparte menciita, aŭ se temas pri alies podkastoj    Rogier: mi mencios en la teksto ĉiujn fontojn, por kiu la permesilo ne aplikas    Andy: Rogier +    Poór Veronika: @Rogier: sed tiukaze eblos forgeso, ĉu ne?    Rogier: +    Andy: +    Eva Fitzelová: +    melaine: + Alies podkasto    Eva Fitzelová: ni ne povas uzi ilin en niaj podkastoj … se ili ne konsentis    Poór Veronika: @Eva: ni neniam uzi en la podkastoj, ĉar tiukaze estas ligiloj    Poór Veronika: la podkastigita enhavo estas ĉiam rekte el Muzaiko    Neil Roberts: nu, mi ne pensis pri tio fakte. do nia podkasto nur havu la elsendojn kiujn ni mem kreis?    Poór Veronika: @Neil: mi ĉiam nur alŝutis ilin, ĉar se ne, estas ligilo    Neil Roberts: eble ni metu markon en la datumbazo por montri ĉu ĝi estas nia aŭ ne, kaj tiel mi povas forigi la programerojn kiu ne estas nia el la priskribo    Poór Veronika: nu, estas jam marko en la priskribo, se ne estas menciita ke estas alies materialo, estas de Muzaiko    Neil Roberts: bone, do mi povos mane unue plenumi la markon    Poór Veronika: @Neil: mi pensas ke bonas havi en la priskribon, kun la ligilo, kaj ie mencii, ke ilin oni trovas ne en la podkastoj de Muzaiko, sed klakante al la ligilo, tiel oni pli efike varbas ilin    Neil Roberts: ++    melaine: +    Andy: +    Eva Fitzelová: +    Zsófia: +


Retpaĝo de Muzaiko    Muzaiko Info:  6. Pri la nova retpaĝo de Muzaiko  - Ĝermo jam videblas ĉi tie: http://muzaiko.musashi.fr:8080/ por kompreni kiel regi ĝin, legu la vikion: https://vikio.muzaiko.info/index.php/Nova_retpa%C4%9Daro  - Kiu emas strukturigi ĝin?  - Kiu emas konsili pri la desegnado aŭ eĉ desegni ĝin?   - Ĉu estas ĝeneralaj petoj? (ekzemple kiel estu la reklamado de aliaj retpaĝoj? ŝajnas ke ni emos reklami multajn retpaĝojn, do, necesos granda spaco - ĉu estu aparta paĝo por ĝi? aŭ kie estu? ĉu ili ŝanĝiĝu ĉiuj kelksekundoj?)    Andy: al mi plaĉas ĉi tiu retpaĝo    Gérald: la ĉefa celo de la nova retpaĝaro estas ebligi al nekomputilistoj facile regi ĝin    Poór Veronika: kaj ke estu pli strukturita kaj enhavriĉa retpaĝo, ĉu ne? ;)    Andy: +    Neil Roberts: jes la aktuala sistemo por ŝanĝi la paĝojn estas freneza    Eva Fitzelová: mi proponas, ne ŝanĝi retpaĝon grafike (nuntempe)    Andy: +    Gérald: do por tio ni uzos CMS-n, kaj ni povas profiti la okazon por restrukturi kaj redizajni ĝin    Poór Veronika: @Eva +, ankaŭ al mi plaĉas la aspekto de la retpaĝo    Gérald: do, ni provu kopii la nunan dizajnon? pli malpli    Neil Roberts: se ni ricevos monon, ĉu ni volos dungi veran dizajniston iam?    Eva Fitzelová: eble malgravajn ŝanĝojn, sed nova dizajno bezonas multe da tempo kaj ni bezonas babilajn programerojn    Poór Veronika: @Eva: prave    Rogier: mi pensas, ke tio ne estas la plej urĝa elspezo    melaine: Rogier+    Andy: +    Neil Roberts: bone, jes, la nuna paĝo sufiĉe belas    Poór Veronika: do, se iu emas dizajni, rajtas, sed se ne, ne gravas, ĉu ne?    Gérald: kio? la tuta CMS aŭ nur la dizajnado?    Poór Veronika: mi ŝatus tamen havi pli strukturigitan kaj enhavriĉan paĝon    Gérald: do bone, kaj kio pri restrukturado?    Poór Veronika: nu, mi volonte strukturigos ĝin - sed neniu ŝatos - kutime homoj ne ŝtaas mian "strukturon"    Gérald: bone, do tiuj kiuj iam emas restrukturi la enhavon petas konton al admin@muzaiko.info    Poór Veronika: @Gérald: sed indus scii, kiuj - por priparoli kun ili    melaine: do persone, mi ne vere interesiĝas :)    Gérald: ĉe la retpaĝa retlisto?    Poór Veronika: @Gérald: ĉu vi povus sendi al ĉiuj, kiuj emas strukturigi la retpaĝon retmesaĝon, por ke ni ekkonu unu la alian?    Andy: +    Gérald: bone    Gérald: restrukturado povas esti antaŭpriparolita ĉe la retpaĝa retlisto    Muzaiko Info: kaj: Ĉu estas ĝeneralaj petoj? (ekzemple kiel estu la reklamado de aliaj retpaĝoj? ŝajnas ke ni emos reklami multajn retpaĝojn, do, necesos granda spaco - ĉu estu aparta paĝo por ĝi? aŭ kie estu? ĉu ili ŝanĝiĝu ĉiujn kelksekundojn?)    Eva Fitzelová: ni ne devas uzi grandajn reklamojn    melaine: estus bone tamen ke estus ambaŭ sistemoj: kaj aparta paĝo, kaj eta varbadreklamo kiu ŝanĝigas, ĉar partneroj CERTE volas aperi en la retpaĝo, ie    Poór Veronika: kaj mi pensas ke estus bona doni informojn al homoj, ne nur voĉe, sed ankaŭ retpaĝe    Andy: +    Julia Noe: +    Hideg Sandor: +    Zsófia: +    melaine: +    Eva Fitzelová: +

   Andy: (ĉu la nuna retpaĝo havas ligilon al la Muzaiko-vikio?)

Naskiĝtago de Muzaiko    Neil Roberts: rapida demando: kiu estas nia oficiala naskiĝtago?    Poór Veronika: nu, 9a de aprilo estis la rondotablo,10a estis kiam Thomas diris ke li faros ;) kaj 1a de julio la unua proveslendo kaj ekde la 3a de oktobro ni elsendas tiel, ke ĉiutage estas neniam antaŭe ludita elsendhoro en Muzaiko    Neil Roberts: do, ni diru ke la naskiĝtago estas la 9a, ĉu? kaj ni povos festi tion :)    Andy: ;)    Julia Noe: ++    Poór Veronika: mi kutime diras la 10an, ĉar tiam estis, ke iu diris ke tiu faros, kaj ne nur parolis :P    Neil Roberts: bone, do ni daŭrigi tion, do la 10an    Poór Veronika: sed bone, povas esti la 9a    Poór Veronika: nu, kion pensas la aliaj? ;)    Neil Roberts: ni festu ambaŭ tagojn! :D    melaine: ++    Poór Veronika: bona ideo! :)    Andy: +++    Zsófia: la 10n oni pli bone memoras    Julia Noe: ni prenu noktomezo inter la 9a kaj la 10a :)    Poór Veronika: laŭ UTC ;) :P    Julia Noe: +    Hideg Sandor: kion signifos festi? Ĉu tiam ĉiu rajtas aŭskulti senpage?    Neil Roberts: hehe, jesja :P    Rogier: ni povus tiam havi teman programon pri historio de muzaiko aŭ havi unu plenan tagon kun nur freŝaj programeroj    Gérald: bona ideo, Roĉjo    Neil Roberts: ++    Julia Noe: +    Andy: ++    melaine: ++    Eva Fitzelová: +

Protokolo, sekvonta kunveno    Muzaiko Info: 1. kiu emas fari la protokolon?    Poór Veronika: mi verkos la protokolon    Andy: ++    Eva Fitzelová: ++    melaine: ++    Neil Roberts: ++    Neil Roberts: (ĉiu ĉiam ++as se iu alia promesas fari laboron :P)    Muzaiko Info: 2. kiam estu la sekvonta kunveno?    Gérald: post unu monato?    Zsófia: +    Muzaiko Info: semajnfine?    Andy: +    Eva Fitzelová: +    melaine: +    Julia Noe: +    Neil Roberts: +    Rogier: lasta semajnfino de februaro    Muzaiko Info: kaj kiu emas pretigi la kunvenon kaj gvidi ĝin?    Gérald: 25 aŭ 26 de februaro aŭ 3 aŭ 4 de marto?    Andy: februaro ;)    Poór Veronika: @Gérald: mi pensas ke pli bonas havi pli da eblecoj, do +    Muzaiko Info: kaj kiu emas pretigi la sekvontan kunvenon? kaj gvidi ĝin?    Poór Veronika: mi pensas ke estus bona, se ne mi estu tiu kaj ne temas pri multe da laboro    Rogier: tiam mi povus    Poór Veronika: bone :)    Rogier: sed ne la unuan semajnfinon de marto kaj vi memorigu min iam    Muzaiko Info: do, mi pensas ke ni ĉion finis!    Muzaiko Info: dankon :)

   Andy: al kiu oni sendu la kontribuojn?    Poór Veronika: petu de admin@muzaiko.info aliron al la servilo, por povi alŝuti    Andy: bone    Eva Fitzelová: Oni povus konsenti kun laŭtlegado kaj sendi bildojn aŭ malnovajn gazetojn    Poór Veronika: @Eva: mi ne komprenas - ĉu vi skribis tion responde al Andy?    Eva Fitzelová: jes