Radionomy-regilo

El Muzaiko
Revizio de 14:58, 15 Apr. 2012 fare de Aleksks (Diskuto | kontribuoj) (Pri Radionomy-radioregilo)

Iri al: navigado, serĉi

Aliro al Radionomy-radioregilo

Ĝin havas/konas, Gérald, Kuĉer, Mike, Roĉjo kaj Veronika.

Pri Radionomy-radioregilo

Ĝi dependas de komputilo, kaj ne ebligas samtempan uzadon, do bonvolu se vi emas aliri al ĝi, tion diru al la nuntempa uzanto de ĝi. Nun Veronika uzas ĝin.

Kiel uzi la radioregilon de Radionomy?

1. Por ricevi aliron al la radioregilo de Radionomy, kreu vian propran radion ĉe Radionomy! (tiel vi povas spertiĝi pri ĝi, por ke vi prefere eraru kiam ne tiom gravas - la Radionomy-radioregilo ne estas tutlogika ;)).

Elŝutaĵojn diverslingvajn vi povas trovi tie: Elŝutaĵoj.

2. se vi povas respondi al la sekvontaj demandoj, vi povas ricevi la pasvorton

  • kiel enmeti babilajn programerojn? (ripetiĝo ĉiu 180 min)? la logika elekto "podcast" ne taŭgas...
  • kiel enmeti ĵinglojn post ĉiu dua muziko?
  • kiel enmeti kelkajn muzikojn pli ofte ol la aliajn?
  • kial estas je la 3a/4a matene laŭ UTC la tagŝanĝo?
  • kiel interŝanĝi la regeblecon de la radio? (inter komputiloj)
  • vi devos doni la pasvorton al tiu, kiu donos al vi la pasvorton por Muzaiko, do ne enmetu vian kutiman
  • kion vi povas fari sen ĝeni la elsendon? - alŝuti babilan programeron al Radionomy, ŝanĝi la agordojn de la muziko, krei tagan programon, sendi tagan programon?

3. Kiam vi kreis la elsendon por iu tago, spektu, cŭ ĝi bonas?

  • indas kontroli, ĉu la novalŝutitaj sondosieroj aperas en la programo, je la taŭga tempo
  • kontrolu, ĉu la novalŝutitaj sondosieroj ne ripetiĝas tro ofte
  • kontrolu, ĉu la novalŝutitaj sondosieroj estas ludataj ankaŭ post la 20a/21a laŭ UTC

Trukoj

Se vi ŝanĝas la programon dum la tago, plurfoje jam okazis, ke post la ŝanĝo, la nova muziko estas ludata, sed poste, la sekvonta parola ero estas "saltita" kaj poste la sekvonta kanto estas ludata.

Radionomy ne zorgas pri la laŭteco de la sondosieroj, do prefere provu enmeti ĉiam samlaŭtajn sondosierojn. (kutime kion oni uzas, estas ke estu la plej laŭta sen deformiĝo de la sono)

Bonvolu prizorgi ke ne estu silento en la sondosiero.

Klarigo

Radionomy funkcias "plurnivele".

Por la muziko:

  • 1. En "Librairie Audio" troviĝas la sondosieroj. En "Ma Musique" troviĝas la muzikoj (ili estas grupigitaj, en tiuj grupoj eblas diri maksimume kiom ofte ludiĝu la artisto/kanto) kaj en "Mes Jingles" la ĵingloj.
  • 2. En "Clocks" oni povas enmeti kiuj muzikgrupoj kaj ĵingloj estu ludataj. Ekzemple, se oni havas grupon de muzikoj A, B kaj C kaj oni volas, ke duono de la tempo estu ludata muziko de grupo A, trionon de la tempo estu ludata muziko de la grupo B kaj sesono de la tempo estu ludata muziko de C, oni enmetu 3-foje A, 2-foje B kaj 1-foje C.
  • 3. En "Day Template" vi povas enmeti la "Clocks" - kutime en muzaiko estas ununura "Clocks" por la tuta tago

Por la babila enhavo:

  • 1. La babila enhavo estas grupigita laŭ temo sub "Promotions".
  • 2. Por enmeti ilin en la specifan tagon, klaku sur la aparta sondosiero, klaku