Reklamoj

El Muzaiko
Revizio de 14:57, 13 Jan. 2012 fare de Roĉjo (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun 'Reklamoj estas la ilo por eksteruloj varbi pri sia renkontiĝo, okazaĵo, retpaĝo, asocio aŭ io alia rilate al Esperanto, per Muzaiko. Ĝis nun ni akceptas reklamojn senpage, kond...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Reklamoj estas la ilo por eksteruloj varbi pri sia renkontiĝo, okazaĵo, retpaĝo, asocio aŭ io alia rilate al Esperanto, per Muzaiko. Ĝis nun ni akceptas reklamojn senpage, kondiĉe ke ili temu pri neprofitcela afero.

Gvidlinioj

Reklamoj estu ne pli longaj ol unu minuton - 30 sekundoj estas la kutimo. La sono devas esti altkvalita, ĉar la reklamoj ludiĝos ofte. Iom da muziko faras la reklamon pli interesa kaj efika, ĉar oni ne nur aŭdas paroladon tuttempe; havi pli ol unu voĉon ankaŭ helpas. Kaj plej grave la reklamo klare menciu, pri kio temas: menciu datojn, lokon kaj retpaĝon aŭ alian kontakteblecon.

Reguloj

Reklamoj aperas en aroj inter la programoj kaj muziko. Ĉiu reklamo ludiĝas ne pli ol unufoje dum horo: reklamantoj povas elekti la oftecon. Se estas muziko en la reklamo, oni devas havi permeson de la verkinto (kaj pruvi tion), ĉar la permesilo de Radionomy ne permesas tian uzadon de muziko.

Nunaj reklamoj en Muzaiko

Malnovaj reklamoj en Muzaiko