Subteksto: Malsamoj inter versioj

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun 'Estas tre utile por komencantoj kaj homoj kiuj ne bone aŭdas havi la tekston de la babilaj programeroj de Muzaiko. La retpaĝo povas kolekti la tekstojn kaj ili montriĝas en la...')
 
(Amara)
 
Linio 17: Linio 17:
 
# Vizitu [http://amara.org Amara]-n kaj algluu la ligilon en la kampon kiu diras “subtitle a video now” kaj klaku la butonon.
 
# Vizitu [http://amara.org Amara]-n kaj algluu la ligilon en la kampon kiu diras “subtitle a video now” kaj klaku la butonon.
 
# Aperos filmludilo kaj sub tio estos butono kiu diris “subtitle me”. Klaku sur tio.
 
# Aperos filmludilo kaj sub tio estos butono kiu diris “subtitle me”. Klaku sur tio.
# Elekti esperanton kiel la lingvon de la originala sono kaj kiel la altradukantan lingvon.
+
# Elektu Esperanton kiel la lingvon de la originala sono kaj kiel la altradukantan lingvon.
 
# Aperos tre utila filmo kiu klarigas kiel uzi la interfacon, bedaŭrinde en la angla.
 
# Aperos tre utila filmo kiu klarigas kiel uzi la interfacon, bedaŭrinde en la angla.
  

Nuna versio ekde 18:34, 9 Okt. 2013

Estas tre utile por komencantoj kaj homoj kiuj ne bone aŭdas havi la tekston de la babilaj programeroj de Muzaiko. La retpaĝo povas kolekti la tekstojn kaj ili montriĝas en la detalpaĝo de ĉiu programero. Jen ekzemplo de programo kiu jam havas tekston:

http://muzaiko.info/programdetaloj?id=365

Ankaŭ Lernu! deziras sondosierojn kun teksto por krei bibliotekon por lernantoj. Ni povas helpi ilin per la programeroj de Muzaiko.

Helpo por skribi la tekston de la programeroj estas bezonata! Ĝi estas sufiĉe facila laboro kaj nur postulas iom da tempo.

Amara

Ekzistas bela retpaĝo kun facila interfaco por krei subtitolojn. Ĝi nomiĝas Amara. Ĝi estas ĉefe por filmoj sed ĝi ankaŭ funkcias por sondosieroj.

Se vi volas uzi tiun paĝon por subtekstigi ion de Muzaiko, jen la paŝoj:

  1. Trovu la programeron en la listo de programeroj de Muzaiko kaj klaku sur ‘detaloj’.
  2. Aperos paĝo kun ludilo. Klaku sur la ludilo per la dekstra mus-butono kaj elektu la opcion kiu diras ion kiel “kopiu la URL de la sondosiero”. En la angla versio de Firefox tio estas “copy audio location”.
  3. Vizitu Amara-n kaj algluu la ligilon en la kampon kiu diras “subtitle a video now” kaj klaku la butonon.
  4. Aperos filmludilo kaj sub tio estos butono kiu diris “subtitle me”. Klaku sur tio.
  5. Elektu Esperanton kiel la lingvon de la originala sono kaj kiel la altradukantan lingvon.
  6. Aperos tre utila filmo kiu klarigas kiel uzi la interfacon, bedaŭrinde en la angla.

Poste la interfaco konsistas el kvar paŝoj.

Entajpu la tekston

Unue oni devas entajpi la vortojn de la teksto sen pensi pri la tempo. Estos ebleco redakti la tekston poste do oni ne devas esti tute preciza.

La aŭskultilo aŭtomate paŭzos ĉiun kvaran sekundon por ke oni povas tajpi. Oni povas premi la butonon ‘tab’ por mem paŭzigi aŭ ludigi la sonon, aŭ premi ‘shift+tab’ por reaŭdi la lastajn kvar sekundojn.

Aldonu la tempon

La sekva paŝo estas aldoni tempojn al la teksteroj. Por tio oni devas aŭskulti la sonon denove. Je ĉiu ŝanĝo al alia tekstero, oni premu la butonon ‘↓’. Oni povas pli precizigi la tempojn en la lasta paŝo do ne tro zorgu pri fuŝoj.

Aldonu priskribon

La tria paŝo estas aldoni priskribon de la programero. Oni povas ignori tiun paŝon ĉar la priskribo estas jam en la retpaĝo de Muzaiko.

Kontrolu la tekston

La lasta paŝo estas kontroli la tekston kaj korekti erarojn. Oni povas aŭskulti la tekston per la samaj klavoj kiel en la unua paŝo. Oni povas korekti la teksterojn se oni alklakas ilin kaj oni povas ŝovi la tempojn per la sagoj kiuj aperos en la tempolinio de la filmludilo.

Elŝutu la tekston

Ne necesas sendi la finitan tekston al Amara. Anstataŭe, oni povas tuj klaki la butonon ‘download subtitles’ por ricevi dosieron kiun oni povas sendi al Muzaiko.

Elektu la formaton ‘SRT’ (la defaŭltan). Kopiu la tekston el kampo kiu aperos kaj sendu ĝin al la retadreso info-ĉe-muzaiko.info (kun heliko anstataŭ ĉe). Iu el la teamo de Muzaiko alŝutos la tekston al la retpaĝo.