Parola enhavo

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

La redaktantoj kunmetas la parolan enhavon de Muzaiko por ke ĝi estu ĉiutage diversa.

Por ke ĝi restu interesa por la aŭskultantoj, gravas ke Muzaiko laŭeble plej ofte prezentu novan enhavon.

Se vi emas helpi krei babilan enhavon de Muzaiko, (kio estas tre bezonata kaj bonvena) sed ne emas registri vian propran voĉon, vi estas tre bonvena munti jam registritajn materialojn por Muzaiko, aŭ helpi kunmeti podkastojn.

Se vi ja emas registri vian voĉon, sed vi ne scias pri kio, vi povas ekzemple elekti inter la subaj temoj:

  • bibliotekoj tra la mondo
  • esperantistaj muzikistoj
  • esperantistaj organizoj
  • fabeloj
  • kulturaj minutoj
  • raportoj el eventoj
  • universitatsistemoj tra la mondo
  • vegetarismo tra la mondo
  • volontulado tra la mondo

Kaj multaj aliaj, ja la nomo de Muzaiko venas de la vortludo Muziko+Mozaiko. :)

Konsilon pri kiel krei babilan programeron por Muzaiko vi povas trovi ĉi tie.