Por novuloj

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

Bonvenon, kaj dankon por viaj kontribuoj! Ĉi tiu paĝo celas helpi vin informiĝi pri kiel la retlaboro de Muzaiko funkcias kaj kiel vi plej facile povas kontribui.

Unue, indas aliĝi al la ĝenerala retlisto (kiu nomiĝas retradio-projekto) kaj sendi mesaĝon dirantan kiel vi volas kontribui al info ĉe muzaiko.info kaj admin ĉe muzaiko.info. Se vi havas demandojn pri io, neniam hezitu demandi en la gugl-grupoj aŭ per retpoŝto al info ĉe muzaiko.info (mesaĝojn senditajn al tiu retadreso legas 5 homoj, Jessica, Johano, Neil, Roĉjo kaj Veronika). Kaj se vi emas, bonvolu redakti la vikion, por ke la samaj aferoj ne konfuzigu aliajn novulojn.

Novaĵoj

Retlisto

Muzaiko celas krei mallongan ĉiutagan novaĵelsendon.

Tri aferojn oni faru antaŭ la novaĵelsendo: verkado, laŭtlegado, kaj muntado. Ofte malsamaj homoj faras tiujn taskojn por unu elsendo, ĉar fari ĉion estas multe da laboro. :)

Kutime homoj, kiuj emas verki la novaĵojn, simple verkas kaj afiŝas ilin al la novaĵa retlisto. Estas mallonga gvidilo por la verkado de novaĵoj ĉi tie.

Se vi emas laŭtlegi aŭ munti, bonvolu afiŝi tion en la retlisto. Kutime la laŭtleganto sendas la dosieron rekte al la muntanto, kaj poste la muntanto alŝutas la finitan sondosieron tra la alŝutpaĝo de Muzaiko.

Babila enhavo

Retlisto

Pri parola enhavo la laboro estas plurnivela kaj vi estas bonvena helpi je kiu ajn nivelo vi emas.

  • organizi ke estu elsendoj - tiu laboro estas tre grava kaj bezonata, skribu al info ĉe muzaiko.info, se vi interesiĝas pri ĝi (tion oni faras ekzemple aŭskultante la podkastojn de kunlaborantaj podkastantoj, aŭ aŭskultante la elsendojn alŝutitajn tra la Alŝutilo de Muzaiko)

Muziko

Retlisto

Pri muziko estas tre grava trovi kaj kontakti Esperantajn muzikistojn.

Muzaiko ĉiusemajne ŝanĝas la elsenditajn muzikojn (ĉ. 20 kantojn el la kantolisto), se vi emas prizorgi tion, skribu al info ĉe muzaiko.info por pliaj detaloj kaŭ aliĝu al la muzika retlisto.

Teknikaĵoj

Retlisto

Se vi estas komputilisto kaj aŭ sonteknikisto aŭ havas sperton pri tiuj kampoj, vi estas ege bonvena helpi Muzaikon, vi certe facile trovos farendaĵojn por Muzaiko. ;)

Varbado

Retlisto

Varbi Muzaikon estas tre grava pro pluraj kialoj. Kaj por ke Muzaiko havu aŭskultantojn kaj por ke Muzaiko havu kunvolontulojn. Vi povas verki artikolojn pri Muzaiko, prelegi pri Muzaiko aŭ kiel ajn vi emas, kaj se vi havas ideojn pri kiel plividebligi Muzaikon, ankaŭ tiaj viaj ideoj estus bonvenaj. Vi povas ankaŭ printigi vizitkartojn aŭ poŝtkartojn pri Muzaiko.

Muzaiko estas nuntempe ĉiutage varbata ĉe du sociaj retoj. Se vi emas varbi Muzaikon tie aŭ emas aktivi ĉe aliaj sociaj retoj por la videbleco de Muzaiko (ekzemple Ipernity, Google+) vi estas tre bonvena.

Leĝaj kaj buĝetaj aferoj

Retlisto

Pro la kopirajtaj leĝoj kaj ĉar administrado de granda parto de la Esperanta muziko apartenas al kopirajtaj asocioj, Muzaiko devas ofte prizorgi leĝajn aferojn - se vi konas la medion, vi estas ege bonvena helpi.

Kvankam la laboro en Muzaiko estas 100%-e volontula, Muzaiko havas elspezojn por vizitkartoj, servilo, domajno, registriloj, aĉetado de ludota muziko. Se vi povas helpi Muzaikon trovi la monon por fari tion, helpu, bonvolu! Aliĝu al la retlisto kaŭ skribu al financoj ĉe muzaiko.info .