13a retkunveno (2012/12/01 je la 11:00 UTC)

El Muzaiko
Iri al: navigado, serĉi

1. kunlaboro kun E@I

    • por ĉiu sendita sondosiero ni bezonas ankaŭ tekston - do kiam oni "nur" registris ion, tio ne taŭgas
    • indus aldoni al paĝo http://muzaiko.info/partoprenu/alŝutu informon ke indas alŝuti ankaŭ tekston por ke materialoj povas aperi en biblioteko E@I, estu ebleco alŝuti tekston en nia paĝo -> mesaĝo jam sendita al la retradio-retpaĝo
    • estos en la alŝutformularo kampo por la teksto, kaj ĝi estos permane kopiita en la programverkilon komence - se tro ĝena, ni revenu al la temo
    • estos senditaj 30 novaĵoj (prefere de diversaj laŭtlegantoj), la rakontoj, kaj TA
      • 20 sondosieroj estas senditaj
  • kunlaborado kun Lernu ĉe Muzaiko-Vikio
    • tiel muzaikanoj kiuj emas registri ion ankaŭ por Lernu povos kontroli ĉe la vikio pri kio bezonatas, ktp
    • simple iom detaligi la vikion de Muzaiko pri kio necesas por Lernu, kaj tiel la kontribuantoj povus scii kaj antenti ankaŭ pri tio - se ili emas (http://vikio.muzaiko.info/index.php/Konsiloj_por_krei_babilan_enhavon_por_Muzaiko) E@I aldonos, ĉar ili ja scias ekzakte kion aldoni
    • Eva skribos al Petro kaj faros tabelon
  • voĉlegado de la kurso
    • kiam pretos la teksto, estos sendita al la laŭtlegemuloj, kaj ni vidu
    • pri ĉu Muzaiko rajtos ĝin uzi aŭ ne: dependas de la verkinto, ni esperu
    • Teksto ne estas preta. Kiam tuta teksto aperos oni povas skribi precize kiom da homoj estos bezonataj por voĉlegado.
    • Eva ĝisdatigos Muzaikon ĉiam kiam eblas
  • muntado de ĝi
    • pagota, pri la kondiĉoj Petro skribos alvokon/demandon
    • Eva ĝisdatigos Muzaikon ĉiam kiam eblas
  • varbado de Muzaiko ĉe lernu!
    • estas pluraj retpaĝoj, kie eblas aŭskulti Muzaikon rekte, sen plusendiga ligilo, do ne estas teknika problemo la samon fari ĉe lernu
  • Muzaiko estis prezentita dum KAEST (dankon Eva, dankon Petro)
    • la nova prezentado estos alŝutita al vikio
    • Veronika kontrolos la tekston
  • estos konkurso pri muziko en Muzaiko, kaj por povi disdoni premiojn, E@I subtenos Muzaikon provizante kaj sendante donacojn
    • monataj premioj, kiom da kaj kiuj: estos priparolata kun E@I
    • E@I povos sendi: DVDjn (EO estas..., EO elektronike, KD "Esperanto" - tiu por bjalistoko, T-ĉemizojn (lernu, E@I), KAEST- Vikipedio libroj Peter Baláž: Komputeko, Detala Gramatiko de EO
    • Veronika skribos al la retradio-babilaj-programeroj retlisto pri la konkurso

2. eblos aŭskulti arĥive la programerojn de Muzaiko, sen tempa limigo

  • se facile fareblas, Neil faros
  • ĉiuj programeroj havos apartan paĝon kun ebleco havi pli longan priskribon, skribitan tekston kaj aŭskulteblecon

3. Ni devus elspezi por muziko la 100 EUR kiun Muzaiko ricevis - kiujn muzikojn ni aĉetu? Kiel eblus ricevi la laŭeble plej malaltan prezon?

  • peti Fernando Maia el Brazilo por konsiloj :)
  • muziko aĉetinda: Asorti: http://katalogo.uea.org/index.php?trovu=jes&eldonisto=Asorti, la serio: Oraj kantoj
  • ni demandu muzikistojn
  • provu ĉion ricevi elektronike
  • sendado de retmesaĝo al retradio-projekto, kaj peto ke tiuj, kiuj interesiĝas pri la procedo, skribi mesaĝon al info ĉe muzaiko.info

4. dum JES Muzaiko

  • faros prelegon
  • instruados novulojn
    • pri instrui novulojn: novaĵverkado kaj registrado; muntado; babilrondo, komputilumado
  • okazos ĉiutaga raporto
    • Veronika kreos raportojn ĉiun tagon de JES
    • Neil muntos
    • kaj aliaj ankaŭ bonvenegas por ĉiutagaj raportaĵoj kaj muntaĵoj
  • kunveno
    • same kiel pasintfoje, kaj ĉeeste kaj skajpe
  • T-ĉemizvendado
    • budo
    • Alekĉjo diris, ke li ŝatus vendi T-ĉemizon de Muzaiko en la drinkejo, same pri la aŭskultigado de Muzaiko :)
  • budo
    • ĉiutage du horoj malferma, estu malfermhoroj!
    • almenaŭ Jessica kaj Veronika prizorgos ĝin, sed aliaj ankaŭ bonvenas
    • Neil kunportos interretan radion por aŭskulti Muzaikon ĉe la budo
    • glufolioj kaj insignoj ankaŭ vendeblaj/disdonindaj - poste restaĵo estos kunportita al Brazilo
      • Veronika demandos Budapeŝte pri ilia printigado
      • kaj ni povus ilin donaci por plenigado de "testo" aŭ demandaro
    • organizado de kvizo pri Esperanta muziko
      • estus bone peti muzikemulon
      • bonaj kvizoj estis faritaj de Marek (programo)
      • Neil demandos Thomas
      • aŭ kunlabore en iu parte privata gugldok
    • Eva metis la bildojn de la glufolioj, T-ĉemizo en la vikion - dankon!

5. Muzaiko povus sendi salutmesaĝojn al la naciaj kongresoj, tiam la organizantoj voĉlegus ilin

  • MB skribis kiel li kutime faras, kaj li proponis ke li verkos ion por JES
    • Veronika petos lin ankaŭ por la aliaj novjaraj festoj

6. Kunlaboro kun aliaj organizoj

  • ni volas peti ke ili varbas kaj eble kontribuas, kaj ni reciproke varbos por iliaj eventoj kaj ludigos la kontribuojn
  • Jessica ekos leteron, la aliaj povas poste redakti

7. mono

  • ĉu indus peti monon de ie? se jes, de kie? kaj por kio indas ĝin peti/eslpezi? kaj kiu emus prizorgi?
    • de ESF?
  • nova, plibona servilo
    • Neil demandos la retpaĝan retliston
  • iloj
  • indas peti monon aŭ por specifaj celoj, aŭ tiom multe, ke ĉiuj povu esti "pagitaj" por sia laboro por Muzaiko, tiel evitante ke homoj ne povas agi por Muzaiko pro monaj kialoj
    • en la dua kazo estus tiel: la kontribuanto ricevus mesaĝon ke: vi ricevus 3.4 eŭrojn por via kontribuo, al kiu bankokonto estu ĝirita la sumo? Aŭ se vi tion ne ŝatus, bonvolu diri ĉu vi ĝin redonacos al Muzaiko, aŭ redonacos ĝin por iu specifa celo, kiel ekzemple pagi pli por aliaj, aĉeti muzikon, ilojn, ktp?
  • tio estu sendita al leĝaj kaj budĝetaj aferoj - kaj aliĝu al tiu retlisto se vi interesiĝas pri tiaĵoj! :)

8. T-ĉemizoj de Muzaiko - kiom da ni mendu, organizado de la portado

  • ĉe vikio estas ĉia priskribo, se estas pluraj demandoj, skribu al Eva kaj ŝi provos aldoni informojn aŭ klarigi

kiu presos aldonu ankaŭ informojn pri la verda koloro- pri kvalito, pri sistemo de presado kiu estis uzita, ktp...

  • 100 estas menditaj

9. Resumo

  • Veronika faros - jam faris ;)

10. Sekva kunveno

  • Dum JES, same kiel pasintfoje