14a retkunveno (2012/12/30 je la 9:00 UTC)
El Muzaiko
Revizio de 09:09, 28 Jan. 2013 fare de Veronika (Diskuto | kontribuoj)
1. kunlaboro kun E@I
- kunlaborado kun Lernu ĉe Muzaiko-Vikio
- estos farita, Petro kaj Eva priparolos kiel
- voĉlegado de la kurso
- la kurso alvenos, kiam finiĝos la verkado
- muntado de ĝi
- E@I prizorgos
- varbado de Muzaiko ĉe lernu!
- estas pluraj retpaĝoj, kie eblas aŭskulti Muzaikon rekte, sen plusendiga ligilo, do ne estas teknika problemo la samon fari ĉe lernu
- ne estas problemo, ĉio enordos
2. estos konkurso pri muziko en Muzaiko, kaj por povi disdoni premiojn, E@I subtenos Muzaikon provizante kaj sendante donacojn
- monataj premioj, kiom da kaj kiuj: estos priparolata kun E@I
- E@I povos sendi: DVDjn (EO estas..., EO elektronike, KD "Esperanto" - tiu por bjalistoko, T-ĉemizojn (lernu, E@I), KAEST- Vikipedio libroj Peter Baláž: Komputeko, Detala Gramatiko de EO
- Veronika skribos al la retradio-babilaj-programeroj retlisto pri la konkurso
3. Ni devus elspezi por muziko la 100 EUR kiun Muzaiko ricevis - kiujn muzikojn ni aĉetu? Kiel eblus ricevi la laŭeble plej malaltan prezon?
- muziko aĉetinda: Asorti: http://katalogo.uea.org/index.php?trovu=jes&eldonisto=Asorti, la serio: Oraj kantoj
- ni aĉetu plej rapide eble :)
4. dum JES Muzaiko
- forta homa varbado
- glufolioj disdonindaj
- ĉiutagaj raportoj, elsendindaj en Muzaiko ekde morgaŭ
5. Muzaiko povus sendi salutmesaĝojn al la naciaj kongresoj, tiam la organizantoj voĉlegus ilin
- Michael Boris faris salutmesaĝon
- sendu al naciaj aŭ al kontinentaj kongresoj
6. Kunlaboro kun aliaj organizoj
- ni volas peti ke ili varbas kaj eble kontribuas, kaj ni reciproke varbos por iliaj eventoj kaj ludigos la kontribuojn
- Jessica ekos leteron, la aliaj povas poste redakti
7. mono
- ni retraktu tion, se envenos sufiĉe da mono por ke tio indu esti priparolata :)
8. ĈRI volas fari intervjuon kun Muzaiko, kiel ni organizu?
- retmesaĝo sendita al ĈRI pri ke aŭ la 31an de decembro aŭ la 2an de januaro je la 10a laŭ UTC -> finfine ne okazis, ĉar estis festotago por ili
9. T-ĉemizoj de Muzaiko: kio okazu kun la restaĵoj?
- kiu kunportu kiujn, kien?
- alikontinenten estis la unua ideo -> finfine en Parizo estas multaj
- je la fino de JES ni repriparolu
- kion fari kun la restaĵo de la mono?
- enpagi al la UEA-konto de Muzaiko, tion faros Julia
10. planoj por la sekvontaj tagoj de JES
- varbegi Muzaikon, ĉiel, kiel eblas
- novuloj venos al la budo de Muzaiko
11. kiel varbi pri la ebleco de ĉiama aŭskultado de la babilaj elsendoj de Muzaiko?
- multe, multe, multe
- estu ĉe la ĉefa retpaĝo de Muzaiko (ne dirite, sed certe aldoninde: sociaj retejoj - eble kun la novjara saluto?)
12. nur muzika elsendo
- kiam Muzaiko havos almenaŭ 1000 ludeblajn titolojn, ni pripensu
13. Vinilkosmo
- Platano provos pliproksimigi la vidpunktojn, sed ne estu kromlaboro por Muzaiko, nek malpliigo de la rajtoj de la artistoj