Konsiloj por munti novaĵojn
Mi uzas la programon anglalingve.
Enhavo
Elŝutu kaj instalu Audacity
Elŝutu kaj instalu Audacity ĉe: http://audacity.sourceforge.net/ .
Malfermu Audacity
Malfermu vian registritan sondosieron
Tio kutime daŭras iom longe, eble eĉ kelkajn minutojn
Aŭskultu vian registraĵon
Se estas forigindaĵo:
5a. elektu la forigindan parton
5b. premu la butonon "c" por aŭskulti kiel sonus sen la forigota parto
5c. forigu la parton, klakante la tondilon aŭ al unu el la klavaroj "del" kaj "backspace"
5d. atentu, ke tion vi nur povas fari, kiam vi haltigas (ne nur paŭzas) la aŭskultadon
Silento inter la novaĵeroj
6a. metu ĉirkaŭ 0,5-1 sekundon da silento inter la titoloj
6b. metu ĉirkaŭ 2-3 sekundojn da silento inter la apartaj novaĵoj, aŭ via sinprezento
Bruforigado
7a. elektu parton, kiu enhavas nur bruon
7b. Uzu la ilon 'bruforigado', kaj klaku la eblecon 'akiri bruprofilon'
7c. Nun elektu la parton, el kiu vi volas forigi bruon (kutime la tuto), kaj denove uzu la ilon 'bruforigado', kaj nun elektu 'forigi bruon'
7d. aŭskultu, ĉu la rezulto plaĉas
Laŭtigu
Aldonu fonmuzikon
Nun estas la tempo por aldoni la fonmuzikon.
Aldonu al la sama sondosiero la fonmuzikon
Se vi ne jam havas la fonmuzikon, skribu al la novaĵa retlisto, kaj vi baldaŭ ricevos ĝin. La fonmuziko bedaŭrinde ne estas laŭ libera permesilo disdonebla (ĝis nun ni ne certas pri tio), sed ĝi estas uzebla por ĉiuj kunlaborantoj de Muzaiko.
A2: ŝovu vian voĉon
Se la fonmuziko kaj via voĉo komenciĝas samtempe, por ke via voĉo komenciĝu post "por la tuta mondo - novaĵoj", ŝovu vian voĉon ĉirkaŭ 5 sekundojn malfruen. Poste aŭskultu la rezulton, kaj plibonigu, ĝis plaĉas!
A3: laŭtigu kaj mallaŭtigu la fonmuzikon
La fonmuziko laŭtiĝas kiam ne estas parolo, kaj pli mallaŭtiĝas kiam estas parolo. Tion oni devas fari permane.
A4: Aldonu la finon
Estas aparta sondosiero, kiun vi devas aldoni por la fino. Atente forigu la etajn silentojn je la komenco kaj la fino!
A5: Aŭskultu la rezulton
Atentu pri ĉu estas facile aŭskultebla, la muziko estas bona kaj ne ĝena, la parolo ne venas tro frue/malfrue. Se io ĝenas vin, korektu ĝin!
9. konservu
Por konservi vian sondosieron, eksportu ĝin en la taŭga (MP3, WAV) formato. (por konservi ĝin kiel MP3, oni ofte bezonas elŝuti kromaĵon, (lame_nc.dll) tion Audacity proponos, kaj faru) Konservu ĝin laŭ la sistemo: "jjjjmmttm" (la lasta "m" kiel muntita). En la "metadata" en la kampo "titolo" donu la titolon (x-kode) kiun vi ŝatus ke aperu ĉe "nun estas ludata" ĉe la retpaĝo de Muzaiko (novajxoj - jjjj-mm-tt); en la kampo "komentoj" donu laŭ kiu permesilo Muzaiko traktu vian sondosieron (ekz. [cc-by-sa 3.0](http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo))