Kunlaborantoj
El Muzaiko
Revizio de 21:02, 1 Okt. 2011 fare de Roĉjo (Diskuto | kontribuoj)
Veronika
Ŝatas fari: babili, kunligi homojn
Povas fari: laŭtlegi, munti, doni konsilojn pri muntado, sed ne estas sperta
Tempo: nun ne tro havas - kaj se vi emas transpreni taskon, estas muntindaj intervjuoj, multaj! Vi povas eĉ elekti temon kaj longecon! :)
Roĉjo
Aliĝis al Muzaiko por fari la novaĵojn sed interesiĝas pri multaj kampoj.
Povas fari: laŭtlegi, kompili novaĵojn, korekti lingvajn erarojn, eble baldaŭ povos munti denove
Tempo: dum la labortagoj vespere, dum semajnfinoj foje multe, foje tute ne. Mi ofte haveblas por urĝaj demandoj krom dum universitataj lecionoj.