Muntado de sondosieroj
Mi uzas anglalingvan programon.
1. elŝutu kaj instalu Audacity (http://audacity.sourceforge.net/)
2. malfermu Audacity
3. malfermu vian registritan sondosieron - tio kutime daŭras iom longe, eble eĉ kelkajn mintuojn
4. aŭskultu vian registraĵon
5. se estas forigindaĵo:
5a. elektu la forigindan parton
5b. forigu la parton, klakante la tondilon aŭ al unu el la klavaroj "del" kaj "backspace"
7. bruforigado
7a. elektu parton, kiu enhavas nur bruon
7b. Uzu la ilon 'bruforigado', kaj klaku la eblecon 'akiri bruprofilon'
7c. Nun elektu la parton, el kiu vi volas forigi bruon (kutime la tuto), kaj denove uzu la ilon 'bruforigado', kaj nun elektu 'forigi bruon'
7d. aŭskultu, ĉu la rezulto plaĉas
8. laŭtigu
9. konservu
Por konservi vian sondosieron, eksportu ĝin en la taŭga (MP3, WAV) formato. Konservu ĝin laŭ la sistemo: nomo1, nomoo2, nomo3. En la "metadata" en la kampo "titolo" donu la titolon (x-kode) kiun vi ŝatus ke aperu ĉe "nun estas ludata" ĉe la retpaĝo de Muzaiko; en la kampo "komentoj" donu laŭ kiu permesilo Muzaiko traktu vian sondosieron (ekz. [cc-by-sa 3.0](http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo))