Muzaiko dum JES 2011
JES 2011 okazos de 2011-12-27 ĝis 2012-01-01 en Gdansko, Polujo. Pliaj informoj ĉe http://jes.pej.pl
Enhavo
Prelego(j)
Tre verŝajne ni faros la prelegon, kiun ni jam antaŭe ofte faris, sed kion novan ni aldonu?
Kunveno/kunsido
Malskajpa!
Sed estu ebleco neĉeestante sekvi ĝin. Aŭ skajpe aŭ ĝi estu regsitrita kaj poste libere aŭskultebla.
Trejnado
Ĵurnalismo/objektiveco
Stilo/gramatiko/literumado
io/ujo, ita/ata, na/-on, kaj aliaj problemoj. Por ke Muzaiko havu klaran unuecan stilon, kaj por ke ni agu pli profesie.
- Veronika diras: laŭ mi oni tute ne bezonas unuecan stilon, mi tre ŝatas ke ĉiuj havas sian eblecon por esprimi sin. Muzaiko estas mozaiko kaj muziko. Tio ankaŭ helpas eviti politikumadon, ĉar multaj esperantistoj preskaŭ "partiiĝas" laŭ io/ujo ktp... do, mi komprenas ke oni gajnus profesiecon (ĉu Muzaiko emas iĝi profesia?) sed laŭ mi oni perdus multe pli pro la nebezonata batalado