Reklamoj
Reklamoj estas la ilo por eksteruloj varbi pri sia renkontiĝo, okazaĵo, retpaĝo, asocio aŭ io alia rilate al Esperanto, per Muzaiko. Ĝis nun ni akceptas reklamojn senpage, kondiĉe ke ili temu pri neprofitcela afero.
Gvidlinioj
Reklamoj estu ne pli longaj ol unu minuton - 30 sekundoj estas la kutimo. La sono devas esti altkvalita, ĉar la reklamoj ludiĝos ofte. Iom da muziko faras la reklamon pli interesa kaj efika, ĉar oni ne nur aŭdas paroladon tuttempe; havi pli ol unu voĉon ankaŭ helpas. Kaj plej grave la reklamo klare menciu, pri kio temas: menciu datojn, lokon kaj retpaĝon aŭ alian kontakteblecon.
Reguloj
Reklamoj aperas en aroj inter la programoj kaj muziko. Ĉiu reklamo ludiĝas ne pli ol unufoje dum horo: reklamantoj povas elekti la oftecon. Se estas muziko en la reklamo, oni devas havi permeson de la verkinto (kaj pruvi tion), ĉar la permesilo de Radionomy ne permesas tian uzadon de muziko.
Nunaj reklamoj en Muzaiko
Temo | Reklamanto | Dosiernomo | Longeco | Ofteco | Limdato |
Averto - ripetiĝantaj elsendoj | Veronika | ???.mp3 | 24s | 180m | neniam |
KERO | Ari | ???.mp3 | 85s | 120m | 2012-02-14 |
Kunvolontulu en Muzaiko | ???.mp3 | 22s | 180m | neniam | |
Reklamo pri eobo karaokeo | .. | ???.mp3 | 22s | 180m | neniam |
Reklamo pri la 10-a KEF | Kim, iu, Roĉjo | ???.mp3 | 50s | 120m | 2012-07-10 |
Reklamo Esperanto-radio Muzaiko | Roĉjo | ???.mp3 | 27s | 120m | neniam |
RITE | Katalin Kovats kaj .. | ???.mp3 | 23s | Tro ofte 180m | neniam |
Vinilkosmo 1 | Platano kaj Guy | ???.mp3 | 25s | Ofte 120m | Neniam |
Vinilkosmo 2 | Platano kaj Guy | ???.mp3 | 30s | Ofte 120m | Neniam |
Malnovaj reklamoj en Muzaiko
Temo | Reklamanto | Dosiernomo | Longeco | Ofteco | Limdato |
Trajnkaravano al JES | Roĉjo | ReklamoJES.mp3 | 00s | 60min | 2011/12/26 |
IJS | ... | ???.mp3 | 00s | ?? | 2011/08/16 |